Anĝelo estas spirita estulo, kiu asistas kaj servas al ladio(j) en multajreligiajtradicioj. La vorto devenas el lalatina lingvo"angelus", kiu estas el lagreka lingvo "ἄγγελος" (ággelos), kies senco estas "mesaĝisto". Lahebrea vorto por anĝelo estas מַלְאָך (mal'aĥ).
La anĝeloj ludas gravan rolon en laBibliaj rakontoj pri la naskiĝo deJesuo. La anĝeloGabrielo anoncis alMaria, ke ŝi estos graveda kun lafilo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝoJozefon edziĝi al Maria, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Jozefo kaj admonis lin fuĝi alEgiptio kun sia familio.
Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo deKristo. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kajDia sferoj ne estas tiel klara kiel en laokcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Dio (aŭ la dioj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj, kiuj havas iajn diajn kaj iajn homojn ecojn, ekz. anĝeloj.
Tiel ankaŭ estas en la Biblio. En la 18-a ĉapitro deGenezo oni povas legi, ke laEternulo aperas antaŭAbraham kajSara kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la maljuna paro naskos infanon post unu jaro. En lamalnova testamento la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter laduakanonaj libroj troviĝasTobit, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelonRafael kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton deokulamalsano. Li liberigu Saran dedemono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de Tobit, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havasflugilojn. Nur en la lasta libro de la nova testamento, laApokalipso de Johano, estas skribite, ke anĝelo flugas.
En la kristanaarto la situacio estis inversa. Laartistoj ne havisintereson distingi inter naŭ diversaj tipoj da anĝeloj. Ili eĉ ne sukcesis distingi inter anĝeloj, keruboj kaj serafoj. Ekde la4-a jarcento la anĝeloj ĉiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la15-a jarcento kaj ĝis niatempo ofte kielvirinoj aŭinfanoj. La artistoGiotto en la14-a jarcento komencis pentri nudajn anĝelajninfanetojn (putti). Baldaŭ ludantaj anĝeloj fariĝis komunamotivo. Dum la20-a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj fariĝis komunaj - almenaŭ enSvedio, kaj la infanoj, kiuj ricevis tiujn ĉilegosignojn kunanĝelkapoj certe asociis ilin kun lainstruado pri anĝeloj.
Ili vere ekzistas, kvankam malmulte estas konate koncerne iliajn precizan staton kaj naturon kaj nombron. Ankaŭ estis ĉiam akceptita la kulto pri anĝeloj laŭ la eklezia tradicio, disciplinata tamen laŭ la katolikaj normoj. Jen iuj dokumentoj de la supera magisterio:
745. Roma koncilio malpermesas alvoki la nomojn de anĝeloj ne menciataj en la Biblio.
12-a jarcento. Diversaj dokumentoj kondamnas la dualisman doktrinon deKataroj kajAlbigensoj, kiuj kontraŭmetas Dion kaj Satanon kiel du principojn samvalorajn kaj samesencajn.
1215. LaEkumena Koncilio Luterana 4-a asertas, kontraŭ Kataroj kaj Albigensoj, ke ekzistas nur unu kreinto de ĉiuj aĵoj, videblaj kaj nevideblaj... "La Anĝeloj estis kreitaj bonaj, sed iuj fariĝis malbonaj per sia libera elekto...".
1601.Klemento la 8-a malpermesas la disvastiĝon de la litanioj al la anĝeloj.
1670.Klemento la 10-a etendas al la tuta eklezio la liturgian feston honore de la Gardantaj Anĝeloj por la 2-a de novembro.
1921.Benedikto la 15-a etendas al la tuta eklezio la liturgian feston honore al la ĉefanĝeloj Grabrielo (24 de marto) kaj Rafaelo (24 de oktobro).
La Katekismo de la Katolika Eklezio reasertas la ekziston de la anĝeloj kaj ke vero estas dogmo: ili estas spiritaj, personaj kreituloj, intervenantaj en la vivo de la eklezio kaj de ĉiu fidelulo. Kaj ĉio tio pro Komunumo de la Sanktuloj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGardanĝelo.
Multaj homoj kredas, ke ĉiuj havas unu aŭ plurajn individuajngardanĝelojn. Eldiro de Jesuo en la 18-a ĉapitro deSankta Mateo pri la anĝeloj de la homoj en laĉielo povas esti lakaŭzo de tio.Bildoj kun anĝeloj estis tre popularaj dum la pasintajjarcentoj. Sur ili aperas gardanĝeloj plej ofte kielvirinoj kunflugiloj kaj longaj blankajvestaĵoj, kiuj protektas infanojn, kiuj ludas apudriveretoj aŭravinoj. Tiuj ĉi bildoj aperis en sennombrajpreĝejoj kajhejmoj tra la mondo, kaj ankoraŭ vendiĝas en lalibrovendejoj de lapreĝejoj. En lapopola arto lavario estas pli granda. Tie la anĝeloj iam havas striktajnvestaĵojn kaj ĝis ses flugilojn. Laanĝelobildoj ludis gravan rolon por lapopola kredo je anĝeloj.
Multaj homoj diris ke ili spertispreĝorespondojn aŭ ke ili resaniĝis proDia helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je anĝeloj aŭ jegardanĝeloj. Male malmultaj asertas ke ili vidis anĝelojn per siaj proprajokuloj. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis anĝelojn tamen estas ŝatataj kaj aperas en kristanaj libroj kajrevuoj kaj nuntempe ankaŭ eninterreto.
Ekzistas multaj similecoj inter diversaj rakontoj pri anĝelovizioj. La rakontantoj ĉiam estas viroj aŭ virinoj kiuj havas intereson prireligio, piajkristanoj, anoj de alia religio aŭ homoj kun ĝenerala intereso pri religio. Mi ne konas okazaĵon, ke iuateisto aŭ homo kiu ne interesiĝas pri religio diras, ke ili vidis anĝelojn. Anĝelovizioj ĝenerale okazas en ia malfacila tempo en la vivo, endeprimo, enmalsano aŭ enmalliberejo. Iam lavizio estas respondo alpreĝo. La plej multaj anĝeloj aspektas ĝuste tiel, kiel oni opinias ke anĝeloj aspektu en la tempo, kiam okazas la vizio. Homoj, kiuj diras ke ili vidis anĝelojn, atestas pri tio, ke la vizio donis al ili sekurecon kaj pli fortan konvinkiĝon. Tio ĉi bone akordas kun la oficiala instruo de laeklezio pri anĝeloj. La anĝeloj estas senditoj de Dio, senditaj por helpi al homoj. La eklezio tamen ĉiam estis tre skeptika pri homoj, kiuj asertas, ke ili ricevis tute novajn mesaĝojn de anĝeloj. La fundamenta koncepto de la eklezio ĉiam estis, ke post la alveno de la filo de Dio, Jesuo Kristo, al la tero, novaj revelacioj ne necesas. KiamMahometo raportis, ke li ricevis revelaciojn de la anĝelo Gabrielo, la kristanoj rifuzis kredi tion. La revelacioj de Mahometo anstataŭ fariĝis lafundamento de tute nova religio,islamo. La sama afero okazis kiamJoseph Smith deklaris, ke li ricevis novan sanktan skribaĵon sur ora ladplato de la anĝeloMoroni. La malnovaj eklezioj malakceptis tion kaj tute nova eklezio, la t. n.mormona eklezio estiĝis. Ni povas esti certaj pri tio, ke ankaŭ en la estonteco tiu, kiu asertas ke li ricevis mesaĝon de anĝelo, ne estos kredata de la oficiala eklezio.
En nia tempo la anĝeloj ĝuas novan ondon da populareco, ankaŭ ekster la rondo da kredantoj. Enbeletro,arto,reklamo,popmuziko kajrokmuziko anĝeloj ĉiam pli ofte aperas. Enfilmoj anĝeloj ankaŭ ne estas maloftaj. Estas facile kompreni la kialon. Multaj homoj opinias, ke Dio estas tro granda por ke ni povu kompreni lin. Anĝelo estas estulo inter Dio kaj homo, ĝi enhavas iom da Dio, sed tamen estas pli komprenebla por homoj. La anĝeloj ĉiam estos fonto de ĝojo kaj sekureco.
En plastikaj artoj ili aperis ofte laŭlonge de la historio. Ili aperas ekzemple en unu el la tipaj bildoj dereligia arto, kia estas laNaskiĝo de Jesuo (la plej populara kune kun laMorto de Jesuo) kaj tie ili aperas anoncante al la mondo la dinaskiĝon. LaŭFrancisko Azorínanĝelo estasĈiela spirito, dia kortegano, ofte reprezentita ĉe la ikonografio kristana per flugilhava junulo aŭ nudinfano.[1]