Malneta versio
Amsoldingen | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Amsoldingen | |
![]() | |
Amsoldingen kun Stockhorn | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun |
Koordinatoj | 46° 43′ 41″ N7° 34′ 59″ O / 46.72806 °N, 7.58306 °O /46.72806; 7.58306(mapo)Koordinatoj:46° 43′ 41″ N7° 34′ 59″ O / 46.72806 °N, 7.58306 °O /46.72806; 7.58306(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 805 |
Areo | 4,71 km² |
Alteco | 637 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 3633 |
Komunumkodo | 0921 |
![]() | |
Mapo de Amsoldingen | |
Amsoldingen estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 805 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Amsloldingen situas enBerna Oberlando sudokcidente de la urboThun en laSvisaj Antaŭalpoj ĉe la bordo de laLago de Amsoldingen. En okcidento de la komunumo krome situas laLago de Uebeschi kaj inter la du lagoj la marĉoRotmoos. La komunumo konsistas el la vilaĝo Amsoldingen (sur alteco de 643 ms.m.) kaj la setlejojStäghalte (sur alteco de 640 ms.m. en nordo de la komunumo),Galgacher (sur alteco de 640 ms.m. sudoriente de Stäghalte),Hurschgasse (sur alteco de 642 ms.m. rekte sudoriente de la vilaĝo Amsoldingen) kajTeufmatt (sur alteco de 647 ms.m. en sudoriento de la komunumo oriente de la lago). Krome al la komunumo apartenas pluraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,71 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj dearbaro, 60,3% servas poragrikulturo kaj 7,4% porsetlado.[2]
La komunumo Amsoldingen limas en nordo alThierachern, en oriento alThun, en sudoriento alZwieselberg, en sudo kaj okcidento alHöfen ĉe Thun, kaj en nordokcidento alUebeschi.
Amsoldingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojoj n-ro 1106 deUetendorf alReutigen kaj la vojo n-ro 1107 deThun alOberstocken. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 troviĝas 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo enThun. Per la buslinio de la regiona transportreto Thun-Interlaken deBlumenstein alSteffisburg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Amsoldignen konservis sian kamparan karakteron, kvankam nuntempe pligranda parto de la loĝantaro laboras en la proksima urbo Thun. En Amsoldingen estas produktita la amsoldinga fromaĝo, dura fromaĝo el kruda lakto, kio iomete similas al la fromaĝo de Emme-Valo.
La unua dokumenta mencio de Amsoldingen datiĝas el la jaro1175 kielAnsoltingen. Dum lamezepoko la sorto de Amsoldingen dependis de la Abatejo Amsoldingen. Post lareformacioBerno submetas Asoldingen al la tribunalo Thun sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunala Seftigen. Dum la tempo de laHelveta Respubliko de1798 ĝis1803 Amsoldingen estis la ĉefloko de la helveta distrikto Oberseftigen. Post la fino de laHelveta Respubliko Amsoldingen estis atribuita al ladistrikto Thun, kiu en la jaro2010 estis integrita al la novaadministra distrikto Thun.[3]
La preĝejo de Amsoldingen estis dummezepoko stacio de de laJakoba vojo tra Berna Oberlando.
|