Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ampero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André-Marie Ampère, honore al kiu la mezurunuo ampero ricevis sian nomon.

Laampero (simboloA) estas la oficialamezurunuo deelektra kurento, kaj unu el la sep bazaj unuoj en laInternacia sistemo de unuoj. Ĝia nomo devenas de lafrancafizikistoAndré Marie Ampère.

Historio kaj difinoj

[redakti |redakti fonton]
Ilustraĵo pri iama difino de ampero.

La komenca difino baziĝis sur la kvanto da arĝento, kiu proelektrolizo apartiĝas pro trapasado de la kurento de 1 ampero dum difinita tempo.

La plej konata tradicia sed ne plu valida difino estis:

Citaĵo
 La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktilojamperan forton de 2 * 10−7neŭtonoj je metro. 

Ĝi dependis inter aliaj de elektromagnetismo.

La aktuala difino ekde jaro 2019 estas:

Citaĵo
 Elektra kurento je unu ampero estas trapaso deelektra ŝargo de 1kulombo divide unu sekundo. 
1 A=1C/s.{\displaystyle {\rm {1\ A=1\,{\text{C/s}}.}}}

Ĝi dependas de la konstantoelementa elektra ŝargo kaj unuo sekundo.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

[redakti |redakti fonton]
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de ampero (A) laŭ laInternacia Sistemo
Dekonaj unuojDekoblaj unuoj
ValoroSimboloNomoValoroSimboloNomo
10–1 AdAdeciampero101 AdaAdekaampero
10–2 AcAcentiampero102 AhAhektoampero
10–3 AmAmiliampero103 AkAkiloampero
10–6 AµAmikroampero106 AMAmegaampero
10–9 AnAnanoampero109 AGAgigaampero
10–12 ApApikoampero1012 ATAteraampero
10–15 AfAfemtoampero1015 APApetaampero
10–18 AaAatoampero1018 AEAeksaampero
10–21 AzAzeptoampero1021 AZAzetaampero
10–24 AyAjoktoampero1024 AYAjotaampero

Kiel ĉiuj mezurunuoj en la Internacia Sistemo, ankaŭ la ampero havas dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomojn oni formas per la kutimajprefiksoj de SI.

Ĝenerale, la plej uzataj dekonaj mezurunuoj estas miliamperoj kaj mikroamperoj; la pli malgrandaj unuoj priskribas elektran kurenton tiom malgrandan, ke ili nur uzatas en tre faka medio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Mezurunuoj de laSistemo Internacia
Bazaj unuoj
ampero (A)kandelo (cd)kelvino (K)kilogramo (kg)metro (m)molo (mol)sekundo (s)
Derivitaj unuoj
bekerelo (Bq)celsia grado (°C)farado (F)grajo (Gy)henro (H)herco (Hz)ĵulo (J)katalo (kat)kulombo (C)lukso (lx)lumeno (lm)neŭtono (N)omo (Ω)paskalo (Pa)radiano (rad)simenso (S)siverto (Sv)steradiano (sr)teslo (T)vato (W)vebero (Wb)volto (V)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ampero&oldid=7938129"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp