La origino de la Amiŝo estas enSvislando kajGermanio. Ĝis la 17-a jarcento, la amiŝoj estis parto de lamenonitoj. La membroj de la komunumo estis diskriminaciitaj kaj persekutitaj fare de kaj la religia establado kaj la politika establado en Svislando kaj Germanio. Multaj unue enmigris alAlzaco kajPalatinato, kie ekzistis malpli severadiskriminacio, kaj tiam dum la 18-a jarcento ili plejparte enmigris alUsono. La enmigrintoj ekloĝis en la ŝtato dePensilvanio, de kie ili poste disvastiĝis al aliaj landoj en Nordameriko.
La principoj de la Amiŝoj estas bazitaj sur apartigo de la mondo kaj ĝiaj tradicioj kaj enfermiĝo en la komunumo kajfamilio, ĝis la punkto debojkoto kajekskomuniki familianojn kiuj ne sekvas la vivstilon. Ĝiaj membroj vivas en fermitaj, plejparte agrikulturaj komunumoj. Malgraŭ ĉio ĉi, la Amiŝoj kredas je la devo elekti religion libervole. Komunumaj membroj, atinginte la aĝon de plenkresko, estas postulataj por akcepti la religian engaĝiĝon pro elekto post periodo, kio estas speco derito de transigo (nomitaRumspringa). Dum tiu ĉi periodo – kiu daŭras plurajn monatojn aŭ pli – la junulo, kiu atingas plenkreskon , liberiĝas de la leĝoj de la socio kaj de la eklezio ĝis tiam li fine akceptas la religiajn devontigojn kaj refoje baptiĝas. Amiŝoj rekomendas modestan vivstilon kaj ĝenerale evitas uzi modernan teknologion. Entransporto, ili daŭre uzas ĉeval-tirantanĉaron anstataŭe deaŭtoj. La viroj kreskigasbarbon sed razas siajnlipharojn. Kiel parto de la principo demodesteco, la virinoj ne portasjuvelojn.
Eĉ enUsono, kiel rezulto de ilia kredo je dia regado sole, kaj tial ilia manko de fido al laŝtato kaj ĝiaj institucioj, ili sindetenas de partoprenado en nacia aŭ ŝtata politika agado aŭvoĉdonado enbaloto, kaj pro pacifistaj kialoj ne aliĝas al la sekurecaj taĉmentoj. En la prezidant-baloto de 2020, la komunumestroj anoncis, ke unufoje por ĉiam, ili partoprenos en la baloto favore al la kandidatoDonald Trump, ĉar li promociis lakonservativan ideologion en Usono dum ĉiuj jaroj de sia prezidanteco.. Taksoj de2017 taksas ke ekzistas nuntempe 318,000 Amiŝoj.
Kaj amiŝoj kajmenonitoj estaspacistoj. Amiŝoj frue diferenciĝis el la menonitoj en tio, kela amiŝoj malpermesis la portadon de vestaĵoj kun butonoj, dum la menonitoj permesis ilian portadon. Por la amiŝo, la butono estis simbolo de la armeo, ĉar tiuepoke estis la armeanoj, kiuj unue portis butonojn. Ankoraŭ hodiaŭ, la amiŝoj ne portas eksterajn jakojn kun butonoj.
Alia frua kutimo, kiu apartigis la amiŝojn el lamenonitoj (kaj la unua kialo por la disiĝo de 1693) estis la insisto de la amiŝoj aserti la eviton (izoladon) de membroj, kiuj elektis forlasi la sekton. Laamiŝoj favoris striktan praktikadon de la evito de ĉi tiuj eks-membroj. Lamenonitoj, tamen, ne strikte devigis al ĉi tiun praktiko.
Alia kutimo plu estas la izolado de la komunumo de la ekstera mondo, kiel sekurigo por la fido kaj ĝia vivstilo, kaj kontraŭ la malbonoj de la moderna mondo.
La amiŝoj estas la idoj de svisajanabaptistoj, kies origino datiĝas de1525, unu jaron post la komenco de laribelo de germanaj kamparanoj. Tio estis kamparanribelo, en kiuMarteno Lutero subtenis la nobelulojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua reformacio". Laanabaptismo unue naskiĝis enZuriko,Svislando, kaj poste ĝi disvastiĝis ĝisNederlando. Kontraŭe al kelkajanabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj enMunstero), la svisaj anabaptistoj estis ekde la komenco pacifistaj (vidu lakonfesion de Schleitheim). Pro siaj kredoj je senperforto kaj rebaptado, la svisajanabaptistoj treege suferis la persekutojn de la lokaj aŭtoritatoj. La persekutado venis same el laprotestantoj, kiel el lakatolikoj.
La amiŝa divido estis gvidita deJakob Ammann. La amiŝoj apartiĝis el lamenonitoj en1693 en Alzaco. Le disiĝo vidis Jakob Ammann prediki novan reiron al pli rigora kajne-mondema vivstilo. La plejmulto el lamenonitoj, kiuj elektis sekviJakob Ammann, estis svisajmenonitaj rifuĝintoj enAlzaco. Kelkajmenonitoj enSvislando kaj enPalatinato elektis ankaŭ sekvi Jakob Ammann, sed tie ili reprezentis minoritaton el lamenonitoj.
Dum enAlzaco kaj enPalatinato ekzistis pli da tolero por la svisajanabaptistoj ol en ilia hejmlandoSvislando, ĉi tiuj teritorioj estis jam ne pacaj. Fakte,Alzaco kaj laPalatinato, kun ilia situo en la koro deEŭropo estiĝis la bastiono por multaj el la militoj de la17-a jarcento. Post jardekoj de milito la amiŝoj, lamenonitoj kaj iliaj najbaroj estis pretaj forlasi la teritorion kaj sin turni alAmeriko. Ĉar dum la jaroj de milito la rikoltoj estis bruligitaj kaj la malsatego kaŭzis eĉkanibalismon inter la kamparanoj.
Telefonbudo instalita fare de "angla" farmisto enKantono Marshall (Indianio), por krizuzo de lokaj Amiŝ-familioj.