Ameriko estas superkontinento situanta en la okcidenta hemisfero. Ameriko estas konsiderata en pluraj landoj la dua plej granda kontinento en la mondo, postAzio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisfero de laTero. Ĝi etendiĝas ekde laArkta Glacia Oceano norde ĝis laHorna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanojAtlantiko kajPacifiko kiuj limigas la superkontinenton oriente kaj okcidente, respektive.
Kun surfaco de pli ol 42.000.000km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉirkaŭ 12% de la homaro.
Pro tia grando kaj geografiaj karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita enNordameriko,Centrameriko, laAntiloj kajSudameriko. Kelkaj geografoj konsideras Centramerikon kaj Antilojn unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulturaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.
La superkontinento estismalkovrita deKristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kielAbya Yala de lamajaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de laaztekoj.
La unua fojo kiam estis uzita la nomo "Ameriko" enEŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis enCosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografoMartin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn deNordameriko,Antiloj,Centrameriko kajSudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kielAmeriko honore deAmerigo Vespucci. Danke al la evoluo de lapresilo, la nomoj donitaj de Waldseemüller rapide diskoniĝis en la sciencaj rondoj de Eŭropo.Rilate al la insuloj kaj la tuta superkontinenta maso de la okcidenta hemisfero, laflandr-devena geografoGerardus Mercator uzis la saman vorton Ameriko unuafoje en siaj kartografiaj laboraĵoj per mondmapo eldonita en1538. Aliflanke la hispana monarkio jure nomis siajn amerikajn posedaĵojn kielKastiliaj reĝlandoj de Indioj. La Brita Krono nomis siajn posedaĵojnOkcidentaj Indioj.
Alia vorto uzata por la superkontinento estasNova Mondo, kompare kun laMalnova Mondo, t.e. la teritorioj jam konataj al eŭropanoj dum laMezepoko.
majaa hieroglifo por la numeronulo. La majaoj evoluigis matematikon. Inter aliaj aferoj ili inventis la «nulon» ĉirkaŭ36 a.K Ĝi estas la unua dokumentita uzo de la aparta nulo kiel oni konas ĝin hodiaŭ.[1]
Ĝis la lastaj jardekoj regis lateorio pri malfrua loĝado[2] kiu asertas ke laalveno de la homo en Amerikon okazis elSiberio antaŭ 12-14 mil jaroj traBeringio dum laVurma Glaciepoko. Tamen, pli poste diversfakaj sciencistoj pridubis tion kun ĉiam pli da evidentaĵoj, kreante la novanteorion pri frua loĝado[3]. Ĝi asertas, ke loĝado de Ameriko estas pli antikva (eble inter 20.000 kaj 50.000 jaroj), kaj dum tiu proceso oni uzadis aliajn itinerojn por veni en Amerikon el Siberio,Mongolio[4] kaj eĉ el aliaj lokoj.
Kelkaj historiistoj asertas, ke lavikinga koloniado en Ameriko estis la unua veninta el la eŭropa teritorio, kvankam ekzistas teorioj pri antaŭa ĉeesto.[5]Eriko la ruĝa establis la unuajn koloniojn enGronlando en la jaro985. Lia filoLeif Eriksson ĉirkaŭ la jaro1000 establis en nunaNovlando koloniojn, kiuj malaperis kun la paso de la jaroj.
Ekde la alveno deKristoforo Kolumbo, la enkonduko de novaj malsanoj kiel lavariolo okazigis demografian katastrofon. Laŭ kelkaj esploristoj, ili estigis la formorton de 93% de la loĝantaro[6]. En tiu kadro, kelkaj eŭropaj imperioj konkeris kaj koloniis parton de la kontinento, okupita de kulturoj kaj civilizoj jam loĝintaj tie de antaŭ jarmiloj.Hispanujo venkis la grandajn civilizojnazteka kajinkaa kaj etendigis sian imperion laŭlonge de la tuta pacifika marbordo kaj la baseno deRivero de la Arĝento, dumPortugalujo koloniis la marbordan strion de nunaBrazilo[7].Francio establis koloniojn en la atlantika marbordo ekde la nunaKanado ĝis la nordo de Brazilo.Britio establiĝis en la orienta marbordo de Nordameriko kaj en kelkaj regionoj de la kariba marbordo.Nederlando kajDanio establis koloniojn en etaj insuloj de Karibio kajRusio fine konkeris la regionon deAlasko. Lajezuitoj organizis en la regiono de laRivero Parano reton de jezuitaj gvaraniaj urboj-misiejoj, loĝitaj ekskluzive de jezuitoj kaj indiĝenoj (gvaranioj) kun ekskluziva uzo de lagvarania lingvo. Altgrade memstaraj, ili estis konsideritaj kiel ŝtato ene de laHispana Imperio.
Oni ankaŭ devas substreki ke la eŭropa konkerado estis malakceptita en diversaj partoj de la superkontinento[8]. Pluraj originaj popoloj sukcese rezistis la eŭropajn invadojn sur vastajn teritoriojn, kaj daŭre kontrolis ilin ĝis la fino de la 19-a jarcento.Araŭkanio,Patagonio,Pampo,Mato Grosso,Amazono kaj la grandaj pratoj de la nordamerika okcidento, restis sub kontrolo de nacioj kiaj lamapuĉoj,pŭelĉoj,rankeloj,viĉioj,tobaoj, amazonanoj,algonkenoj,aopioj,komanĉoj,eskimoj, ktp.
La malsanoj enkondukitaj de la eŭropanoj, kiel lavariolo, kaŭzis amasan pereon de la originaj loĝantoj kaj demografian kolapson kiu superis 90% de la tuta loĝantaro
Post tri jarcentoj da kolonia regado, la amerikaj popoloj komencis deklari sian sendependecon, postulante la rajton por organiziĝi kiel naciaj ŝtatoj, milite konfrontitaj kontraŭ la eŭropaj potencoj, tiel malfermante la mondan proceson pri senkoloniado de Ameriko. La unuaj kiuj faris tion estis la britajDek Tri Kolonioj, el kiuj en1776 estiĝisUsono, kiel nova socia modelo, bazita sur novaj politikaj konceptoj kielsendependeco,konstitucio,federismo kajhomaj rajtoj.
En1804 la afrikdevenaj sklavoj deHaitio ribelis kontraŭ la francaj koloniantoj, deklarante la sendependecon de tiu lando kaj kreante la unuan modernan ŝtaton, regata de amerik-afrikanoj[9].
En1822Brazilo organiziĝis kiel sendependa monarkio — la Brazila Imperio — post disiĝo de laUnuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Ĝi ekzistis ĝis1889, kiam la monarkio estis forigita por krei respublikon. Aliflanke, Usono kaj Britio negocis en1867 sendependigan proceson kun restriktoj por Kanado, kiu konsolidiĝis dum la20-a jarcento.
Post la emancipiĝo la landoj de Ameriko sekvis malsamajn vojojn. Dum la19-a jarcento Usono fariĝis monda potenco kaj anstataŭis Eŭropon kiel regpovon en la regiono.
Novjorkaj nubskrapuloj, montro de la usona riĉeco.
La 20-a jarcento vidis la pliigon de la diferenco en la evoluo kaj disvolviĝo de Usono kompare kun la cetero de la kontinento. Tiel, dumUsono konvertiĝis en grandan mondpotencon ekde la mezo de la jarcento,Latinameriko kajKaribio fariĝis regiono kun pli da socia malegaleco de la mondo, inkluzive de Haitio, Bolivio kaj Brazilo.
Inter la plej gravaj politikaj okazintaĵoj de la historio de Ameriko troviĝas laMeksika Revolucio (1910-1917)[12], laMalvarma Milito (1945-1991), kiu fronte oponis Usonon kontraŭSovetio[13] kaj pluraj diktaturoj en Latinameriko kaj laKastrisma revolucio (1959)[14]. En la1960-aj kaj1970-aj jaroj la apero derock and roll, kiel rezulto de la fuzio de afr-amerikaj kulturoj kaj ĝia tutmonda disvastigo, kaj de junulaj radikalaj movadoj okazigis profundan kulturan ŝanĝiĝon. Ekde la1980-aj jaroj la koncentriĝo de entreprenoj, universitatoj kaj la teknologiaj novaĵoj, produktitaj enSilicon Valley enKalifornio, konvertis la regionon en la akson de laInforma socio.
En Usono kaj Kanado, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko. Sed enMeksiko,Centra Ameriko kajSudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unukontinento. La ekzisto de la dividantajPanama kanalo kaj Mezamerika terkolo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kielmondparto izolita disdeAfriko,Eŭrazio kajAŭstralio.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Angla-Ameriko (tiuj areoj norde deMeksiko) kajLatin-Ameriko (tiuj areoj sude deUsono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (=Brazilo,portugallingva).
Usonanoj nomas sian landonAmerica ("Ameriko") kaj sin memAmericans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikonthe Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la angla frazo "America to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tio foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ne ĉiam eblas scii, ĉu oni diras pri amerikanoj entute aŭ nur pri usonanoj.
En la jaro1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi AmerikonAbya Yala. Tiu nomo estis proponita de laTuloj,panama indiĝena popolo.
Ameriko estas la dua plej granda termaso de la planedo, postAzio. Ĝi havas ĉirkaŭ 42.437.680km². Ĝi etendiĝas de nordo al sudo ekdeKolumbia Kabo (58ºN, Kanado) enGlacia Artika Oceano ĝis laInsuloj Diego Ramírez (56ºS, Ĉilio), situantaj ĉe laDrake-pasejo, kiu disigas la amerikan kontinenton disdeAntarkto. Ĝia plej orienta punkto korespondas al laBlanka Kabo en Brazilo (34°47'W) dume la plej okcidenta korespondas al lainsulo Attu en laAleutoj (173°11'E), ĉe laBeringa Markolo, kiu disigas Alaskon disde Azio.
Ĝi konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento:Nordameriko kajSudameriko,Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiella Antiloj. Laŭ la teorioj de lakontinenta drivo kaj deplatotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido deGondvano kajLaŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko,terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas laIstmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, laAntiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.
Acapulco estas unu el multaj urboj, situantaj en tropika regiono.
Pro la grandega surfaco etendiĝinta de nordo al sudo, Ameriko havas preskaŭ ĉiujn klimatojn. Inter la marbordoj de Meksiko, la okcidento de Nikaragvo kaj la sudo de Brazilo, troviĝas lavarma klimato en la plataj marbordoj kaj montaraj flankoj. Lapluva intertropika klimato kaj laarbaro estas tipaj por granda parto de Centrameriko, la amazona plataĵo kaj la karibaj insuloj, dum ĉe la atlantika marbordo de Kolombio, Venezuelo kaj Gujano troviĝas zono desavanoj.
Lamodera klimato etendiĝas en la mezaj latitudoj kaj ĉe montaroj, ĉefe en la atlantika flanko. La modera klimato kun pluvoj dum tuta jaro troviĝas en la marbordaj strioj de Kanado, Alasko kaj sudo de Ĉilio, igante zonojn kun mikstaarbaro, dum la modera kun pluvoj en somero estas la plej etendita klimato sur la superkontinento, ĉefe en la sudorienta parto de Usono, centro de Meksiko kaj sudoriento de Brazilo. Lamediteranea klimato troviĝas en Kalifornio kaj enĈilia Centra Valo, generante vegetad-stilo konata kielĉaparalo.
Laste, la malvarmaj klimatoj etendiĝas laŭlonge de la ekstremoj de la superkontinento en la proksimaĵoj de la polusoj, precipe en Nordameriko. Latundro troviĝas laŭlonge de granda parto de Alasko kaj Kanado, kaj en la sudamerika ekstremo; pro la alteco dePuna de Atacama kaj grandparte pro la montara regiono. Fine, lapolusa klimato troviĝas en Gronlando kaj la malvarma klimato pro la alteco de la montaraj zonoj ĉe la Andoj.
Ameriko estas la kvara superkontinento plej loĝata postAzio,Afriko kajEŭropo kaj ankaŭ unu el la malpli dense loĝataj, pro ĝia granda surfaco. Tri kvaronoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
La amerika loĝantaro konsistas el 900 milionoj da loĝantoj proksimume, devenantoj de tri grandaj etnaj grupoj, tiel pro la miksiĝo inter ili (ĉefe en Latinameriko):indianoj kajeskimoj (kiuj estis la aborigenaj loĝantoj de Ameriko); eŭropanoj (elHispanio,Portugalio,Britio,Francio,Italio,Germanio,Nederlando,Danio kajslavaj popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ 572,9 milionoj da homoj, t.e. 63,5% de la amerika loĝantaro) kajafrikanojsubsaharanoj devenantoj de sklavoj. Ankaŭ estas devenantoj de aliaj enmigrintoj, pli frue, ĉefe elAzio,Meza Oriento kajFora Oriento. Eĉ se en ĉiuj amerikaj landoj pli aŭ malpli kvante havas eŭropajn devenantojn, ĝi estas ĉefa en landoj kiajArgentino,Brazilo,Kanado,Kostariko,Kubo,Ĉilio,Urugvajo kajUsono. En kelkaj el tiuj landoj, kies loĝantoj havas fizikajn trajtojn de blankuloj, oni observis (laŭ fakaj esploroj) ke sub genenitkaj esploroj ili havas indiĝenan kaj afrikan sangon .[24][25][26] La rasaj problemoj en Ameriko malpliiĝis laŭlonge de la historio, ĉefe laŭleĝe, ĉar la sklaveco estis tute malpermesita kaj forigita en ĉiuj landoj. Tamen, ekzistas malakcepto kaj diskriminacio kontraŭ kelkaj malplimultoj el indiana, afrika aŭ azia origino en klkaj landoj kies ĉefa loĝantaro estas blanka.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. Specifu la daton:{{Sen fontoj|temo|monato jaro}}
Lingvoj plej gravaj kaj plej parolataj en Ameriko.Montrealo, la plej granda franclingva urbo de Ameriko.
La tuta nombro da lingvoj de Ameriko ege superas kvincenton da lingvoj, dialektoj kaj kreoloj. La precipaj lingvoj estas la altruditaj aŭ alportitaj de la eŭropaj koloniantoj sekvataj de la ĉefaj indianaj kulturoj.
Lahispana estas parolata de pli ol 372 milionoj da personoj, kun koncentrado enMeksiko,Centrameriko kajSudameriko. Krome ekzistas gravaj komunumo de hispanlingvanoj enUsono kaj kelkaj insuloj en Karibio.
Laangla estas parolata de 325 milionoj da personoj. Ĝi estas la plej parolata lingvo enUsono kaj oficiala enKanado,Belizo,Gujano,Falk-insuloj kaj en antilaj insuloj. EnPuerto-Riko ĝi estas la dua oficiala lingvo.
Laportugala estas la oficiala lingvo de Brazilo, entute kun pli da 185 milionoj da parolantoj.
Lakeĉua estas la aborigena lingvo plej parolata kun pli da 12 milionoj da personoj. Ĝi estas oficiala kaj en Peruo kaj en Bolivio en la regionoj kie ĝi estas parolata, ĝi ankaŭ estas parolata de konsiderinda malplimulto en Ekvadoro, en la sudo de Kolombio, en Santiago del Estero (Argentino) kaj en la nordo de Ĉilio. Kune al la keĉua, laajmara ankaŭ oficialas en Bolivio, dum en Peruo nur tie kie ĝi ĉefas. La ajmara estas la unua lingvo de triono de la bolivianoj. En Peruo ankoraŭ ne ekzistas leĝoj kiuj agnoskas la konstitucian oficialecon de la ajmara, nek havas oficialan uzon en la ŝtata administrado, kun la sola escepto de la interkultura dulingva edukado.
Diversaj lingvoj, kiel lagermana kaj laitala, ankoraŭ estas parolataj de la enmigrintoj kiuj alvenis al Ameriko fine de la 19-a kaj laŭlonge de la 20-a jarcento.
Lajapana estas parolata plimulte enUsono,Brazilo kajPeruo, la landoj kiuj havas pli da japanaj enmigrintoj.
Laĉina estas parolata, ĉefe enPeruo, enUsono, enKanado kaj malpli grandaj komunumoj en aliaj landoj.
Lakimra estas parolata en la argentina patagona provincoĈubutio.
Romkatolika Eklezio (praktikata de 89% de la meksikanoj;[28][29] proksimume 74% de la loĝantaro de Brazilo, kie la katolika loĝantaro atingas 182 milionojn da homoj, la plej granda katolika nacio de la mondo;[30] proksimume 24% de la usona loĝantarop;[31] kaj pli ol 40% en Kanado[32])
Protestantismo (ĉefe praktikata en Usono, kie duono de la loĝantaro estas protestantoj aŭ evangelianoj, kaj Kanado, kun iom pli ol kvarono de la loĝantaro; ekzistas kreskanta movado de evangelianoj kaj pentekostanoj en la tradicia katolika Latinameriko.[33])
Ortodoksa Eklezio (ĉefe en Usono kaj Kanado—1% de la usonanoj; ĉi tiu kristana eklezio kreskas pli rapide ol aliaj kristana grupoj en Kanado kaj nun ĝi reprezentas 3% de la kanadanoj)
Senreligianoj (inkluzive de gnostikuloj, kaj ankaŭ praktikantoj de spiritualaj movadoj kiuj ne konsideras sin organizitaj religioj)
Islamo (2 procento de kanadanoj [580,000 persons],[34] 0.6 al 2 procento en Usono [de 1,820,000 al 5,000,000[35] personoj], kaj 0.2% de la meksikanoj [250,000 personoj];[36] kune, muzulmanoj konsistigas 2.5% de la nordamerika loĝantaro kun gravaj komunumoj enToronto,Losanĝeleso,Nov-Jorko,Vankuvero,Hustono,Ĉikago,Filadelfio kajVaŝingtono—kaj 0.3% en tuta Latinameriko—Argentino havas la plej grandan komunumon kun pli ol 600,000 muzulmanoj, aŭ 1.9% de la argentinanoj[37])
Judismo (2% de la nordamerikanoj—proksimume 2.5 procento de Usono kaj 1.2% de Kanado[38]—kaj 0.23 procentoj de la latinamerikanoj—Argentino havas la plej grandan judan komunumon kun 200,000 membroj[39])
↑Peopling the New World: a mitochondrial view, D. Andrew Merriwether entrevistado por Sheri Fink, Academy Briefings, New York Academy of Sciences, 1 de diciembre de 2004