LaAmerika ridmevo,Leucophaeus atricilla, estas mezgranda amerikamevo tio estasbirdo de la familio deLaredoj kaj ordo deKaradrioformaj. La nomo de “ridmevo” devenas el raŭka alvokokiah, kiu sonas kiel akra rido "ha... ha... ha...".
Ĝi reproduktiĝas en la marbordo de Atlantiko deUsono,Karibio, sudaKalifornio kaj nordaSudameriko. La plej nordaj populacioj migras suden vintre kaj tiu ĉi specio alvenas kiel rara vaganto en okcidentanEŭropon. Ili ankaŭ vivas en internaj regionoj ĉe marĉoj aŭ aliaj humidejoj.
Tiu specio estas facile rekonebla. Ĝi estas 36–41 cm longa kun enverguro de 98–110 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 275 g. La korpo de somera plenkreskulo estas blanka (kolo, brusto, ventro, subflugiloj kaj vosto) escepte la malhelgrizaj dorso kaj flugiloj kaj nigra kapo kun blankaj okulaj duonringoj. Flugiloj havas blankajn malantaŭajn bordojn kaj ili estas multe pli malhelgrizaj ol tiuj de similgrandaj mevoj escepte la pli etaFranklina mevo kaj ili havas nigrajn pintojn sen la blanka makulo de la Franklina mevo. La beko estas longa, dika kaj ruĝa. La kruroj estas nigrecaj. La nigra kapo preskaŭ perdas la nigran koloron vintre kaj la beko nigriĝas.
La Amerika ridmevo atingas plenkreskan plumaron post tri jaroj. Nematuruloj estas ĉiam pli malhelaj ol tiuj de similgrandaj mevoj escepte denove la Franklina mevo. Unujaruloj estas pli grizaj supre kaj havas pli palajn kapojn ol unujaruloj de Franklina mevo kaj dujaruloj diferenciĝas pro la flugilbildo kaj strukturo.
La Amerika ridmevo reproduktiĝas en marbordaj marĉoj aŭ lagetoj en grandaj kolonioj. Ili konstruas surgrunde grandan neston el planta materialo. La ino demetas 2 ĝis 4 verdecajn ovojn kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ tri semajnoj fare de ambaŭ gepatroj. Post eloviĝo la gepatroj zorgas la idojn dum unu monato.
Ili estas ĉiomanĝantaj, kiel plej granda parto de la mevoj de la genrojLarus kajLeucophaeus, kaj ili manĝas restaĵojn aŭ predas etajn taŭgajn predojn, kielfiŝojn aŭkrabojn. Ili ankaŭ rabas predojn alpelikanoj (per insolenta metodo, ĉar ili venas sur iliaj kapoj kaj prenas la predon rekte de la bekosako) aŭ ĉasasinsektojn dumfluge. Ankaŭ ovojn kaj idojn de aliaj birdoj.
Ili estas sociemaj kaj ariĝas en grandaj grupoj en salejoj aŭ sablejoj foje kun aliaj mevoj. Ili estas marbordaj, sed povas interniĝi laŭ rivervaloj.