Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Amerika Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The American Esperantist = Amerika Esperantisto
gazeto
Periodecomonate

LandoUsono
UrboBostono
PublikigistoEsperanto-Asocio de Norda Ameriko
Establodato1906
Ĉesigita publikado1965
ISSN0002-8339

vdr

La revuoAmerika Esperantisto[1] estis fondita en 1906 kaj en 1908 iĝis la oficiala organo deEsperanto Asocio de Norda Ameriko (EANA). En 1956 EANA estis eksigita kiel landa asocio deUEA post kiam ĝi sub la influo demakartismo lanĉis denuncan kampanjon kontraŭ UEA. Kiel landa asocio anstataŭe estis akceptita ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko).

Post tio EANA perdis sian signifon kaj en 1965Amerika Esperantisto ĉesis aperi. En la 1920-aj jaroj ĝi tamen estis la precipa gazeto de la usona Esperanto-movado.

En la kolekto deEsperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en cifereca formola jarkolektoj 1906–1931 estas legeblaj.

De EdE

[redakti |redakti fonton]

Esperantistoj en Bostono fondis nacian asocion por Usono,Amerika Esperantista Asocio, en marto de 1905. Eldonado de la asocia gazetoAmerika Esperantista Revuo komenciĝis en januaro 1907.

Jam en oktobro 1906 Arthur Baker enOklahoma City fondis gazetonAmerika Esperantisto.

En 1908 ĉe la unua landa kongreso oni renomis la asocionEsperantista Asocio de Norda Ameriko (EANA).Amerika Esperantista Revuo ĉesis ekzisti kajAmerika Esperantisto fariĝis oficiala organo de la asocio.

Redaktis:Arthur Baker kajIvy Kellerman;J. J. Süssmuth en 1933.

La eta versio de tiu ĉi artikolo venas elEnciklopedio de Esperanto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 :Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3324, paĝo 322

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Amerika_Esperantisto&oldid=8899011"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp