Ambala laŭdire estis fondita en la14-a jarcento. Baldaŭ la loko apartenis al laMogola Imperio, sed en 1709 laSika Imperio akiris la urbon batale. Finebritoj regis inter 1823-1947. En 1843 la britoj fondis administran distrikton, ĉar la britoj forlasis alian areon pro epidemio demalario. En 1857 ankaŭ tie okazis ribelo. Ambala kreskiĝis duope, unu estis la urbo, la alia estisgarnizono, poste signifa aerforta bazo.
En Ambala jare pluvas averaĝe po 898 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter junio kaj septembro. La jara mezatemperaturo varias inter 17-30 °C.
Ambala havas rektajn fervojajn liniojn elLudiana, Ĉandigaro, Jamunanagar kaj Kurukŝetra. 6 ĉefvojoj kuras al la urbego. La internaciaflughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro, loke ekzistas milita flughaveno.