Rivero en amazona pluvarbaroKiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jutuba kanaloScivolemo.
Amazonio (Amazônia portugallingve,Amazonía hispanlingve) estas Esperanta nomo por multaj lokoj de la baseno desudamerika riveroAmazono, al pluvarbaro kaj al baseno mem. Sekve, oni ne konfuzu multajn urbojn, vilaĝojn, ŝtatojn ktp. kun simila nomo en la regiono, kiu estas parto de 4 malsamaj landoj. En la regiono estas la plej granda arbaro el mondo, situanta en la norda parto deBrazilo, sed ankaŭ parte enVenezuelo,Kolombio,Ekvadoro,Bolivio kajPeruo.
Tiu rivero sendas al la maro lakvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo, tio estas 160 milionoj da litroj ĉiun sekundon. La baseno ampleksas6 milionojn da km², en 6 landoj.
Amazonio estas la nomo de diversaj administraj unuoj:
Amazonio, ŝtato en Brazilo. Rimarko: Sylla Chaves (2008, p. 36) proponas la vorton "Amazono" por la rivero kaj por la ŝtato, kaj vorton "Amazonio" por la ekologia regiono.