Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Amaterasu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amaterasu
amatsukami • Suna dio • imperial ancestral kami
VerkoKoĝiki
Nihon Ŝoki
Informoj
Originala nomo天照大御神
Seksoina
LoĝlokoTakamagahara
Okupomonarko
PatroIzanagi
PatrinoIzanami
GefratojCukujomi • Hiruko • Susanoo • Kagu-tsuchi
Edzo/EdzinoSusanoo
InfanojAme-no-oŝihomimi • Ame no Hohi • Amatsuhikone • Ikutsuhikone • Kumanokusubi • Takiribime • Tagitsuhime • Ichikishimahime
vdr

Amaterasu estas lasundiino de laŝintoismo, plej grava el la Diojkami, ĉar de ŝi devenas - laŭ lajapana mitologio - la japana imperiestra familio. Fratoj de Amaterasu estas la Luna DioCukujomi (kiu estis ŝia edzo kaj estro de la nokto) kaj la Tempesta dioSusanoo. Originale, Amaterasu dividis la regadon de la ĉielo kun Cukujomi, lia edzo kaj frato, ĝis kiam li murdis la diinon de la manĝaĵo,Uke Moĉi. Ŝi ofertis al li manĝaĵon abomenindan, pro kio Cukujomi murdis ŝin, konfuzite Amaterasu. Cukujomi estis etikedita kiel fi-dio, ŝi disiĝis de li kaj same disiĝis tiel la nokto kaj tago.

La plej malnovaj rakontoj aperas pri Amaterasu en la du plej malnovaj japanaj tekstoj el la 8-a jarcento,Kojiki kajNihon Ŝoki. Amaterasu estiĝis de maldekstra okulo de DioIzanagi, kiu donacis al ŝi juvelŝtonan kolĉenon kaj komisiis la prizorgadon deTakamagahara, rezidejon de la Dioj.

Oni sendis ŝian fratonSusanoo por regi la marsurfacon. Li misuzis la donitan potencon kaj detruis rizkampojn, loĝejon de la fratino, fine li ĵetis senmfeligitan ĉevalon en ŝian teksadejon. Amaterasu indigniĝis kaj retiriĝis en kavon, pro kio la Tero iĝis malhela. La dioj decidis allogi ŝin el la kavo, pro tio la diinoAma no Uzume prezentis sufiĉe obscenan, komikan dancon. Amaterasu iĝis scivolema pri la bruo kaj la ridado kaj iomete deŝovas la fermantan ŝtonon, tiam ŝi ekvidas sian spegulan bildon, ĉar la aliaj dioj metis tien spegulon.

La ĉefa kultejo de Amaterasu estas laIse-Sanktejo, kie ŝin reprezentas spegulo kiel unu el la tri Japanaj imperiestraj trezoroj (la pliaj du estas juvelo kaj glavo).

Post kiam infano de Susanoo transprenas la regadon sur la Tero, Amaterasu sendas sian neponNinigi el la ĉielo, por regi la japanan insulon. Tio sukcesas kaj la prapranepo de Ninigi iĝasĜimmu, unua estro de Japanio. Tiel ĉiu imperiestro de Japanio devenas de Amaterasu, laŭ la mitologio.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Amaterasu&oldid=7682511"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp