Amasproduktado estasproduktado en granda kvanto de la samajproduktoj per eluzo de normigo de produkteroj, divido de la laborprocesoj (ĉenstabla laboro), efikigo de la laboro per novajteknologioj.
Dum jarcentoj dominis la manlaboro en branĉo de laproduktado. La metion anstataŭis dum laindustria revoluciomaŝinoj. Meze de la 19-a jc. aperis en Usono la meĥanizo, kiu baziĝis je ŝanĝeblaj produkteroj kajlabordivido.
Kvankam la ŝanĝeblan sistemon elpensis la franca armilforĝisto "Honore Le Blanc" en mezo de la 18-a jc., pluevoluigis usona Eli Whitney (ekde 1796), kiu produktis dum du jaroj 15.000 musketojn.
Hodiaŭ oni ligas la amasproduktadon al lafordismo, kiam ĝi ekfloris kaj disvastiĝis. Tio ebligis salajroaltigon kaj produkton de malmultekostaj produktoj.
La amasproduktado bezonas grandan merkaton kaj tio ofte kaŭzis ekonomiajn problemojn (pro manko de sufiĉa aĉetpovo). Kvankam la amasproduktado komence ne ebligis variojn de la produktitaj artikloj, per apero dekomputiloj,robotoj, la amasproduktado iĝis pli fleksebla, plenumante eĉ malgrandajn merkatajn postulojn.