Alvar Aalto naskiĝis la3-an de februaro1898, mortis la11-an de majo,1976, estis mondfamafinnlandaarkitekto. Aalto konatiĝis ankaŭ kiel urboplanisto, kaj kiel desegnisto de modernaj mebloj.
Inter liaj konstruaĵoj elstaras interalie la Teknologia Universitato deHelsinko aŭ laAalto-Teatro enEssen (Germanio).
Li multe amis Italion, en kiu li kutimis pasigi ĉiujare multajn monatojn, precipe en Toskanio, kiun li trairadis desegnante ĝiajn antikvajn konstruaĵojn.
En Italio li konstruis preĝejon enRiola di vergato (Emilio, Italio), verko, kiu atestas pri ĉi tiu eksterordinara artisto.
La preĝejo difinita "aŭtentika teknologia veto" estas konkreta kaj sugestia, per siaj senprecedentaj arkaĵoj kaj velformaj strukturoj. Ĝi prezentas la efektiviĝon de io, kiu ŝajnis nerealigebla, ĉar neniam, ĝis tiam, oni faris en tiaj proporcioj antaŭfabrikitan verkon, laŭ, por tiu tempo, tiel avangarda konceptado, ke oni devis porokaze krei la fabrikinstrumentojn. La projekto estas de 1967, kaj la konstruado komenciĝis dek jarojn poste.