Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝermolisto de planlingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAltuta)

Tiu ĉi artikolo estasĝermoj priplanlingvoj. Movu unufrazajn artikolojn pri planlingvoj en tiun ĉi paĝon metantealidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.

Artaj kaj fikciaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Amaubo

[redakti |redakti fonton]

Amaubo estasarta lingvo kreita deChris Merck kun luda celo por simuli lingvon dedruidoj enrolludo. Ĝia gramatiko estas tre simpla kaj tre simila al Esperanto. Ĝia vortodo estas SVO. La ĉefa karaktero de ĝi estas ne uzi spacon inter la vortoj. Ŝajne la lingvo ne estas kompleta sed, ĉar ĝi havas nur ludan celon, la kompleteco ne estis dezirata.

De Roger Kuiper

[redakti |redakti fonton]

Crodisonian

[redakti |redakti fonton]

Chrodisonian estas fantazia projekto demarsa arta lingvo deRoger Kuiper ankoraŭ ne finita. La lingvo uzas grekajn kaj latinajn literojn, kaj ĝia fonologio estas tre influita de la angla.

Kzinti

[redakti |redakti fonton]

Kzinti estasfikcilingvo kreita de Roger Kuiper. La projekto ankoraŭ ne estas kompleta. La lingvo estis kreita por roluloj Kzinti, kreitaj deLarry Niven porStar Trek. Ĝi havas propranalfabeton. Specimeno uzante la latinajn literojn,Genezo 1:1: G'cu zhu lidjza zhu L'iz' grrrez' zhu Veldte, kukamosw, zhu faapa yahughnost'ss zhu 'er'th. (Pli troveblas ĉe la retpaĝo.)

Rhan

[redakti |redakti fonton]

Rhan estas unu el la artaj lingvoj kreitaj de Roger Kuiper. Estas malmultaj informoj pri ĝi, ĉar la projekto jam ne estas finita.

Talcas

[redakti |redakti fonton]

Talcas estas unu el artaj lingvoj kreitaj de Roger Kuiper al iu fikcia "Popolo de Dio". La projekto ankoraŭ ne estas finita kaj ne estas multaj informoj pri ĝi, ŝajne la lingvo celas esti fono de iurolludo.

De signaturo F.-F.

[redakti |redakti fonton]

Aawaaniaan

[redakti |redakti fonton]

Aawaaniaan estas arta lingvo kreita de signaturo Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-aus-Frohnleiten.

Patro nia: Ahwwhoon' didi waasmaayaa'. Naasem' ash maasoon', / keekee' maalu'umaa, / Neewee' aanaamm' aankaa'mi saaf waasmaayaa', haawaa' laa soonkaaf' waalaa', / waaboonaam' beesheem' , weekaam' waaf baaloo'-boonaam, waylaa' telaan' mesoonoon', / ellaa' woowesh' meteesh'. / Almeen'.

Aphtesalon

[redakti |redakti fonton]

Aphtesalon estas planlingvo kreita de signaturo Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-Aus-Frohnleiten (eble plumnomo). Ebleapriora lingvo kaj persona arta lingvo.

Patro Nia: Noti Peksipu, ksipsithep'soli, ksipi' fethu manipsi', vinepsipa'lu tem'pa, papthepsikra'ni pu'tha, seno kranethi' kas pe'tho epsoli', kresopolipsi' vanusipsanus, oligranipso'thi noti tressipsime'this psi'tha kis oligranipsothim'pi, gapi'thi noti nenosoffi'ksi pethipeksi', ksis pandothi' feso'then, Ameni.

Betebet

[redakti |redakti fonton]

Betebet estasplanlingvo proponita deKimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-Aus-Frohnleiten, ĝi estas parte bazita sur lakorea lingvo, eble estas luda personaarta lingvo.

Patro Nia: Buun Bekidits, birbin bal Dinaninan, / asir akbinbaal juubl, / senbinbakl jakbidibi hongl, / hapbindlbun bandin ponapun, / janBusunl pon anpo jublDinaninan pangl, / mohomgin apap jonijinl kapapin, / ponabamhoml dok mossinl binglbim; joppa nossinl bojibonlbim, / dobammadl johonhan nap danpanlban, / pun ampopanan jakadlmin. / Ammon.

Topong

[redakti |redakti fonton]

Topong estas unu elartaj lingvoj kreitaj deKimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-aus-Frohnleiten. Ŝajne la lingvo estas kreita por simili alorientaj lingvoj. Ne estas pliaj informoj pri ĝi.

Patro Nia: Sim Arahng, Poheng Ateng, / Chunai yemginging / fao yat in yen sileng / fao jung sobong / mung gatjong si mung Ateng / sao mut idong chungimai-imai / salumeng mut ching chensai, / simut salumeng chensai chingai. / Baojong jing mut pawn / nak bijeling mut solongam / Ameng

A

[redakti |redakti fonton]

Adawa

[redakti |redakti fonton]

Adawa estas planlingvo (eblefikcilingvo) proponita deBruce Foerster. Ĝia celo estas kombini esprimkapablon el kelkaj malsamaj lingvoj ĉefe lakeĉua,kinjarŭanda,kimra kajaraba por esprimi la vastan atingpovon de homa penso kaj sentoj. Ĝi havas sistemon de emociindikaj vortetoj.

Altuta lingvo

[redakti |redakti fonton]

Altuta lingvo estasinternacia planlingvo kreita debelgakatolikamonaĥinoClémence Ternest en 1951. Ĝi estasnaturalisma planlingvo bazita sur lalatinidaj lingvoj, sed kun skemaderivado kaj specialajsufiksoj por indikivortkategoriojn.

Anglo-Lato

[redakti |redakti fonton]

Anglo-Lato (Anglo-Lat) estas internacia planlingvo proponita deRobert Monteiro aŭ MONTERO en 1967. Ĝi estaskompromisplanlingvo kaj baziĝas sur laangla kaj lahispana lingvo. Skizo pri la projekto aperis en revuoQuinto Lingo.

Tiu ĉi planlingvo estas klasifikebla kiel hispanangla kompromisa lingvo. Ĝia aŭtoro, Robert Montero, estas elKolombio kaj translokiĝis al Usono[1].

Malsame al Esperanto, la tempverboj finas per -t, ne per -s. En Anglo-Lat la akuzativo kutime ne estas markita, kaj pro tio la objekto devas sekvi la verbon same kiel en la angla. Tamen, kelkfoje la prepozicioa (simile alHom-Idyomo) estas uzata:

  • Mi amat a miu sposa. (Mi amas mian edzinon).
  • Nosu mater amat a nos multi. (Nia patrino amas nin multe).
  • A kien vidit se? (Kiun vi vidas)

Montero nenie en siaj gramatikaj klarigoj pri Anglo-Lat pritraktas la uzon dea antaŭ rektaj komplementol, kiuj estas personoj.

Atlo-Greka

[redakti |redakti fonton]

Atlo-Greka estas planlingvo proponita deEdward Field en 2004. Ĝi estas bazita en malnovagreka, malnovaegipta kaj malnovakripra lingvo. Eble ĝi estas luda persona arta lingvo.

D

[redakti |redakti fonton]

Dastmen

[redakti |redakti fonton]

Dastmen (dastmene:Dactmen) estasinternacia helplingvo konstruita de Juan M. Jiménez Noguera de 1984 ĝis 2005.

D'lateequ

[redakti |redakti fonton]

D'lateequ estasarta lingvo defikcia mondoTeequ. Ĝi havas tre belan kaj interesanskribsistemon, eble inspirita enstenografio, sed sen zorgo pri rapideco.

Dorluliz

[redakti |redakti fonton]

Dorluliz, la "lingvo dedrakoj", estasarta lingvo kreita de anonimulo eble kun ludaj celoj. La projekto estas nekompleta kaj ŝajne forlasita. Interese estaspronomoj, klasifikitaj en "drakaj" kaj "ne-drakaj": dok =vi (drako), dokl=vi (nedrako).

Dutalingue

[redakti |redakti fonton]

Dutalingue estasesperantido proponita de idistoAlphonse Duthil (Dutil?) (kiu naskiĝis en 1876) en 1908. Dutalingue, vere, estas unua "idido", t. e., unua provo reformiIdon. La aŭtoro ankaŭ proponisoptezon.

Ĝi ricevis bibliotekan klasifikon 413.4 "1908" deBiblioteko Butler.

E

[redakti |redakti fonton]

E2

[redakti |redakti fonton]

E2 estas esperantido proponita de ulo kiu nomas sin Sindelka en 2003. Ĝia celo estas plinormigi kaj simpligiEsperanton.

Eklekta

[redakti |redakti fonton]

Eklekta aŭ Eklektu (ne konfuzu jeEklektu proponita deHerman Miller) estas planlingvo kreita deOtto Jespersen en 1907, sed ne publikita, eble estas praformo deNovialo. Oni konas ĝin nur per studo farita deRichard Berger en 1927 en revuo.

Nombroj 1–10:ek, du, tri, tcar, pent, hok, sept, pat, nov, deg

Ekstra lingvo

[redakti |redakti fonton]

Ekstra lingvo, Extra lingua aŭ Extra-lingua estas planlingvo proponita deA. Miller en 1918. Ĝi estaskompromisplanlingvo inter la angla kaj latinidaj lingvoj.

Eŭlalio

[redakti |redakti fonton]

Eŭlalio (Eulalia) estis planlingvo publikigita de iu Skrabec enGorizia 1909.

Specimeno:Patre noijo, quo éna vi iei celoi, sanctificáolue ie nómine tóje (Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigita estu via nomo).

Eŭlingvo

[redakti |redakti fonton]

Eŭlingvo (Eulingua) estaseŭroklono kreita deJoachim Henriksson bazita surlatina lingvo kun influoj de laangla kaj lahispana lingvo.

Eŭropa lingvo (Foddik)

[redakti |redakti fonton]

Eŭropa lingvo (European) estas internacia planlingvo proponita deRobert Foddik elUtrecht,Nederlando, en 1931. La aŭtoro poste transiris alInterlingvao.

F

[redakti |redakti fonton]

Farlingo

[redakti |redakti fonton]

Farlingo) estas esperantido proponita deVladimir Farber kajMatvei Farber elRusio en 2001.

Tio projekto estas kreita por perkomputila traduko kiel peranto interplanlingvoj kaj naturaj lingvoj. Ĝi uzas nur simbolojn deusonaklavaro.

Fraternitato

[redakti |redakti fonton]

Fraternitato (Fraternitat, «Frateco» enkataluna lingvo) estasinternacia planlingvo proponita de Del Monaco en 1912. Ĝi estas projekto tre simila alRomanaï. Eble estaseŭroklono.

Frendo

[redakti |redakti fonton]

Frendo estaskompromisplanlingvo inter laangla kajhispana lingvo proponita de katalunoAlonso Churruca en 1966.

Nombroj (1-10):una, dua, tria, kua, kuina, sesa, septa, okta, nua, dela

Bibliografio
  • Churruca, A:Frendo. Ensayo sobre una lengua universal. Tarrega: 1973

G

[redakti |redakti fonton]

Gavlensolalio

[redakti |redakti fonton]

Gavlensolalio aŭ Gavlensolalie estis adapto depazigrafio Gavlensografio kiel internacia planlingvo farita deH. Von Gablenz elLeipzig tiam enPollando. Gavlensografio estis proponita en 1856 kaj Gavlensolalio en 1860. Tre eble estasapriora lingvo.

H

[redakti |redakti fonton]

Hänäthlîêr

[redakti |redakti fonton]

Hänäthlîêr estasfikcilingvo bazita enSindarin. Ĝia fonetiko estas tro influita de laangla. La projekto ŝajnas nekompleta.

Ekzemploj:

  • än tâsh
Kiel vi fartas?
  • Oyen tenäe tash
Mi fartas bone
  • ämeäl
Dankon

I

[redakti |redakti fonton]

Ialo

[redakti |redakti fonton]

Ialo estas internacia planlingvo proponita deHenry Frome Jolin elDoylestown,Usono, en 1938.

Ilianóre

[redakti |redakti fonton]

IlianóreArkivigite je 2007-08-07 per la retarkivoWayback Machine estas unuaarta lingvo kreita deJeff Smith en 1999 porfikcia landoScéaldings, kun klara influo delingvoj deJ.R.R. Tolkien. La projekto restas nekompleta.

Interlango

[redakti |redakti fonton]

Interlango (InterLang) estas planlingvo proponita deDouglas Green,Kristian Jarventaus kajKevin Albrecht en 2003. Ĝi estas propono de skriba lingvo porinterreto.

Interlingvo de DLT

[redakti |redakti fonton]

Interlingvo de DLT estas modifo de Esperanto por igi ĝin pli taŭga por utili kiel interlingvo deaŭtomata traduk-sistemoDistribuita Lingvo-TradukadoMalcentra Traduksistemo kreita en 1983 de laborantoj de nederlanda firmaoBuro voor Systeemontwikkeling.

Internacia Lingvo

[redakti |redakti fonton]

Internacia Lingvo estasapriora planlingvo proponita deJohann Michael Schmid (1767-1821) enGermanio dum la komenco de 19-a jarcento kaj tuj forgesita. Tre eble estis nurpazigrafio.

Ïpetas

[redakti |redakti fonton]

Ïpetas estas unu elartaj lingvoj kreitaj deTuomo Sipola, kiu ankaŭ kreisEseion. Ĝi estas bazita surkeltaj lingvoj. Ĝi havas 3deklinaciojn, male, laverbo estas multe tre simpla. La projekto ŝajnas nekompleta.

K

[redakti |redakti fonton]

Kordron

[redakti |redakti fonton]

KordronArkivigite je 2007-12-12 per la retarkivoWayback Machine estasarta lingvo kreita de anonimulo. Ĝi estas tre simpla projekto, ĝiaaprioravortprovizo havas nur 70vortojn. Ŝajne ĝi estas elemento alrolludo.

Kosmolingvo

[redakti |redakti fonton]

Kosmolingvo (Cosmolingvia) estasapriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1927 aŭ 1929 deSamuel Horowitz, elKrakovo,Pollando. Ĝi estas unu el "kosmaj planlingvoj". Eble la projekto restis nefinita.

L

[redakti |redakti fonton]

Lasonebr

[redakti |redakti fonton]

Lasonebr estas planlingvo proponita de la svedoA. Nilson en 1897, kiu ankaŭ proponisCentral Dialekt. Lasonebr estas bazita sur la klasikahebrea lingvo. Ĝi ricevas la bibliotekan klasifikon 417.924 laŭBiblioteko Butler.

Latalmish

[redakti |redakti fonton]

Latalmish estas planlingvo proponita deIan Burleson en 2004.

Lingua European

[redakti |redakti fonton]

Lingua European estis planlingvo, faktevolapukido, proponita de la nederlandanoBonto van Bijlevelt en1898. La aŭtoro, antaŭevolapukisto kaj daŭrevolapukologo, en1903 iĝis adepto deIdiom Neutral kaj ne plu disvastigis siajn konceptojn priLingua European.

Vidu ankaŭ aliajn planlingvajn projektojn nomitajn"European".

LinGuNUx

[redakti |redakti fonton]

LinGuNUx (Lux, abrevie) estas planlingvo fare de Christian Isidore Angelliaume (2002). Ŝajne, la lingvo estas publikigita dum GPL permesilo. Ĝi estas lingvo kun mutacio: la "~e" de la substantivo ŝanĝiĝas en la "~o" en la akusativo, kaj "~a" de la adjektivo en "~u". La leter-pivoto estas "i". Ĉiuj radikoj baziĝas unue sur ia io aŭ ŝtato. Aktuale, studo eniras kun uzado de unusilaboj tiamaniere ke la lingvo povas al si esti etimologie unueca, memsufiĉa.

Lingvo internacia

[redakti |redakti fonton]

Lingvo internacia (Lingua InternacionalLingva International) estas projekto deAdam Zakrzewski por "plifortigi" Esperanton. Inspirita de Esperanto en lagramatiko kaj deNov Latin por lavortprovizo. Ne akceptasĝermanajn radikojn, nurlatinidajn. Plejparto de partoj de diskurso estas neŝanĝeblaj.

Nombroj (1-10): un du tri kar kin ses set ok non dez.

Llegisia

[redakti |redakti fonton]

Llegisia (arkivigita 2006-01-13) estas projekto de planlingvo, tre eble fikcilingvo, proponita deJim Henry en 1996. Pronomoj estas priskribitaj de aŭtoro kielpretty cool, "sufiĉe ĉarmaj", li diras ke la verba fleksio estas "ne multe fantazia", ktp. Eble la plej kreiva parto de la lingvo estas la dugenroj: aferoj tuŝeblaj kaj netuŝeblaj, kiu memorigas kelkajn indiĝenajn lingvojn, sed ŝajne estas influita de laanglalingvaj klasoj "kalkuleblaj" kaj "nekalkuleblaj". La vortordo estasOVS, la vortprovizo estas apriora.

M

[redakti |redakti fonton]

Maldekan

[redakti |redakti fonton]

Maldekan estasarta lingvo kreita de Karl Jahn en 2000. Interese, lakazoj estas indikataj perprefiksoj:

La projekto ŝajnas nekompleta.

Mineng

[redakti |redakti fonton]

Mineng estas esperantido, proponita en 2004 deusonano, kiu uzas la pseŭdonimojntli-ze, cyrax kajketaen.

Monglingo

[redakti |redakti fonton]

Monglingo au Mongling estas planlingvo proponita de H. Littlewood en 1947. Ekzemplo:

  • Ling et top pi-ken ad ploi il klar top bon.
La lingvo plej facila por lerno estas klare la plej bona.
Bibliografio
  • H. Littlewood:Vers un instruction lingual plu rational (Inst. Occ, Chapelle 1947) 12 pp

Mul

[redakti |redakti fonton]

MulMonosyllabic Universal Language (unusilaba universala lingvo) estas planlingvo proponita de Mikeheavy, kiu ankaŭ kreisNovesperant. La propono estas iom malneteca. Ĝi estas bazita elĝermanaj lingvoj.

Ĝiaj principoj estas:

Ĝi havas alternativan alfabeton. Nombroj 1–10: een, du, dree, faar, feef, zek, sef, oot, naan, seen.

Mundial

[redakti |redakti fonton]

Mundial estas projekto deFrancisko Valdomiro Lorenz kreita antaŭ 1930 bazita en ideoj deRené de Saussure. Oni ne konas pliajn detalojn: ĝi ne estas publikigita ĉar ĝia aŭtoro en 1930 aliĝis alNov-Esperanto.

N

[redakti |redakti fonton]

Neo-latino

[redakti |redakti fonton]

Neo-latino (ne konfuzu alNeolatino) estas planlingvo proponita deSven Lundstöm enMilano 1928. Evidente, ĝi estas bazita surlatina lingvo.

Novam

[redakti |redakti fonton]

Novam estas esperantido proponita kiel internacia planlingvo enParizo 1928 deidistoG. Touflet. Ĝi havas fortan influon deNovialo. Unuaj versoj depatro nia:Patro nia que es nel sieli, vua nomo santificeveu, vua regno adveneu, vua volo fareveu sur il tero quale nel sielo.

Nove-latina

[redakti |redakti fonton]

Nove latina estasmodifita latino proponita deJ. van Diemen en 1921.

Novilatin

[redakti |redakti fonton]

Novilatin estas lingvo proponita de Beermann en 1895 kaj reproponita en 1907. Eble estas frua Eŭroklono.

Specimeno: Il sól fulgi. Il noct sequi il die. Il lun da luce in noct.

Novesperant

[redakti |redakti fonton]

Novesperant estas esperantido kreita de Mikeheavy, kiu ankaŭ kreisMul. Ĝi estis proponita ĉirkaŭ 2000, kaj ŝajne estas malneto. Principoj:

  • la substantivoj ne finiĝas per -o, escepte se neeblas la prononco
  • ne estas kazoj, escepte al pronomoj, se necese
  • la radiko de la verbo indikas la prezenton
  • estas nedefina artikolo E
  • pluralo estas farita per -(o)s
  • adjektivoj ne varias
  • akcento sekvas la francan lingvon
  • sc oni prononcu /ŝ/
  • Ne estas diakritikoj, doch = /ĉ/
  • "kv" estu anstataŭigita deku. Kvar estaskuar (kŭar), kvin estaskuin (kŭin).
  • la sufikso -ej- estu anstataŭigita de-esc- /eŝ/
  • j estu anstataŭigita dey, kaj ĝ dej

Ekzempleto:

  • mi ne pov trovi mi automobil.
ji est en la automobilesh.
mi ne povas trovi mian aŭtomobilon.
ĝi estas en la aŭtomobilejo.

Nuvo-Volapük

[redakti |redakti fonton]

Nuvo-Volapük estasvolapukido proponita deAugust Kerckhoffs en 1887. Ĝi estas pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon. La projekto ricevis la klasifikon 414.2 "1887" KER deBiblioteko Butler.

Nyo'fa

[redakti |redakti fonton]

Nyo'fa estasarta lingvo. Ĝia vortordo estasVSOVOS. La morfologio estas fantazia kaj vortprovizo, apriora. Ekzemploj:

  • kacfq nyo'fa –mi parolas Nyo'faon
  • poss~i flh nulh –vi legas libron hejme
  • cosfl kucfb flh tupt –mia hejmo estas granda

P

[redakti |redakti fonton]

Panlingvo

[redakti |redakti fonton]

Panlingvo estas la nomo de minime du planlingvaj projektoj. Un,Panlingua (Biblioteko Butler: 418 “1938”), estasaposteriora planlingvo proponita de Harve en 1938. La alia Panlingvo estas projekto demodifita latina proponita deLéonard Weber,Lvovo, 1938.

Progresita Angla

[redakti |redakti fonton]

Progresita Angla aŭ Advanced English estas planlingvo proponita dePascal A. Kramm en 2004. Ĝi estas nur laangla lingvo skribata fonetike perInternacia Fonetika Alfabeto laŭ la moderna prononco deUsono. Ŝajnas esti sen rilato alBaza angla.

R

[redakti |redakti fonton]

Reformita interlingvao

[redakti |redakti fonton]

Adolf Fritzsche proponis, komence de 20-a jarcento, tre modernitan latinon kiel internacia lingvo, bazita sur lainterlingua deGiuseppe Peano. Malgraŭ tio, li konservis la gramatikajngenrojn kajkonjugacion bazita surlatinidaj lingvoj. La projekto estis citita enManifesto de Interlingvao.

Romano (planlingvo)

[redakti |redakti fonton]

Romano aŭ Linguo romane universale estas planlingvo bazita sur latina lingvo proponita de Slonimski enVarsovio 1910. Ĝi estas praformo deNeoromano. Oni diras ke ambaŭ la projektoj estus pastiĉo deRomanal, sed Romanal aperis nur en 1909, sekve, tiu estus malfacila, kvankam ne malebla.

Romanova

[redakti |redakti fonton]

Romanova estas kompromisplanlingvo inter hispana, franca, itala kaj portugala lingvo proponita deDavid Crandall en 2000.

Rompata Germana

[redakti |redakti fonton]

Rompata Germana (Broken German) estaszona planlingvo proponita deJoshua E. Horn en 2004. Ĝia celo estas funkcii kiel neŭtrala simpligita dialekto inter germanparolantoj.

S

[redakti |redakti fonton]

Semilatin

[redakti |redakti fonton]

Semilatin estas planlingvo proponita de iu benediktena paŝtro W. Moeser el Vieno, 1910. Eble speco demodifita latino. Tre ebleeŭroklono.

Bibliografio: W. Moeser.Interlingua in forma di Semilatin, illustrad per cento esxemplo. Seitenstetten, 1921.

Silargo

[redakti |redakti fonton]

SilargoArkivigite je 2007-11-11 per la retarkivoWayback Machine (Silarg) estas planlingvo proponita deJ. P. Mallaroni en 1994[2] por servi de komunikilo al samseksmuloj, gejoj kaj lesboj. Silarg uzas propran alfabeton, iom simila al araba alfabeto. Ĝia prononco kaj gramatiko estas iom malsimpla.

Simpla

[redakti |redakti fonton]

Simpla aŭ Simplalang estasesperantido proponita deSamuel Frederickson en 2002. Ĝi celas esti pli simpla ol Esperanto al parolantoj deangla lingvo. La aŭtoro rezignis la projekton en 2003.

  1. ALIDIREKTIModifita latina

Simpliigita lingvaĵo

[redakti |redakti fonton]

Simpliigita lingvaĵo (Langage simplifié) estas projekto deapriora lingvo proponita de Thaüst, deToulon, antaŭ 1889. Ĝi uzas malsimplan alfabeton kun 60 literoj. La vortoj estas unusilabaj, ĉiuj vortoj kun pli ol unu silabo estas kunmetita. La projekto neniam estis eldonita.

Snifferanto

[redakti |redakti fonton]

Snifferanto estas Esperantido kreita en la 22-a de februaro, 2006.

Socceranto

[redakti |redakti fonton]

Socceranto (retpaĝo 1[rompita ligilo],retpaĝo 2[rompita ligilo]) estas projekto de esperantido kreita de argentinano Ignacio Van Gelderen kaj britaj fratoj Ted kaj Peter Freedman en 2006. Sia nomo provenas el la vortojsoccer (anglefutbalo) kajEsperanto. Ili kreis tiun lingvon (ĉefe) por futbalaro (futbalistoj, futbalfavorantoj kaj juĝistoj).

Soundwriting

[redakti |redakti fonton]

Soundwriting (angle: sonskribo) estas planlingvo proponita deBivins en 1960, bazita surangla lingvo. Tre eble pli unu provo al simpligo de anglaortografio por servi kiel internacia lingvo.

Spolkaniano

[redakti |redakti fonton]

Spolkaniano aŭ Spolkaans estasarta lingvo kreita deJânes Omeriy-Mip Seert kreita kun celo ŝajninatura lingvo defikcilandoSpolkanio.

T

[redakti |redakti fonton]

Tepa

[redakti |redakti fonton]

TepaArkivigite je 2008-12-20 per la retarkivoWayback Machine estasarta lingvo kreita de Dirk Elzinga. Lavortprovizo estasapriora kaj lagramatiko tre fantazia, sed laortografio kaj lafonologio estas tro influita de laangla.

Tso Tsolyani

[redakti |redakti fonton]

Tso Tsolyani aŭ "Tsolyáni" estasfikcilingvo kreita deMuhammad Ab-dal-Rahman Barker en 1978. Ĝi estas lingvo de fikcia kulturo, ŝajne uzita kiel fono derolludo.

Bibliografio
  • Barker, Muhammad Ab-dal-Rahman:The Tsolyani language
(Minneapolis: Barker, 1978; PM 8875.B37)

Tyl-Sjok

[redakti |redakti fonton]

Tyl-Sjok estas modernaapriora lingvo kreita en 2001 deHenrik Theiling, kiu ankaŭ kreisFukhianon. Ĉiuj radikaj vortoj estas dusilabaj kaj la vortordo estasSVO, ne estas artikoloj aŭ liga verbo (esti). Ekstera ligo:http://www.kunstsprachen.de/s2/

U

[redakti |redakti fonton]

Unesal Interlingu

[redakti |redakti fonton]

Unesal Interlingu estasesperantido proponita deErich Weferling en 1923. La projekto estas kompromiso interEsperanto kajIdo kun influo deOkcidentalo. La aŭtoro lernis Esperanton en 1907 kaj pasis ĵus alIdo en 1909, kaj partoprenisIdo-movadon ĝis 1924. Li ankaŭ proponisIntal.

Ungil

[redakti |redakti fonton]

Ungil estasarta lingvo bazita surlatino. Ĝiavortprovizo estas tre deformita. La vortordo estasVSO. Ekstera ligo:https://web.archive.org/web/20091027102240/http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/9219/ungil.html

Universal (Radzeckim)

[redakti |redakti fonton]

Universal estas planlingvo proponita deZviazku Radzeckim en 1925.

Universal-Latein

[redakti |redakti fonton]

Universal-Latein aŭ Neu-latein estas planlingvo proponita deaŭstraEdward Frandsen en 1902. Kompreneble, ĝi estas bazita surlatina lingvo.

Bibliografio
  • E. Fransen:Grammatik des Universal-Latein (Neu-Latein), Wien: Insel, 1902. 47 p.

Universala lingvo (Labbé)

[redakti |redakti fonton]

Universala lingvo de misiistoj kaj komercistoj (Lingue universalis missionum et commerciorum) estas internacia planlingvo bazita sur lalatina lingvo proponita dejezuitapastroPhilippe Labbé (1607-1667), granda humanisto, en 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

V

[redakti |redakti fonton]

Vikto

[redakti |redakti fonton]

Vikto estasesperantido proponita dehungaroBősz Vilmos (1949-), elPécs, en 1981. La nomo 'vikto' fontas el la latinavictus, venkita. La lingvo pruntas trajtojn el Esperanto kaj el la latina.

Tekstekzemplo

[redakti |redakti fonton]
Versio en "vikto"
Un granda travivo del vivo mys bat la skoprado de thaumoza mundus la lingvoj. Tia ekmovado habit familia origon: la matera avir mys bat theologia professor, et lokvibat dekokt lingvojn. A ry bat la lingvistik et religio tre grava. Sorre ry non potibat instrui myn germane, hebraee, pole aut angle, nam my bat kvin anna, liam ry mortibat. Mon in la genoj mys my sentit aliep, ut my debiust vadi suren la vio rys.
Esperanta traduko
Granda travivaĵo de l' vivo mia estas la eltrovo de l' mirinda mondo de la lingvoj. Tiu ekmovado havis familian originon: la patrina avo mia estis profesoro de teologio, kaj scipovis dekok lingvojn. Al li, estis la lingvistiko kaj la religio tre gravaj. Malfeliĉe li ne povis instrui al mi la germanan, la hebrean, la polan aŭ la anglan, ĉar mi estis nur kvin-jaraĝa, kiam li mortis. Nur en miaj genoj miaj mi sentis poste, ke mi devus sekvi la vojon lian.

Y

[redakti |redakti fonton]

Yil

[redakti |redakti fonton]

Yil estasarta lingvo. Lalingvo estasSVO kaj havastonojn.

Ekzemploj
  • Liac dau.
Li dormas.
  • Dao nàt dhuc.
Li manĝas viandon.
  • Bui thìl pot níel.
Ŝi donis al mi ion da supo.

Z

[redakti |redakti fonton]

Zharranh

[redakti |redakti fonton]

Zharranh (retpaĝoArkivigite je 2007-12-08 per la retarkivoWayback Machine) estasaprioraarta lingvo farita deHerman Miller. Ĝi havas 6vokalojn kaj 27konsonantojn; estas okulfrapa la uzo de Esperanta literoĵ. Ĝi ne havas ligan verbon (esti).

Zim

[redakti |redakti fonton]

Zim estasarta lingvo kreita deStefan Koch en 2000 porrolludo, ĝi havas ian influon deklingona lingvo. Ne estas multaj informoj pri ĝi.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Bernard Golden.Boletín n245 (maj 1981)
  2. http://jp.mallaroni.free.fr/Dico/NU/SILARGFS.htm

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝermolisto_de_planlingvoj&oldid=9250832#Altuta"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp