Alta kulturo estas koncepto uzita de diversaj manieroj en etoso de akademiuloj kaj fakuloj, kies plej ofta uzo estas la valorigo de kelkaj artaj kaj kulturaj produktoj (specialeartaĵoj,literaturaj verkoj kajmuzikaĵoj) por supervalorigi ilin kiel de plej alta estimo. La termino povas aludi ankaŭ al la sofistika[1]kulturo de laelitoj (aristokrataro aŭinteligencio) opozicie al la kulturo de lahomamaso (kaj de la homamasa kulturo kaj de lapopola kulturo), aŭ al konceptoj kielkiĉo,filistro,[2]barbara,rura aŭprimitiva (primitivaj kulturoj); ĉiuj terminoj identigeblaj kun tio kio povas esti nomitamalalta kulturo.[3]
Kvankam laŭlonge de lahistorio dekulturo ĉiam estis diferenco de prestiĝo inter kulturaj produktoj kaj tre precize en laOkcidenta civilizo, estis ĉiam konstanta referenco al lagrek-romiaj arto kaj kulturo; la terminohigh culture aperis por la unua fojo en angla en la verkoCulture and Anarchy deMatthew Arnold (1869). Arnold difiniskulturon en la prefaco kiel"the disinterested endeavour after man's perfection" ("la seninteresa klopodo por laperfekteco de homo"), kaj poste li mem verkis, ke kulturo signifas"know the best that has been said and thought in the world" (koni la plej [parton] de tio kio estis dirita kaj pensita en la mondo), difino specife literatura, kiu inkludis ankaŭ laPhilosophy (termino kiu estu tradukita nelaŭvorte -por "filozofio"- sed larĝasence -por "scienco"-). Arnold vidis lahigh culture, sen postuli malamikecon al la formoj delow culture ("malalta kulturo") aŭ tradicia kulturo, kiel forto favora al la morala kaj politika bonoj. En la diversaj formoj en kiuj lia vidpunkto ĝeneraliĝis, plue estas la koncepto dominanta de alta kulturo.
LaNotes Towards the Definition of Culture deT. S. Eliot (1948) estis verko de granda influo, kiu proponis la neceson komprenicomplete culture ("kompletan kulturon") kiel komponita kaj de alta kulturo kaj de popola kulturo.The Uses of Literacy de Richard Hoggart (1957) insistis en la sama afero, interese por la kultura sperto de tiuj kiuj, la propra verkisto mem, alvenis al la universitato devenante el medio de laborista klaso. En Usono,Harold Bloom proponis vidpunkton pli ekskludan en siaj verkoj, kiel antaŭ li F. R. Leavis. Ambaŭ, kiel Arnold, insistas en la centreco de la altaj kulturaj produktoj, ĉefe literaturaj, de la nomitawestern canon (okcidenta kanono).