Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alpartir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpartir
municipality of Aragon(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50109 • 50...
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroMarta Gimeno Hernández
Demografio
Loĝantaro599  (2025)[+]
Loĝdenso18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 25′ N,1° 23′ U(mapo)41.4221759-1.3804337Koordinatoj:41° 25′ N,1° 23′ U(mapo)[+]
Alto490 m[+]
Areo32,535908 km² ( 325 3.5 908 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Alpartir (Provinco Zaragozo)
Alpartir (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Alpartir
Alpartir (Hispanio)
Alpartir (Hispanio)
DEC
Situo de Alpartir

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoAlpartir[+]
vdr

Alpartir [alparTIR] estas municipo deHispanio, en la sudo de lakomarkoValdejalón kies ĉefurbo estasLa Almunia de Doña Godina, en la centro de laProvinco Zaragozo (regionoAragono).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Alpartir estas municipa teritorio en la sudo de la komarkoValdejalón, kie ĝi estas interSanta Cruz de Grío kajMorata de Jalón okcidente kajAlmonacid de la Sierra oriente. KromeLa Almunia de Doña Godina estas norde.

La loĝloko Alpartir mem estas je 59 km sudokcidente deZaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 490 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la riveroJalón. Ĝi estas alirebla nur elLa Almunia de Doña Godina norde.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Araboj kreis reton poririgacio.Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte demudeĥaroj kaj poste demoriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Ĝi apartenis al laOrdeno de Sankta Johano. Ĝia superulo fray Pedro López de Luna havigis la loĝĉarton de Alpartir en 1178, cele al establado de reguloj por kunvivado. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Alpartir kie oni plialtiĝis el 1 004 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 102 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, ĉerizarboj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Aparte, en diversaj epokoj kaj ekde la romianoj estis ekspluatado de mino de diversaj mineraloj, kun foja produktado de arĝento. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kajrura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, ermitejo, fontan-trinkujo, krucmonumento, ruinoj de konvento, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj ĉe la montaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alpartir&oldid=7937659"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp