Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ ensolvaĵo aŭkemia kombinaĵo, de du aŭ plielementoj el kiu almenaŭ unu estasmetalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.
Alojoj kutime dezajniĝas havi ecojn kiuj estas pli dezirindaj ol tiuj de iliaj komponantoj.[1] Ekzemple,ŝtalo estas pli fortika olfero, unu de sia elementoj;latuno estas pli daŭriva olkupro, kaj pli alloga olzinko. Sed estas sciate ke multaj gravaj alojoj havas ecojn kiuj ne estas facile antaŭdireblaj baze de iliaj komponantoj. Ekzemple, kaj kupro kajnikelo bone konduktas elektron, sed formas alojon kiu ne bone konduktas elektron, kiu faras ĝin utila por elektra rezistiva drato.
La metodoj formi alojojn estas variaj. En la likva stato, plej multaj metaloj estas solveblaj unu en la alia kaj alojado kutime implikas fandado; tamen alojado per traktado en la solida stato sen fandado estas farebla per pulvorametalurgio. Kiam fandaj alojoj solidiĝas, la komponantoj povas resti solvita aŭ ili povas apartigi en solidaj miksaĵoj de regionetoj aŭ eĉ grajnoj de varia koncentriteco. Estas multaj eblecoj formi alojojn kaj multaj el ili povas montriĝi perfazaj diagramoj, sed aliaj dependas de plua formado en la solida stato.
Malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandan punkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komencas nomiĝassoliduso*, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝaslikvuso*. Alojo kun unuopa fanda punkto nomiĝaseŭtekta miksaĵo.
Foje alojo estas nomita laŭ la baza metalo, kiel " 14karataoro", kiu estas alojo de oro kaj aliaj elementoj. La sama veras porarĝento uzita enjuveloj kajaluminio uzita strukture.