Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alno
Alnus serrulata viramentoj dekstre, maturaj amentinoj dekstre Johnsonville (Suda Karolino)
Alnus serrulata
viramentoj dekstre, maturaj amentinoj dekstre
Johnsonville (Suda Karolino)
Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonulojDicotyledones
Ordo:FagalojFagales
Familio:BetulacojBetulaceae
Genro:AlnoAlnus
Mill.1754
Specioj

ĉirkaŭ 20-30 specioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laalnoj (scienceAlnus) estas genro de arboj en la familio de la betulosimilaj arboj (betulacoj).

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
Virseksaj floraroj kaj fruktaroj de nigra alno.

Alnoj estas arboj, kutime ne altaj; la plej alta alno (la Ruĝa alno, usonana) povas atingi 35 m, sed plejparte la alnoj ne estas pli altaj ol 10-15 m.

Lafolioj estas simplaj, alternaj, kaj falas vintre (kromA.jorullensis).

Alnoj estas plantoj monoikaj: la sama arbo portasflorojn de ambaŭ genroj, sed ĉiu floro (kaj ĉiu floraro) estas nur ina aŭ vira. La floroj estas tre simplaj; la floraroj pendas de la branĉoj kaj estas longaj se viraj kaj pli mallongaj se inaj.

Lafruktoj similas al etaj pinkonusoj; fakte kio aspektas kiel unu frukto estas fruktaro.

Disvastiĝo kaj specioj

[redakti |redakti fonton]

Eŭropo

[redakti |redakti fonton]

EnMezeŭropo hejmas tri specioj:

EnKorsiko kaj partoj de sudaItalio troviĝas laendemiakorfolia alno (Alnus cordata). Aliloke ĝi estas enkondukita kiel ornama arbo.

Azio

[redakti |redakti fonton]

En OrientaAzio estas pluraj endemiaj alnoj, ekzemple:

  • Japana alnoAlnus japonica enJapano, kie estas endemiaj ankaŭA.firma,A.sieboldiana kajA.matsumurae
  • Tajvana alno (Alnus formosana) enTajvano
  • Alnus pendula hejmas en Japano kajKoreio
  • Manĉura alnoAlnus mandshurica vivas en vasta areo de Ĉinio,Mongolio, Koreio kaj orientaSiberio
  • pluraj specioj estas endemiaj deĈinio aŭ komunaj al Ĉinio kaj Japano / Koreio, ekzempleAlnus trabeculosa

EnHimalajo kaj proksimaj regionoj estas aliaj specioj de alno, inter kiuj laNepala alno (Alnus nepalensis).

En okcidenta Azio (Irano,Turkio ktp) vivas laOrienta alno (Alnus orientalis) kaj lapreskaŭkorfolia alno (Alnus subcordata).

Aldone la tri ĉefaj specioj de Eŭropo (A.glutinosa,A.incana kajA.viridis) nature ĉeestas ankaŭ en Azio.

Afriko

[redakti |redakti fonton]

Alnoj mankas enAfriko, krom pri la norda parto deMaroko, kie vivas la nigra alno (A.glutinosa).

Ameriko

[redakti |redakti fonton]

Nordameriko estas riĉa je specioj de alnoj; multaj kreskas nur en la orienta aŭ en la okcidenta parto. Inter ili, oni povas mencii:

Anda alno (Alnus acuminata) estas ekologie kajforste grava enAndoj. Ĝi kaj laMeksikana alno (Alnus jorullensis) estas la solaj alnoj kreskantaj nature sude de laEkvatoro.

La verda alno (A.viridis) kaj la griza alno (A.incana) kreskas nature ankaŭ en Nordameriko. La nigra alno (A.glutinosa) disvastiĝis en la orienta Nordameriko el ornumaj plantoj alportitaj de Eŭropo.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]
Alnoj en pola lago

Alnoj aparte ŝatas humidan grundon kaj preferas kreski ĉe la bordoj de rojoj, riveroj aŭ lagoj.

Bildogalerio

[redakti |redakti fonton]
  • griza alno
    griza alno
  • A.serrulata (orienta Nordameriko)
    A.serrulata (orientaNordameriko)
  • A.firma (Japano)
    A.firma (Japano)
  • nigra alno
    nigra alno
  • verda alno
    verda alno
  • korfolia alno
    korfolia alno
  • blanka alno
    blanka alno
  • A.sieboldiana (Japano)
    A.sieboldiana (Japano)
  • meksikana alno
    meksikana alno

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliografio kaj notoj

[redakti |redakti fonton]
  • france Gamisans J. 1983 : L'aulne à feuilles en coeurAlnus cordata (Loisel.) Loisel. dans son milieu naturel en Corse,Revue forestière française, 35/3, 187-197.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Ĝermo pri botaniko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribotaniko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Portala ikono
Vi povas plibonigi la jenon:
  • En Vikipedio principeartikola ĝermo de pluraj minimumeiaj kriterioj komence sufiĉas. Tamen bonus ankoraŭ pligrandigi laĝermon al artikolo.
  • La artikolo ne enhavas referencojn aŭ tro malmultajn.

Se vi korektis unu el la menciitaj mankoj, bonvolu forigi la koncernan parametron de la ŝablono {{Pluraj problemoj}}. Detaloj estas en ladokumentado.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alno&oldid=9021020"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp