Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Almato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:43° 15′ 0″ N76° 55′ 0″ O / 43.25000 °N, 76.91667 °O /43.25000; 76.91667(mapo)
Almato
(АлматыAlmaty)
urbo
Almato
Flago
urbo • plej granda urbo • city of republican significance • ŝtata eksĉefurbo
 
Ĝemelurboj
ModenoRigoĜidoIstanbuloMogadiŝoTucsonRennoMeknesSankt-PeterburgoBiŝkekoTel-AvivoAntalyaVilnoRosarioTeguoUrumĉioTaŝkentovd
LandoKazaĥio Kazaĥio
ProvincoAlmato
Koordinatoj43° 15′ 0″ N76° 55′ 0″ O / 43.25000 °N, 76.91667 °O /43.25000; 76.91667(mapo)
Areo324,8 km² (32 480 ha)
Loĝantaro1 421 868 (2010)
Denseco4 152 loĝ./km²
EstroAĥmetĵan Jesimov
HorzonoUTC+06:00
Poŝtkodo050000–050063
Telefona antaŭkodo+7 727
ISO 3166-2:RUKZ-ALA
Almato (Almato (urbo))
Almato (Almato (urbo))
DEC
Situa mapo de la urbo Alamato
Almato (Kazaĥio)
Almato (Kazaĥio)
DEC
Situo de Almato enKazaĥio
Almato (Azio)
Almato (Azio)
DEC
Vikimedia Komunejo: Almaty
Retpaĝo: almaty.kz
Map
vdr

Almato (kazaĥe Алматы,Almaty,rusa formoАлма-АтаAlma-Ata) estas industriaurbo, la plej granda enKazaĥio, eksa ĉefurbo de la respubliko. Ĝi situas en sud-oriento de la lando. Almato estis fondita en1854 kielrusa fortikaĵo sur la loko de kazaĥa vilaĝo Almati. Ĝi enhavas proksime 1 420 000 loĝantojn (en2010).

Ekde1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio, dekomence de Kazaĥia Soveta Respubliko, poste - de sendependa Kazaĥio, ĝis1998. La nova ĉefurbo iĝisAstana (eksa Akmolinsk/Celinograd), kaj Almato nun neoficiale estas nomata “la suda ĉefurbo”. Ĝi restas tre grava komerca kaj kultura centro kaj estas konsiderata unu el la plej komfortaj urboj de eks-Sovetunio. Ĝi estas konata ankaŭ ekster Kazaĥio kiel tre verda urbo, kies multaj stratoj aspektas kiel verdaj tuneloj inter la grandaj arboj. El la urbo estas bela panoramo de la montoj, kiuj ĉenas sude de la urbo.

Nomo

[redakti |redakti fonton]

Tuj post la fondiĝo la urbo (tiam nur fortikaĵo) estis nomataVernij (Верный, “Fidela” en larusa).

La nuna nomo de la urbo —Almati — estas tradicie misinterpretata kiel “Patro depomoj”, kvankam tio estas nur laŭvorta traduko de larusa versio de la nomo -Alma-Ata (ata signifas “patro” en la kazaĥa lingvo). TamenAlmaty vere devenas de la vortoalma “pomo”, do la nomo de la urbo havas rilaton al pomoj kaj povas esti tradukata kiel “Pomeca”, “Pomriĉa” aŭ simile.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

En Almato estas uzata vasta reto detrolebusaj kajbusaj itineroj. La trama reto signife malkreskis (restas nur du funkciantaj itineroj). Por la jaro2008 estas planata funkciigo de la unuaj 8 stacioj deMetroo de Almato.

  • Satelita foto de Almato
    Satelita foto de Almato
  • Rus-ortodoksa kirko
    Rus-ortodoksa kirko

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La banloko Arasan estas la plej granda kaj plej bona kuracloko en Centra Azio. La komplekso okupas tutan areon en la centro de la urbo kaj estas kombinaĵo de rusa kaj turka arkitekturo[1].

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Almatoĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Konataj urbanoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p.261, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Almato&oldid=9075486"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp