![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonAller (Hispanio). |
Aller | |||
---|---|---|---|
![]() la rivero apudWefensleben, pli-malpli 10 km de la fonto | |||
rivero • fluanta akvejo | |||
Bazaj informoj | |||
Situo | Germanio (Saksio-Anhalto,Malsupra Saksio) | ||
Longeco | 260 km[1] | ||
Fluo | |||
- Alteco supermarnivelo | 189 m | ||
- Koordinatoj![]() | 52° 6′ 9″ N,11° 14′ 1″ O(mapo)52.102511.233611111111 | ||
Enfluejo | en la riveronWeser apud la urboVerden | ||
- Alteco | 10,5 m | ||
- Koordinatoj![]() | 52° 56′ 47″ N,9° 11′ 2″ O(mapo)52.9463888888899.1838888888889 | ||
Altecodiferenco | 178,5 m | ||
Geografio | |||
Trairataj urboj | Wolfsburg,Gifhorn,Celle,Verden kaj la urbetoOebisfelde | ||
Alfluantoj | |||
- Dekstraj | Ise, Lachte, Örtze, Meiße, Böhme, Alpe, Wölpe, Lehrde kaj Gohbach | ||
- Maldekstraj | Oker, Fuhse, Wietze kaj Leine | ||
| |||
LaAller estas rivero de 260 kilometroj[1] da longeco en lafederaciaj landojSaksio-Anhalto kajMalsupra Saksio deGermanio, kiu fine enfluas la riveronWeser.
La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la rivero Weser. Ĝi forkondukas la akvon el teritorio de 15.744 km², pli malpli triono el la teritorio, kies akvo entute iuvoje enfluas la riveron Weser.
Kiel klarigo de la nomo, kiu dum la jaro 781 dokumente skribiĝisAlera, dum 803Elera kaj dum 1096Alara, ekzistas du eblecoj:
La rivero Aller fontas en la proksimeco de la lokoSeehausen kaj norde deOschersleben (Bode), en la nordoriento de la ebena pejzaĝoMagdeburger Börde en Saksio-Anhalto. La rivero ekestas el pluraj fontaj rojoj, kiuj situas sur la areo de la komunumojWormsdorf (parto Gehringsdorf),Ovelgünne (parto Siegersleben) kajEggenstedt. La rojo de Eggenstedt estas la plej suda.
De tie la rivereto fluas unue nordokcidenten, post la lokoOebisfelde kaj la limo inter Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio) ĝi turniĝas okcidenten kaj plufluas, post iom da vojo denove nordokcidenten, traWolfsburg,Gifhorn,Müden (Aller),Wienhausen,Celle (de ĉi tie ŝipe pasebla,Winsen (Aller),Ahlden,Rethem (Aller),Verden (Aller) kaj enfluas kelkajn kilometrojn okcidente de Verden, en Eissel, en la riveronWeser, kiu mem enfluas laNordan Maron.
La rivero Aller konsideriĝas unu el la malmultaj almenaŭ grandparte netuŝitaj pli grandaj riveroj en Germanio. Ĝi fluas en natura pejzaĝo tra arbaroj kaj herbejoj, pasas malgrandajn historiajn vilaĝojn kaj urbetojn, kaj tial havas grandan signifon por ripozemuloj el la tuta nordokcidenta Germanio, kiuj migre aŭ pli ofte biciklante esploras la riveran vojon.