Allen NEWELL (19a de Marto, 1927 – 19a de Julio, 1992) estis esploristo priinformadiko kaj prikogna psikologio ĉeRAND Corporation kaj en la Altlernejo de Komputiko, en la Altlernejo Tepper pri Negocoj, kaj en la Departemento de Psikologio de laUniversitato Carnegie Mellon. Li kontribuis al la ProgramlingvoInformation Processing Language (1956) kaj al du el la plej fruaj programoj deAI, nome Logic Theory Machine (1956) kaj General Problem Solver (1957) (kunHerbert A. Simon). Li ricevis laPremion Turing kun Herbert A. Simon en 1975 pro siaj bazaj kontribuoj al la fako de laartefarita intelekto kaj al lapsikologio de homa kognado.[1][2]
|