Ŝi konsentis edziniĝi kun Amfitriono kondiĉe ke li punos la loĝantojn de la insulojTaphos. Ili ĵus ŝtelis la brutaron de sia patro kaj murdis ŝiajn fratojn.Amfitriono provis plenumi la kondiĉojn de Alkemo. Li decidis iri unue repreni la brutaron, kiu paŝtiĝis en la insuloEliso.
Reveninte al la domo de Elektriono li ĵetis bastonon sur iu besto. Bedaŭrinde tiu bastono atingis Elektrionon, kaj mortigis lin. La frato de Elektriono, kiu nomiĝisSteneloso, ekzilis Amfitrionon, kaj anstataŭis Elektrionon kiel reĝon de Mikeno.
Tie, la reĝoKreono elpurigis lin el lia kulpo.Tamen, ne estis ankoraŭ punitaj la loĝantoj de Taphos pro la morto de la fratoj de Alkmeno. Amfitriono petis Kreonon helpi lin.
Sed aliajn zorgojn havis la reĝo. Ĉiumonate, iu vulpino, sendita deHera, mortigis kaj manĝis junulon en la kamparo de Teumesse. Amfitriono prunteprenis la hundon deCefale, reĝo deAteno. Sed Zeŭso ŝanĝiĝis la du bestojn en ŝtonojn.
Tiam Kreono, Cefale kaj lia amikoPanopeo decidis helpi lin. Necesis elpreni oran haron el la hararo de la reĝo de la insulo por ke sukcesu la milito. Tio estis farita danke al la helpo de la reĝidino.Post tiu venĝado, li donacis la insulojn al la reĝoj, kiuj helpis lin, kaj revenis alTebo.
Venante en la liton de Alkmeno, li petis la promesitan edziĝon. Tre surprizita ŝi estis, kiam ŝi vidis lin, kaj ŝi rakontis ke jam ili amoris unu kun la alia dum tiu nokto. Amfitriono deziris klarigi la aferon. Pro tio, li vizitisTiresias en Tebo. Tiu orakolo rakontis la veron.Zeŭso, preninte la aspekton de Amfitriono estis jam amorinta kun ŝi. Tiu nokto daŭris fakte tri noktojn, post la peto de Zeŭso alHelioso. Amfitriono akceptis la klarigaĵon. Naskiĝos do du infanoj, unu de Amfitriono kaj unu de Zeŭso.
Hera aŭdinte pri la adulto de sia edzo koleriĝis. Ŝi proklamis, ke iu ido dePerseo regosArgolandon. Kaj tuj ŝi forkuris alMikeno kie regis la filo de PerseoSteneloso. Li estis edzigita kunNicipo. Ŝi promesis filon al la paro.Poste ŝi petis de sia filinoIlitio, diino kiu zorgis pri la naskoj, ke pli malfrue ŝi naskigu la bebojn de Alkmeno kaj pli frue la bebon de Nicipo.
Konsekvence, alvenis pli frue la bebo de Nicipo. Li estis nomitaEŭristeo kaj promesita al la regado de Argolando.
Kaj post naŭ tagoj kaj noktoj de sufero, laŭ la ordono de Ilitio, fine naskiĝis la du infanoj de Alkmeno, Alcido kaj Ifiklo. Tiu nomo Alcido devenas deAlceo, la filo deAndrogeo, kiu estis la avo de la infano.