Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aljmaš

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je10 nov. 2020.
Aljmaš
settlement in Croatia(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo31205
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro481  (2021)[+]
Loĝdenso32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo45° 32′ N,18° 57′ O(mapo)45.52788611111118.949411111111Koordinatoj:45° 32′ N,18° 57′ O(mapo)[+]
Areo15,2 km² (1 520 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Aljmaš (Kroatio)
Aljmaš (Kroatio)
DEC
Situo de Aljmaš

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoAljmaš[+]
vdr

Aljmaš (germane Apfeldorf,hungare Almás) estasvilaĝo enKroatio, en municipoErdut en distriktoOsijek-Baranja. Aljmaš situas surebenaĵo, ĉe kunfluejo deDanubo kajDravo, laŭ dekstrabordo de Danubo.Osijek troviĝas 21 km-ojn.

En Aljmaš troviĝas moderna romkatolika preĝejo omaĝe alDipatrino – antaŭe ekzistis preĝejo, detruita dum laJugoslaviaj militoj, kiu estis priskribita kiel la plej granda kaj famaslavonia idolejo. Aljmaš ankaŭ estasMaria-pilgrimejo, komence kun Maria-statuo en 1704, detruita en fajro en 1846. Nova statuo estis donita en 1865, kaj tiu denove detruita dum la Juvoslavaj militoj. La hungara nomoAlmás apartenas lamultaj hungaraj loknomoj kun la eroalmás.

Bazaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Nova preĝejo de Aljmaš

La unua mencio devenis el 1273 en formoHagmas. En 1704 la vilaĝo ricevis sanktan memoraĵon, sekve la paroĥa preĝejoiĝiskermesejo.[klarigu] La preĝejo en 1846 forbruliĝis, sed poste oni konstruis novan preĝejon. Tiu sekva preĝejo estis priskribita kiel "preĝejo de la plej fama kaj grandaslavonia idolejo".[1] En 1991 pro la militado ĝi plene detruiĝis. En 2001, oni komencis konstrui novan preĝejon en Almás kiu ĉefe finiĝis en 2003. En 2007 oni finiĝis laborojn ankaŭ de la resto, kiel ĝardeno, ĉambroj por pilgrimoj, ktp.

En 1910 vivis tie 1395 homoj, kunkroatoj en majoritato,germanoj en minoritato. Ĝis fine de laUnua mondmilito la vilaĝo apartenis alHabsburga Imperio, alHungara reĝlando, al Kroatio, alVerőce, al distrikto deOsijek, poste alReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 alJugoslavio, fine al sendependa Kroatio. En 1991 vivis en Aljmaš 820 homoj, (kroatoj 673 (82 %),serboj 9 kaj aliaj[klarigu]).

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://web.archive.org/web/20121017091959/http://www.jutarnji.hr/pocela-restauracija-gospe-od-utocista/222209/
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aljmaš&oldid=8770895"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp