Aljarafe | |||
---|---|---|---|
komarko de Andaluzio![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 300 (2024)[+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 22′ N,6° 8′ U(mapo)37.36208518-6.13496283Koordinatoj:37° 22′ N,6° 8′ U(mapo)[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aljarafe [alĥaRAfe] estaskomarko en laprovinco Sevilo, enAndaluzio,Hispanio. La 30 municipoj kiuj komponas ĝin enhavas pli ol 390 000 loĝantojn, kunformante la pli grandan urban aglomeraĵon de la sudo de la lando, nomeMetropola areo de Sevilo.[1] La loĝdenso egalas al 344 loĝ./km², kaj la areo estas de 1136 km² de totala areo. La komarko estas je apenaŭ je 7 km de laAtlantiko sude kaj je 112 km de laĜibraltara markolo. La riveroGvadalkiviro apartigas ĝin disde la urboSevilo mem, kaj nur je 2 km laŭ la aŭtovojo de laV Centenario (Kvina Centjariĝo) aŭ A-49.
Ĝia nomo devenas dearaba vorto kiu signifis "monteton" aŭ "altaĵon" (الجرف, Al Jaraf).[2] La loko aperis literumita Alxaraf en la 13-a jarcento.[3]
Aljarafe estas organizita en tri metropolaj ringoj:
Kaj dividita en kelkaj koridoroj: nome Norda Aljarafe (inter la fervojo kaj la vojo A-49), Centra Aljarafe (inter la vojo A-49 kaj la aŭtovojo de Mairena), Sud-centra Aljarafe (sudo de la aŭtovojo de Mairena) kaj Ĉerivera Aljarafe (ĉe la aŭtovojo de Coria).
Por la regiona juro, la jenaj municipoj, en Aljarafe, formas parton de laMetropola areo de Sevilo: Albaida del Aljarafe, Almensilla, Aznalcázar, Benacazón, Bollullos de la Mitación, Bormujos, Camas, Carrión de los Céspedes, Castilleja de Guzmán, Castilleja de la Cuesta, Castilleja del Campo, Coria del Río, Espartinas, Gelves, Gines, Huévar del Aljarafe, Mairena del Aljarafe, Olivares, Palomares del Río, Pilas, La Puebla del Río, Salteras, San Juan de Aznalfarache, Sanlúcar la Mayor, Santiponce, Tomares, Umbrete, Valencina de la Concepción, Villamanrique de la Condesa kaj Villanueva del Ariscal.[4]