Aljamía ([alĥaMIa] en la moderna hispana aŭ [alĵaMIa] en malnova hispana, kataluna kaj portugala),alyamía aŭaljamiado estas la nomo kiu aludas al la tekstoj skribitaj enlatinida lingvo perarabaj literoj kaj ne perlatina alfabeto, fare de islamaj iberoj dum la regado de laMaŭroj enIberio (Al-Andalus).
La nomo devenas el la araba جمية (ʾaǧamiyah),eksterlanda. Malgraŭ tio ke dum tiu epoko laaraba estis la oficiala lingvo, lalatino aŭ la latinidaj dialektoj neniam ĉesis esti parolataj en la teritorio, eĉ en skribaj kuntekstoj, kaj la araba alfabeto estis la preferata maniero por tiu celo.
La uzo de laaraba alfabeto por la skribado de neŝemidaj lingvoj estas tre kutima. Ekzemploj estas lapersa, laurdua, multajtjurkaj lingvoj, lavolofa lingvo, lamalaja, kaj iam eĉ laserbokroata, eĉ se tio devigas kelkfoje la uzon de artifikaĵoj. Tio necesis en la kazo de la aljamiado. Aliflanke, tio permesas nun la studon de la prononcado de la malnovaj latinidaj iberaj lingvoj.
Oni konservas diversajn tekstojn en tiu latinida lingvo, ĉefe de poemoj. Fama estas la "Poemo de Yuçuf", kiu rakontas laKoranan version de la historio deJozefo (Yuçuf) vendita de liaj fratoj kiel sklavo alEgipto.
La uzo de la aljamiado malaperis iom post iom post la finakristana konkero, kaj ĝi estis sporada ĉe la restintajmuzulmanoj kiuj konservis sian religion (moriskoj).