La pasatoj estas parto de la atmosfera cirkulado de la tero.
HIGH = alta aerpremo
Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jutuba kanaloScivolemo.Divi-divi arbo kreskas al unu direkto pro la alizeo
Lapasatoj estas specoj devento, kiuj troviĝas ĉirkaŭ laekvatora regiono de la Tero.
En NPIV estas du nomoj:pasato kajalizeo. Se oni kontrolas la diversajn lingvojn en la vikipedio (plej facile videblaj je la fino de "redaktado"), oni trovas, ke en la plimulto de la lingvoj la nomoj estas versioj de "pasato", sed en ankaŭ multaj lingvoj la nomoj estas versioj de alizeo. En la angla la nomo estastrade winds.
La pasatoj estas la plej oftaj ventoj en latropikaj regionoj. Ili blovas de la regionoj de altaaerpremo en la t. n.ĉevalo-latitudoj al la regionoj de malalta aerpremo ĉirkaŭ laekvatoro. La pasatoj blovas el nordoriento en la norda hemisfero kaj el sudoriento en la suda hemisfero.
La vento je la grundo fluas al la ekvatoro, kaj la fluo en la alteco estas reen al la polusoj.Je latitudoj ĉirkaŭ 30° norde kaj sude la aero malleviĝas al la tero. La malleviĝanta aero estas relative seka, ĉar ĝia akvo falis kiel pluvo en la ekvatora regiono super la tropikaj pluvo-arbaregoj. Tiuj sekaj ventoj sekigas la teron kaj kaŭzas dezertojn, kiel ekz. lasaharon en norda afriko.
La vento blovanta al la ekvatoro estas direktita okcidenten per lakoriolisa efiko.
Inter la plej konataj estas laalizé ankaŭalize, stabila, malforta nordorienta vento blovanta tra centra afriko kaj laKaribio.
En Egiptio la pasato blovas stabile el nordoriento. Per ĝi oni povas ĉiam komforte veli sur la nilo suden. Reen al la nordo oni glitas per la fluo de la akvo.