Aliflekseblo (vortokunfando inter "aliseksemo" kaj "fleksebla," kajkalkeo de simila vortokunfando en la angla,heteroflexibility) estas formo deseksa orientiĝo aŭsituacia seksa konduto, karakterizata per minimumasamseksema aktiveco en alie ĉefealiseksema orientiĝo, kiun oni distingas deambaŭseksemo. Iuj aŭtoroj karakterizis ĝin kiel "plejparte alisekseman."[1] Oni priskribis ankaŭ la korespondan situacion en plejparte samseksemaj homoj kun minimuma aliseksema aktiveco,samflekseblo.[2]
Naciaj enketoj en Usono kaj Kanado montras, ke 3 ĝis 4 elcento da viraj adoleskantoj, kiam donata la elekto de termino, kiu plej multe priskribas siajn seksajn sentojn, dezirojn, kaj kondutojn, priskribas sin kiel "plejparte" alisekseman. Kvankam "tute aliseksema" estas la plej ofte memelektita idento, "plejparte aliseksema" estis la dua plej granda.[3] El la 160 viroj intervjuitaj por enketoj en 2008 kaj 2009, preskaŭ unu el ĉiu oko raportis samseksajn allogojn, fantaziojn, kaj deziratojn. La plimulto havis tiajn sentojn ekde la mezlernejo; kelkaj aliaj evoluis ilin pli laste. Kaj en nacia specimeno de junaj viroj, kies averaĝa aĝo estis 22, la "plejparte aliseksema" proporcio plimultiĝis, kiam ili respondis al la sama demandaro post ses jaroj. Eĉ pli alta procento da post-mezlernejaj junaj plenaĝaj viroj en Usono, Nov-Zelando, kaj Norvegio faris la saman elekton.[4]
En 2010 Emily Ambrose rimarkis, ke la plimulto da enketoj pri aliflekseblo koncentris sin al junaj viroj kaj virinoj, precipe blankaj virinoj en altlernejoj.[5]
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priseksa orientiĝo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |