Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj
internacia organizaĵo
interregistara organizaĵo
geopolitika komunumoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1990vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Usonaj membroŝtatoj en2008 (landoj markitaj per helverda)

Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj (angle Alliance of Small Island States, mallongigiteAOSIS) estasinsterregistara organizaĵo, kiu kunigas malaltajninsulajn ŝtatojn kaj marbordajn ŝtatojn.

La celo de la organizaĵo, establita en1990, estas kunlabori nome de ĉi tiuj landoj, kiuj estas tre minacataj de la fenomeno deleviĝo de la marnivelo kiel rezulto detutmonda varmiĝo.

La organizaĵo aktivas ekde sia komenco, kiam ĝi prezentis la unuan projekton de laProtokolo de Kioto jam en1994. Reprezentantoj de multaj el la membroŝtatoj de la organizaĵo partoprenis en la Konferenco de UN priklimata ŝanĝo en2009.

Multaj membroŝtatoj ĉeestis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo en decembro 2009.Democracy Now! raportis, ke membroj de la insula nacioTuvalo ĉesigis la Konferencon de UN pri Klimata Ŝanĝo de la 10-an de decembro 2009 por postuli ke la tutmonda temperaturaltiĝo estu limigita al 1,5°C anstataŭ la proponita 2°C[1]. Oni kredas, ke Tuvalo,Kiribato kajMaldivoj estas la landoj kun plej granda risko je sinkigo[2].

La organizaĵo havas 44 membroŝtatojn (el kiuj 39 estasmembroŝtatoj de UN, kiuj konsistigas kvinonon de la membroŝtatoj), krom kvar membroŝtatoj kun statuso de observanto.

Unua prezidanto de la organizajso estis Robert Van Lierop deVanuatuo. La nuna prezidanto estas Lois Michele Young elBelizo (aktuale en2019).

Membroŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
EnKaribio:

En laPacifiko:

EnAtlantiko,Hinda Oceano kajSudĉina Maro:

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en)Citing Its Survival, Pacific Island of Tuvalu Interrupts Copenhagen Summit to Call for Binding Climate Commitments.Democracy Now!.
  2. (pl) Natalia Mazur,Violetta Szostak: Paradizo pereos en momento, paĝo 2, Gazeta Wyborcza, la 16-an de decembro 2008.

Ekstera ligilo

[redakti |redakti fonton]

Oficiala retejo de AOSIS

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alianco_de_Malgrandaj_Insuloj-Ŝtatoj&oldid=8195215"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp