La algoj ĝenerale vivas enmaro kajdolĉakvo, sed multaj unuĉelaj algoj vivas en aero sur malsekaj surfacoj: cemento, arboŝeloj, subĉielaj plankoj, ktp. Tie ili produktas lafitoplanktonon, la plantan parton deplanktonoj.
Je tio aldonendas ankaŭ la algoj partoprenantaj enlikenoj.
Laglaŭkofitoj, konataj ankaŭ kielglaŭkocistofitoj aŭglaŭkocistidoj, estas malgranda grupo de raraj nesalakvaj mikroskopaj algoj.[1]
Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado demanĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajnproteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nomeruĝaj algoj,verdaj algoj, kajbrunaj algoj.
La singularoalga estas la latina vorto por 'algo' kaj retenas tiun signifon en diversaj lingvoj.[3] La kompletaetimologio estas malhela. Kvankam estas spekulativo ke ĝi estas rilata al la latinaalgēre, 'malvarmi',[4] oni ne konas tialon por asocii algojn kun temperaturo. Pli verŝajna fonto estasalliga, 'bindi, ĝemeligi'.[5]
Laantikvgreka vorto por 'algo' estisφῦκος (phŷkos), kiu povus signifi ĉu la veran algon (probable ruĝajn algojn) aŭ ruĝan kolorigilon derivitan el tio. La latinigo,fūcus, signifis ĉefe la kosmetikan ruĝon. La etimologio estas necerta, sed grava kandidato estis delonge kelkaj vortoj rilataj al laBibliaפוך (pūk), 'farbo' (se ne al tiu vorto mem),kohlo uzita jam deantikvaj egiptanoj kaj aliaj loĝantoj de orienta Mediteraneo. Ĝi povus esti de ajna koloro: ĉefe nigra, sed ankaŭ ruĝa, verda aŭ blua.[6]
La studo de algoj estas en kelkaj lingvoj ofte nomita "fikologio" (el la greka fykos, algo); dum la terminoalgologio estas falanta kiel neuzata.[7] Tamen en Esperanto pli ĝusta kunmetaĵo estasalgoscienco, foje nomita ankaŭ "algologio".[8]
Kelkaj specioj de algoj formassimbiozajn rilatojn kun aliaj organismoj. En tiuj simbiozoj, algoj havigas fotosintezaĵojn (organikaj substancoj) al la gastiganta organismo protektaote la algajn ĉelojn. La gastiganta organismo derivas kelkajn aŭ ĉiujn el siaj energiaj postuloj el la algoj. Ekzemploj estas jenaj:
Likeno estassimbioza kunvivaĵo konsistanta elfibrecafungo (askofungo, malofteklabfungoj) kajfotosintezanta partnero,mikroskopa algo - plej ofteverda algo, sed fojecianobakterio, ankaŭ konata kielblua algo. La formo de likeno estas determinita de la ekstera parto de la funga partnero, do ĉiu likeno nomiĝas laŭ la fungo. Kutime, la fungo estas la plej granda parto de la likena volumo, kvankam ĉi tio iam povas ne okazi kun fibreca aŭgelatina likeno. La likena fungo estas kutime de laaskofunga sistemo, kaj malofte de labazidiofunga sistemo. Iujtaksonomistoj, traktantaj likenojn, lokas ilin en lian propran sistemon, laMycophycophyta - sed ĉi tiu metodo ignoras la fakton, ke ĝiaj komponantoj apartenas al malsamaj sistemoj.
Algajĉeloj enhavasklorofilon, kio permesas al ili vivi en purajmineralaj medioj per memproduktado deorganikaj kombinaĵoj (vidufotosintezon). La fungo protektas la algo kontraŭdehidratiĝo kaj provizas ĝin per mineraloj derivitaj de la malsupra tavolo sub la likeno. Se cianobakterioj ĉeestas, tiam ĝi povas derivinitrogenon de laaero kaj tiel kompletigi la agojn de la verdaj algoj.
Koralo estas kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj en la klaso koraluloj (Anthozoa). Ĝi ordinare fiksitas al submaraj lokoj.Koralaj rifoj estas diversaj subakvaj ekosistemoj kunigitaj de strukturoj dekalcia karbonato sekreciitaj dekoraloj. Koralrifoj estas konstruitaj dekolonioj de etaj animaloj troviĝantaj en maraj akvoj kiu enhavas kelkajn nutraĵojn. Plej koralrifoj estas konstruitaj el ŝtonkoralo kiuj siavice konsistas elpolipoj kiuj grupiĝas. La polipoj apartenas al grupo de animaloj konataj kielkniduloj, kiuj inkludas ankaŭ marajn anemonojn kajmeduzojn. Malkiel maraj anemonoj, koraloj sekrecias malmolajn karbonatajnekzoskeletojn kiuj eltenas kaj protektas la koralajn polipojn. Plej rifoj kreskas plej bone en varmaj, neprofundaj, klaraj, sunecaj kaj agitatajn akvojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSpongulo.
Endosimbiozaj verdaj algoj vivas ĉe la surfaco de kelkaj spongoj, por ekzemplo de la paneraj spongoj (Halichondria panicea). La algo estas tiel protektita disde predantoj; la spongo ricevasoksigenon kaj sukerojn kio povas atingi 50 ĝis 80% de la sponga kresko ĉe kelkaj specioj.[9]
LaAlgal Collection of the US National Herbarium (en laNacia Muzeo de Natura Historio) konsistas el proksimume 320 500 sekigitaj specimenoj, kiuj, kvankam ne detalega (ne ekzistas detalega kolekto), havigas proksimuman ideon de la enormeco de la nombro de algaj specioj (tiu nombro restas nekonata).[10] Ĉirkaŭkalkuloj varias amplekse. Por ekzemplo, laŭ unu normiga lernolibro,[11] en laBritaj Insuloj laUK Biodiversity Steering Group Report ĉirkaŭkalkulis, ke estas 20 000 algaj specioj en la Unuiĝinta Reĝlando. Alia taksolisto registras nur ĉirkaŭ 5 000 speciojn. Pri tiu diferenco de ĉirkaŭ 15 000 specioj, la teksto konkludas: "Ĝi postulos multajn detalajn kampesplorojn antaŭ ebligo havigi fidindajn ĉirkaŭkalkulojn de la totala nombro de specioj ..."
Oni faris regionajn kaj grupajn ĉirkaŭkalkulojn, kiel ekzemple jenaj:
400 algaj specioj por la okcidenta marbordo de Sudafriko,[13] kaj 212 specioj el la marbordo de KwaZulu-Natal.[14] Kelkaj el tiuj estas duobligaĵoj, ĉar la teritorio etendas laŭlonge de ambaŭ marbordoj, kaj la totala registro estas probable de ĉirkaŭ 500 specioj. Plimulto de tiuj estas listigita en laList of seaweeds of South Africa. Tiuj enkalkulas nekfitoplanktonon nek krustozajn koralojn.
kaj tiel plu, sed kie mankas scienca bazo aŭ fidindaj fontoj; tiuj nombroj ne havas pli da fidindecon ol la britaj jam menciitaj listoj. Plimulto de ĉirkaŭkalkuloj ankaŭ neglektas mikroskopajn algojn, kiel fitoplanktono ekzemple.
La plej ĵusa ĉirkaŭkalkulo sugestas 72 500 algajn speciojn tutmonde.[17]
La distribuado de algaj specioj estis pli bone studita ekde la fondo de la fakofitogeografio meze de la19-a jarcento.[18] Algoj etendiĝas ĉefe pere de la disiĝo desporoj simile al la maniero laŭ kiu okazas la disiĝo de lakriptogamajplantoj pere desporoj. Sporoj povas troviĝi en vario de medioj: nesalaj kaj maraj akvoj, aero, grundo, kaj en aŭ ĉe aliaj organismoj.[18] Ĉu sporo kreskos en plenkreska organismo dependas de la specio kaj de la mediaj kondiĉoj en kiu estas la sporo.
La sporoj de nesalakvaj algoj estas disigitaj ĉefe fare de fluanta akvo kaj de lavento, same kiel fare de vivantaj portantoj.[18] Tamen, ne ĉiuj akvokorpoj povas porti ĉiujn speciojn de algoj, ĉar la kemia kompono de kelkaj akvokorpoj limigas la algojn kiuj povas survivi ene de ili.[18] Maraj sporoj estas ofte etenditaj pere de oceanajmarfluoj. Oceana akvo prezentas multajn grande diferencajnhabitatojn bazitajn sur la temperatura kaj nutraĵa disponebloj, rezulte en diversaj fitogeografiaj zonoj, regionoj, kaj provincoj.[19]
Je ioma grado, la distribuado de algoj dependas de flaŭraj diskontinuejoj okazigitaj pro geografiaj trajtoj, kielAntarkto, longaj distancoj el oceanoj aŭ ĝeneralaj terpecoj. Tial eblas identigi speciojn kiuj ekzistas laŭ lokoj, kiel la "pacifikaj algoj" aŭ "algoj de laNorda Maro". Kiam ili aperas for de siaj devenlokoj, eblas hipotezoj pri transporta mekanismo, kio ofte okazas fakte, kiel ekzemple lakarenoj de ŝipoj. Por ekzemplo,Ulva reticulata kajU. fasciata veturis el kontinento alHavajo tiamaniere.
Eblas mapigado de kelkaj specioj nur se: "estas multaj validaj ekzemploj de limigaj distribumodeloj."[20] Por ekzemplo,Clathromorphum estas arkta genro kaj ĝi ne estas mapigita sude de tie.[21] Tamen, sciencistoj rigardas la ĝeneralan datumaron kiel nesufiĉa pro la "malfacilo entrepreni tiajn studojn."[22]
Algoj estas hegemoniaj en akvokorpoj, oftaj en surteraj medioj, kaj troviĝas ankaŭ en nekutimaj medioj, kiel ĉeneĝo kaj ĉeglacio. Algoj kreskas ĉefe en neprofundaj marakvoj, sub 100 m de profundeco; tamen, kelkaj kielNavicula pennata estis registritaj je profundo de 360 m.[23] Tipo de algoj,Ancylonema nordenskioeldii, troviĝis enGronlando en areoj konataj kiel 'Malhela Zono', kio okazigis pliigon en la indico de fandado de laglacitavolo.[24] Kelkaj algoj troviĝis en laItalaj Alpoj, post rozkolora glacio aperis sur partoj de la glaĉero Presena.[25]
La variaj specoj de algoj ludas gravajn rolojn en akva ekologio. Mikroskopaj formoj kiuj vivas suspenditaj en la akvokolumno (fitoplanktono) havigas nutrobazon por plimulto de marajmanĝoĉenoj. En tre altaj densecoj (algofloradoj), tiuj algoj povas diskolorigi akvon kaj venenigi aŭasfiksii aliajn vivoformojn.
Algojn oni povas uzi kiel indikilajorganismoj por kontroli poluadon en variaj akvosistemoj.[26] En multaj okazoj, alga metabolo estas sensiva al variaj poluaj elementoj. Tial, la specikompono de algaj populacioj povas ŝanĝiĝi en ĉeesto de kemiaj poluaj elementoj.[26] Por detekti tiujn ŝanĝojn, algojn oni povas specimenigi el la medio kaj pluteni en laboratorioj relative facile.[26]
Algokulturo estas la kultivado kaj kulturo de algoj. Ĝi okazas grandskale, ekzemple enJapanio. Algoj estas kulturitaj ne nur por produktinutraĵojn kajkosmetikojn, sed ankaŭ porbiodizeloleo.[30] Hans Gaffron kreis jam en1939 procedon por produktihidrogenon el verdaj algoj de la genroChlamydomonas reinhardtii. Algoj utilas ankaŭ por purigiakvon kaj kielsterko.
La plimulto de algoj kiuj estas intence kultivataj grupiĝas en la kategorio demikroalgoj (referencataj ankaŭ kielfitoplanktono, mikrofitoj, aŭ planktonaj algoj).Makroalgoj, foje konata kiel maralgoj aŭ marherboj, havas ankaŭ multajn komercajn kaj industriajn uzojn, sed pro siaj (mal)grandoj kaj la specifaj postuloj de la medio en kiu ili bezonas kreskiĝi, ili ne estas facile akireblaj por sia kultivado (tio povas ŝanĝiĝi, tamen, je la alveno de pli ĵusaj algokultivistoj, kiuj estas esence algorikoltistoj kiuj uzas flosantajn aervezikajn filtrilojn en malgrandajn ujojn).
Tutmonda produktado de kultivitaj akvoplantoj, hegemonie dominata de algoj, kreskiĝis laŭ produktadvolumo el 13.5 milionoj da tunoj en 1995 ĝis ĝuste super 30 milionoj da tunoj en 2016.[36] Kultivitaj mikroalgoj jam kontribuas al ampleksa gamo de sektoroj en aperiĝinta bioekonomio.[37] Esplorado sugestas, ke estas grandaj ebloj kaj profitoj el algokulturo por la disvolviĝo de estontasaniga kajelteneblamanĝosistemo.[38][35]
Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado demanĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajnproteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nomeruĝaj algoj,verdaj algoj, kajbrunaj algoj.
Algoj estas ankaŭ rikoltitaj kaj kultivataj por la elpreno de alginato,agaragaro kaj karageno, nome gelatinecaj substancoj kolektive konataj kielhidrokoloidoj aŭ fikokoloidoj. Hidrokoloidoj atingis komercan gravon, ĉefe ĉe manĝoproduktado kiel manĝaldonaĵoj.[39] La manĝindustrio espluatas la geligeblon, akvoretenkapablon,emulsigon kaj aliajn fizikajn proprecojn de tiuj hidrokoloidoj.
Plej manĝeblaj algoj estas maralgoj dum plej nesalakvaj algoj estas venenaj. Kelkaj maralgoj enhavas acidojn kiuj ĝenas ĉe la digesta kanalo, dum kelkaj aliaj povas funkcii kiellaksigiloj aŭ elektrolit-ekvilibriloj.[40]
La plado ofte servata en okcidentaj ĉinaj restoracioj kiel 'krakalgo' ne estas algoj sedbrasiko kiu estis sekigita kaj poste fritita.[41]
↑ (1986) “alga, algae”,Webster's Third New International Dictionary of the English Language Unabridged with Seven Language Dictionary1. Encyclopædia Britannica, Inc.
↑Algae Herbarium. National Museum of Natural History, Department of Botany (2008). Arkivita ella originalo je 1a de Decembro 2008. Alirita 19a de Decembro 2008 .
↑18,018,118,218,3Round, F. E.. (1981) “Chapter 8, Dispersal, continuity and phytogeography”,The ecology of algae. CUP Archive, p. 357–361.ISBN 9780521269063.
↑26,026,126,2 (Dec 2010) “Perspectives on the Use of Algae as Biological Indicators for Monitoring and Protecting Aquatic Environments, with Special Reference to Malaysian Freshwater Ecosystems”,Trop Life Sci Res21 (2),p. 51–67.
↑Necchi Jr., O. (eld.) (2016).River Algae. Springer,Necchi, Orlando J. R.. (2a de Junio 2016)River Algae. Springer.ISBN 9783319319841..
↑Johansen, J. R.. (2012) “The Diatoms: Applications for the Environmental and Earth Sciences”,Diatoms of aerial habitats,2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 465–472.ISBN 9781139492621.
↑ (Septembro 2017) “The laboratory environmental algae pond simulator (LEAPS) photobioreactor: Validation using outdoor pond cultures of Chlorella sorokiniana and Nannochloropsis salina”,Algal Research26,p. 39–46.doi:10.1016/j.algal.2017.06.017.Bibkodo:2017AlgRe..26...39H.
↑ (Januaro 2014) “Bioavailability and Potential Uses of Vegetarian Sources of Omega-3 Fatty Acids: A Review of the Literature”,Critical Reviews in Food Science and Nutrition54 (5),p. 572–579.doi:10.1080/10408398.2011.596292. 30307483.
↑Winwood, R.J.. (2013) “Algal oil as a source of omega-3 fatty acids”,Food Enrichment with Omega-3 Fatty Acids, Woodhead Publishing Series in Food Science, Technology and Nutrition, p. 389–404.doi:10.1533/9780857098863.4.389.ISBN 978-0-85709-428-5.
↑ (18a de Aprilo 2013) “Alternative Sources of Omega-3 Fats: Can We Find a Sustainable Substitute for Fish?”,Nutrients5 (4),p. 1301–1315.doi:10.3390/nu5041301.
↑ (1a de Marto 2022) “Circular Bio-economy—Paradigm for the Future: Systematic Review of Scientific Journal Publications from 2015 to 2021”,Circular Economy and Sustainability (en) 2 (1),p. 231–279.doi:10.1007/s43615-021-00084-3.Bibkodo:2022CirES...2..231V. 238768104.
↑ (Januaro 2022) “Clarification of Most Relevant Concepts Related to the Microalgae Production Sector”,Processes (en) 10 (1),p. 175.doi:10.3390/pr10010175.
↑ (2022) “Transforming the Future of Marine Aquaculture: A Circular Economy Approach”,Oceanography,p. 26–34.doi:10.5670/oceanog.2022.213.
Fritsch, F. E.. [1935] (1945)The Structure and Reproduction of the AlgaeI & II. Cambridge University Press.
Hardy, F. G.; Guiry, Michael D.; Arnold, Henry R. (2006).A Check-list and Atlas of the Seaweeds of Britain and Ireland (Reviziita eld.). London: British Phycological Society.ISBN 978-3-906166-35-3.
van den Hoek, C.. (1995)Algae: An Introduction to Phycology. Cambridge University Press.
Huisman, J. M. (2000).Marine Plants of Australia. University of Western Australia Press.ISBN 978-1-876268-33-6.
John, D. M.; Whitton, B. A.; Brook, J. A. (2002).The Freshwater Algal Flora of the British Isles. Cambridge / New York: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-77051-4.
Kassinger, Ruth. (2020)Slime: How Algae Created Us, Plague Us, and Just Might Save Us. Mariner.
Lembi, C. A.. (1988)Algae and Human Affairs. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-32115-0.
Mumford, T. F.. (1988) “Porphyra as food: cultivation and economic”,Algae and Human Affairs. Cambridge University Press, p. 87–117.ISBN 978-0-521-32115-0.
Round, F. E. (1981).The Ecology of Algae. London: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-22583-0.
Stegenga, H.; Bolton, J. J.; Anderson, R. J. (1997).Seaweeds of the South African West Coast. Bolus Herbarium, University of Cape Town.ISBN 978-0-7992-1793-3.