Origine la patro intencis nur heredigi parton de la regno al Algirdas. Sed la filo senpostenigis sian pli junan fraton, la granddukon Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, eble malbona antaŭsigno) enVilno. Dum tiu kampanjo li kunlaboris kun alia frato,Kęstutis, kiu gvidis la litovan armeon gardanta la limojn de Litovio al la ŝtato de laOrdeno de germanaj kavaliroj enPrusio sudokcidente kajLivonio norde, ĉar Kęstutis same nekontentis pri la regado de Jaunutis. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.
Algirdas pliampleksigis la areon de la litova regno koste de la rusia regno de Moskvo kaj ties supera potenco, grandega tatara-mongola regno, kiu ampleksis interalie la hodiaŭan sudan Rusion. Dum la jaro1363 li venkis tri tatarajn armeojn en batalo ĉe riveroBug kaj firme integrigis la teritorion deKievo kaj ĉirkaŭaĵo (do la kernon de la hodiaŭaUkrainio) en la litovan regnon. Post tio, la litova regno okcidente etendiĝis ĝis malantaŭVolinio, hodiaŭ en la okcidento de modernaUkrainio, sude ĝis malantaŭKievo kaj oriente ĝis la limo de la granddukejo Moskvo. Sub Algirdas la litova regno ankaŭ trifoje batalis kontraŭ rusa armeo de la ambicia moskva granddukoDmitri Donskoi – du el tiuj tri militoj nur finiĝis rekte antaŭ la fortikaĵoKremlo en la centro deMoskvo.
La politika programo de Algirdas estis reunuigi la dukejojn de la antaŭa slavaKieva Regno kadre de la litova ŝtato.
Kontraŭ la militemaOrdeno de germanaj kavaliroj enPrusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, la armeoj de Algirdas kaj Kęstutis estis malpli sukcesa. Dum la jaro1348 la litova armeo ĉe rivero ’’Streva’’ malvenkis en signifa batalo, kaj ankaŭ dum la sekvaj jaroj ne eblis sukcese defendi la litovan teritorion kontraŭ atakoj de la ordeno. Dum la jaro1362 la germanaj kavaliroj eĉ detruis la fortikaĵon deKaŭnaso (Kovno), en la plej centra parto de Litovio.