Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alfred Binet

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Alfred Binet
Persona informo
NaskonomoAlfredo Binetti
Naskiĝo8-an de julio1857 (1857-07-08)
en Nico
Morto18-an de oktobro1911 (1911-10-18) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materFaculté de droit de Paris(mul)Traduki (–1878)
Medicina Fakultato de ParizoRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopsikologo
pedagogo
sociologoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojQ123938799
vdr

Alfred Binet (la8-an de julio1857 enNico; la18-an de oktobro1911 enParizo) estisfrancapedagogo kajpsikologo. Li konsideriĝas la fondanto de lapsikometrio, do la scienco pri mezureblaj kaj interindividue kompareblaj rezultoj de psikaj funkcioj.

Binet ĉefe studis juron, sed multe pli interesiĝis pri siaj studaj kromfakoj medicino kaj psikologio.

Dum1889 li kunlaboris en la fondo de la unua psikologia esplorejo en Francio. Kiel posta direktoro de la esplorejo li provis evoluigi eksperimentajn metodojn por la mezuro deintelekto kaj la kapablo pri logika pensado. Krome li fondis la unuan franclingvan gazeton pri psikologio,L'année psychologique (la psikologia jaro), en kiu li publikigis la rezultojn de siaj esploroj.

Inter liaj plej grandaj atingaĵoj estas la progresoj pri mezurado de intelekto. Kune kun la kuracistoTheodore Simon li evoluigis teston, kiu mezuru la pensajn kapablojn de infanoj. La testo konsistis el pluraj taskoj, kiu indiku la ĝeneralan intelekton, kaj kiuj estis grupigitaj laŭ aĝogrupoj. El la nombro de ĝuste solvitaj taskoj elkalkuliĝis nombro, kiu indikis la "mensan aĝon" de la infano. La testo ricevis la nomon Binet-Simon-testo kaj unuafoje aplikiĝis dum la jaro1905.Lewis Madison Terman poste en la usona universitatoStanford plibonigis la metodojn (konsiderante la intertempajn malkovrojn deDavid Wechsler) kaj publikigis variaĵon de la baza testo, kiu nomiĝisStanford-Binet-testo.

En sia libroPsychologie des grands calculateurs et joueurs d'échecs ("psikologio de grandaj kalkulantoj kaj ŝakludantoj", Parizo 1894) li okupiĝis pri la fenomeno de aparte bonamemoro, interalie per pridemandado de multaj ŝakludantoj.

Alfred Binet mortis la 18-an de oktobro 1911 en Parizo. Liaj esploraj rezultoj en la mezuro de la homa intelekto ankoraŭ hodiaŭ estas la bazo de laintelekta kvociento kaj daŭre aplikiĝas en ĉiuj mondopartoj fare de psikologoj kaj (aparte priinfanaj) psikiatroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alfred_Binet&oldid=8018638"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp