Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alfrapa kratero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luna krateroTycho

Alfrapa kratero estas malaltejo, kutime cirkleca, en la surfaco de firma astro, kiu ekestis per la alfrapo de alia korpo, ekzempleasteroidometeorito. Alia nomo estasmeteorita kratero.

Ĉiuj firm-surfacaj astroj de niasuna sistemo havas tiajn kraterojn. En la surfaco de la TeraLuno ili multas. Sur Tero, kies surfaco ŝanĝiĝas sub la influo de venta, akva kaj polva erozio, desedimentiĝo,vulkana kaj sisma aktivado, krateroj ne estas facile rekoneblaj; krome la teraatmosfero protektas kontraŭ malgrandaj meteoritoj.

La surfaco de lajupitera lunoIoo preskaŭ tute ne montras kraterojn, ĉar vulkana aktivado, fortigata detajda influo, rapide forviŝas ilin.

Barringer-Kratero en Arizono

Ekesto

[redakti |redakti fonton]

Kvankam malgrandaj meteoritoj, kiuj trafas la Teron, forvaporiĝas aŭ krevas en la atmosfero, iom grandaj objektoj (kunmaso de pluraj tunoj) estas nur malmulte bremsataj de la aera froto. Ili atingas la teran surfacon kun rapido de 10 al 70 kilometroj en sekundo. Alfrapante ili povas penetri ĝis 100 metrojn en rokaĵon. La rapidega transformo de movenergio al varmoenergio kaŭzas eksplodon, kiu forbatas la ĉirkaŭan materialon. Tiel, sendepende de la alfrapa angulo, ekestas cirkloforma malmonto, ĉe kies rando ekestas muro da elĵetita materialo. Grandaj pecoj de tia elĵetaĵo povas formi pliajn, sekundarajn kraterojn.

Malgrandaj krateroj kutime havas la formon de pelvo. Ekde certa grando, dependa de lagravito de la frapata astro, meze de la kratero ekestas "centra monto". Eblaj kaŭzoj de ĝia ekesto estas defalo de materialo de la krateraj flankoj aŭ resalto de tia materialo de la kunpremitaj flankoj.

Ekzemploj

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alfrapa_kratero&oldid=8891061"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp