Alfa radiado aŭalfa partikloj (simboloα) estas aro dapartikloj elsenditaj kun grandaenergio dum la malintegriĝo de kelkaj tipoj deradiaktivajatomoj. Ĝi estas tipo dejoniga radiado. Ili estas formitaj de duprotonoj kaj duneŭtronoj, unuigitaj tiel ke fakte ili formas lanukleon deatomo deheliumo, pro kio ili povas esti simbolitaj per He2+.
La alfa-partikloj estas elsenditaj nur de tre pezaj radioaktivaj nukleoj kieluranio aŭradiumo. La rezulta nukleo ofte sendas samtempefotonon, t.e.gama-radiadon.
Pro sia tre granda maso kaj siaŝargeco, la alfa-partikloj estas rapide sorbitaj, kaj vojaĝas en la solidaj medioj dum tre mallonga distanco. Ili do estas haltigitaj de tre maldikaj sorbiloj, kaj eĉ ne kapablas trairi la plej eksteran tavolon de la haŭto. Tamen, dum tiu vojo lajonigado estas tre alta, kaj tial se substanco, kiu estas elsendonta tiun alfa-radiadon, eniras en la korpon, ekzemple pro enspirado aŭ ensorbo, la damaĝo povas esti sufiĉe alta (modifo dekromosomoj,kancero, ktp).