Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonAleksandrio (apartigilo).
Koordinatoj:31° 11′ 32″ N29° 54′ 14″ O / 31.19222 °N, 29.90389 °O /31.19222; 29.90389(mapo)
Aleksandrio
arabe الإسكندرية Al Iskandariyah,greke Ἀλεξάνδρεια
urbo
Kajo en Aleksandrio
Flago
Blazono
LandoEgiptio Egiptio
ProvincoProvinco Aleksandrio
Historiaj regionoj
RiveroNiloNildelto
SituoAleksandrio
 - altecom s. m.
 - koordinatoj31° 11′ 32″ N29° 54′ 14″ O / 31.19222 °N, 29.90389 °O /31.19222; 29.90389(mapo)
Areo2 679 km² (267 900 ha)
Loĝantaro4 110 015 (2006)
Denseco1 534,16 loĝ./km²
Fondo332 a.K.
 - fondintoAleksandro la Granda
UrbestroAdel Labib
HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
Poŝtkodo21500
Telefona antaŭkodo+20 3
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Alexandria
Retpaĝo: www.alexandria.gov.eg/default.aspx
Map

Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια, kajarabe الإسكندرية,Al Iskandariyah) estasurbo kaj ĉefa marhaveno enEgiptio ĉe laMediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭAleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en-332, kaj estis hejmo deEŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de laHelenisma civilizo, kaj estis la sidejo de laPtolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.

Kolono dePompeo

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Aleksandrio situas laŭ la Mediteraneo.Dosouk troviĝas 72,Ŝebin el-Komo 168, ĉefurboKairo 182,Damiato 184,Port Saido 229,Mersa Matruh 251,Asuano 844kilometrojn (aere)[1].

Iamaj monumentoj

[redakti |redakti fonton]

Dum praa tempo, Aleksandrio koniĝis pro sialumturo (unu el lasep mirindaĵoj de la antikva mondo) kaj siabiblioteko (la plej granda en la mondo) kun la "templo de la muzoj", nun nomataMuzeo de Aleksandrio, kvankam ne temas pri io komparebla al modernamuzeo, pli kiel antikvauniversitato. Notindas ankaŭ la temploSerapeum.

Satelita foto de la urbo
Aleksandrio
Tramo en Aleksandrio

Servoj en la nuntempa urbo

[redakti |redakti fonton]

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Aleksandrio havas signifan havenon laŭ la maro kajflughavenon. Estas ligoj fervoje kaj voje. Enurbemetroo trafikas ekde 2020.

Konataj loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

Eminentuloj de antikva Aleksandrio

[redakti |redakti fonton]

Patriarkoj

[redakti |redakti fonton]

Aleksandrio en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venonta ĉiĉerono estasAkenatono kiu montras interesaĵojn elAfriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Aleksandrio:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sablozaGizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkanaSfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 
San Stefano, Aleksandrio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aleksandrio&oldid=9021206"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp