Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aldo Manuzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldo Manuzio
Persona informo
Naskiĝo1449
en Bassiano,  Papa Ŝtato
Morto6-an de februaro1515 (1515-02-06)
en Venecio,  Venecia respubliko
Lingvojitalalatina
LoĝlokoCasa Manuzio • Ferrara • Casa Manuzio
ŜtatanecoVenecia respubliko
Papa ŜtatoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Ferrara
Universitato de Romo "La Sapienza"Redakti la valoron en Wikidata
SubskriboAldo Manuzio
MemorigiloAldo Manuzio
Familio
Edz(in)oMaria Torresano(en)Traduki(1505(Gregoria)–)Redakti la valoron en Wikidata
InfanojPaolo Manuzio, Antonio Manuzio(en)Traduki, Marco Manuzio(en)Traduki, Alda Manuzio(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoprestipdezajnisto
tipografo
presisto
tutoro
eldonisto
redaktistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Aldo Manuzio laŭ portreto far Giovanni Bellino

Aldo Manuzio, kun latina nomoAldus Pius Manutius (n.1449 enBassiano; m.5-a de februaro1515 enVenecio), estisitalalibropresisto kajeldonisto.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Post studado inFerrara,Romo kajVerona, kiam li estis 40, li kreis libroprintejon enVenecio, kies produktoj tute ŝanĝis la vizaĝon de la mondo de la libroj. LaBiblioteca Marciana en Venecio estis la plej vasta kolekto demanuskriptoj en lahelena (ĝi konstituiĝis post la rabado deBizanco per lakrucmilitistoj en1204). Kun talentajkompostistoj, li proponis sin eldoni tiujn manuskriptojn. Li inventis la presilon aldinan kaj eldonis laAldinlibrojn, aron de malgrandaj (Oktava Formato), relative malmulte kostaj eldonoj de tekstoj el al helena aŭ latina antikveco. Ek de 1494 li eldonis la unuaj printlibrojn kun helenaj literoj. Per tiuj eldonoj Manuzio multe kontribuis al re-malkovro de la antikva literaturo, filozofio kaj scienco.

Manuzio arigis en sia domo multajn erudiciulojn (ili eĉ konstituis sin enAkademion), kiuj zorge kunlaboris en la redaktado de la eldonataj tekstoj. Ĉefajhumanistoj, kielĜirolamo Aleandro,Pietro Bembo,Erasmo,Johannes Reuchlin, estis liaj amikoj.

Ekde 1495, li eldonis kvin librojn elAristotelo, sekvatajn de verkoj elTeokrito,Aristofano kajVergilio,Juvenalo,Petrarko,Marcialo,Tucidido,Sofoklo kajHerodoto,Eŭripido,Homero,Pindaro kajPlatono. Sed la plej fama eldono estas la libro deFrancesco ColonnaHypnerotomachia Poliphili (1499) kun belegaj lignogravuroj. En1502 li eldonis laDian Komedion deDanto.

Ankaŭ la uzon de la literoj li ege influis. Tiutempe estis kutime uzi lafrakturliterojn, kiuj imitis la skribmanieron de la mezepokaj kopiistoj. Manuzio male elektis tute artemajn literojn, ankaŭ uzatajn hodiaŭ: estas la tiel nomatajaldaj literoj, aŭ "Antiqua". En la eldono de Vergilio en 1501 li ekuzis, kreitan deFrancesco Griffo (1450-1480), lakursivan literon (italika).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aldo_Manuzio&oldid=8922585"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp