Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldi
brand name • supermarket chainvd
Dum1946 - nekonata/nuntempe
FondintojKarl Albrecht • Theo Albrechtvd
SidejoEssen
LandoUsonoGermanioNederlandoBelgio
Posedata deKarl Albrecht Jr. • Karl Albrecht • Karl Albrecht • Karl Albrecht • Theo Albrechtvd
filiaj kompaniojHofer • Leader Pricevd
PartoprenantaAldi Nord • Aldi Südvd
 
Premioj
• 'Verschlossene Auster' awardvd
TTTOficiala retejo
vdr
2015

Aldi, mallongigo deAlbrechtDiscount aŭ de "AL"-brecht "DI"-svendistoj, estas konzerno de superbazaroj kiu estis fondita en1946 de la fratojKarl (1920-2014) kajTheo Albrecht (1922-2019) enMülheim an der Ruhr.

Ĉar la fratoj ne interkonsentiĝis pri la akcepto detabakaĵo en la sortimento, en 1961 la kompanio estis dividita enAldi Nord kuncigaredovendado (gvidata de Theo) kajAldi Süd sen cigaredovendado (gvidata de Karl). Tamen ambaŭ kompanioj havas amikan rilaton kaj elpaŝas kune en la direkto de la liverantoj. Cetere Aldi Süd ekde2003/2004 ankaŭ vendas tabakaĵojn.

La limo inter ambaŭ Aldi-oj kondukas rekte traGermanio kaj sekvas parte la fluon de la riveroRuhr.Ambaŭ Aldi-oj ankaŭ aktivas en la eksterlando. Aldi-Nord butikoj troviĝas enBelgio,Danio (ĝis 2022/23),Francio (Aldi Marché),Hispanio,Luksemburgio,Nederlando,Pollando kajPortugalio. Aldi-Süd aktivas enAŭstralio,Aŭstrio (Hofer),Britio,Ĉinio (ekde 2019),Hungario,Irlando,Italio,Slovenio,Svisio (Aldi Suisse) kajUsono. Reprezentiĝo de Aldi-Süd enGrekio funkciis nur inter 2008 kaj 2010.

La prezoj ĉe Aldi estas malaltaj ĉar la kompanio reduktas kostojn per la aĉetado aŭ luprenado de butikdomoj sur malmultekostaj lokoj kaj sobre instalas ilin. La sortimento estas limigita kaj malofte entenasvaromarkojn. Krom tio oni senkompate intertraktas kun la liverantoj. Etaj liverantoj kiuj entute dependas de Aldi, ofte opinias ke ili estas devigataj malmultekoste liveri.

Krom nutraĵo Aldi ankaŭ ĉiusemajne vendas, por tre malalta prezo, etan sortimenton da aliaj produktoj (ekz.komputiloj). Tiuj ĉiusemajne estas rekomendataj en anoncoj en la grandaj ĵurnaloj kaj en la flugfolio 'Aldi informas'. Kiam la filioj merkrede malfermiĝas, estas granda alkuro por tiuj artikloj kaj ili estas jam elĉerpitaj post kelkaj horoj.

Aldi longtempe havis la imagon de superbazaro por malriĉaj homoj kun malbonaj artikloj. Nuntempe de tiu imago restis malmulte: ankaŭ pli riĉaj homoj aĉetas ĉe Aldi kaj el esploro montriĝis ke la produktoj havas bonan kvaliton. En Germanio Aldi hodiaŭ atingis eĉ kultstatuson. Multaj admirantaraj retejoj estas dediĉataj al tiu butikaro kaj eĉ ekzistasnovaĵgrupo por la Aldi-ŝatanto ([1]).

Aldi estas konata pro ĝia nekomunikemo. La kompanio ekzemple ne havas novaĵoservon, la dungitaro ne rajtas paroli kun la amaskomunikiloj kaj la estraro neniam volas esti intervjuata.

LaAldi-Gruppe posedas mondskale ĉ. 6.400 filiojn. 3800 el tiuj estas Aldi Nord kaj 2600 apartenas al Aldi Süd. Ekspertoj taksas ke la tuta kompanio en 2003 havis vendosumon de 23,5 miliardoj da eŭroj.

Aldi entute estas propraĵo de la familio Albrecht. Probable la fratoj ĝis ilia forpaso estis la plej riĉaj homoj de Eŭropo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
La 'Aldi-limo'. Blua: Aldi Nord; oranĝa: Aldi Süd
kaj tutmonde, samaj koloroj:
Blua Aldi Nord; oranĝa Aldi Süd
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aldi&oldid=8982620"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp