Alconaba [alkoNAba] estas municipo deHispanio, en la regionoKastilio kaj Leono, en laprovinco Sorio kaj en la komarkoCampo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomoAlconaba estas etimologie komprenebla kielKanabejo (el la arabaal-qunnaba, 'kanabo', 'kanabejo').
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 270 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 11 km deSorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Alconaba, Cubo de Hogueras, Martialay kaj Ontalvilla de Valcorba. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.
En ĝia teritorio inklude en laReto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kielRiberas del Río Duero y afluentes, okupanta 21 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kajrura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.