Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Alcededoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alcionoj
Cikonibeka arbalciono (Pelargopsis capensis)
Cikonibeka arbalciono (Pelargopsis capensis)
Lazura alciono (Alcedo azurea)
Lazura alciono (Alcedo azurea)
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KoracioformajCoraciiformes
Subordo:Alcedines
Familio:Alcedinidae
Rafinesque, 1815
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alcededoj (Alcedinidae) aŭalcionoj estasfamilio de malgrandaj aŭ mezgrandaj brilkolorajbirdoj el la ordo dekoracioformaj (Coraciiformes). Tiu ĉi familio estas kosmopolita, ĝiaj anoj troveblas en ĉiu kontinento kromAntarkto; plej granda kvanto de specioj vivas entropikaj regionoj deAfriko,Azio, kajOceanio, sed ankaŭEŭropo kaj ambaŭAmerikoj havas la siajn. Preskaŭ ĉiuj alcionoj preferas kielhabitaton diversajn specojn de arbaro, kaj plejparto loĝas ne tre malproksime deriveroj,rojoj,lagoj ktp freŝakvaj akvujoj.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

Alcededoj estasfamilioAlcedinidae enordoCoraciiformes, kiu krome enhavasmomotojn,abelmanĝulojn,todojn,koraciedojn, kajgrundokoraciojn.[1] La familian nomon unue enkondukis (kiel genran nomonAlcedia) francapolimatoConstantine Samuel Rafinesque en jaro 1815.[2][3]

Laŭ la nuna sistematiko, la familio enhavas 118speciojn dividitajn je trisubfamilioj kaj 19genroj. La subfamilioj estas:[1]

En iuj fontoj eblas renkonti por arbalcionoj ankaŭ nomonDaceloninae, sed ĝi estis enkondukita farCharles Lucien Bonaparte en 1841, dumNicholas Aylward Vigors proponis nomonHalcyoninae en 1825. Laŭ konvencioj de biologia nomado, pli frua nomo havas prioritaton.[4]

Ekde1990 aperis kelkaj esploroj, kiuj laŭ diversaj molekulaj kaj genetikaj konsideroj proponas agnoski la subfamiliojn apartaj familioj kun nomoj, laŭorde,Alcedinidae,Halcyonidae, kajCerylidae.[5][6] Sed nun en 2024 tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptita. Kun tio ĉi aŭ sendepende, alcionoj estas sufiĉe apartaj de aliajkoracioformuloj por kunformi propransubordonAlcedines en la ordoCoraciiformes.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj alcionoj havas relative grandajn kapojn, longan, fortan kaj pikan bekon, mallongajn krurojn kaj etan voston. Preskaŭ ĉiuj havas brilkoloran plumaron kun rimarkebla, sed ne tre drasta,seksa duformismo. Je grando ili malsimilas de laridema kukabarao, granda je 45 cm, ĝisAfrika nanalciono, ne pli longa ol 10 cm.

Vivejo

[redakti |redakti fonton]

La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj, kie vivas alcionoj. EnEŭropo kaj enNordameriko hejmas fakte po unu specio. En la tuta grandaSudameriko loĝas nur kvin specioj kaj unu plia vintras, dum en nur unu eta afrika lando, enGambio, vivas ok specioj. La plej specioriĉan populacion oni trovas enAŭstralio kaj sur la insularo de laPacifiko.

Habitato kaj vivmaniero

[redakti |redakti fonton]

Alcionoj vivas en arbaroj kaj plej ofte apud akvujoj. Ili estas predantoj kaj kutime kaptas sian predon plonĝante desupre. "Stereotipa" alciono (ekz. laEŭropa alciono) vivas ĉe rivero kaj kaptas fiŝojn, sed ne nepre estas tiel kun ĉiuj specioj. Arbalcionoj manĝas ĉefereptiliojn, riveralcionoj manĝasfiŝetojn,ranojn,insektojn kajkankrojn. Ĉiuj alcionoj havas la saman kondutmanieron reage al tro forta kaj aktiva predo: la birdo forte frapas la predon kontraŭ arbo, grundo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre por mortigi aŭ almenaŭ malaktivigi ĝin.

Kiel ĉiuj aliajkoracioformuloj, alcionoj nestas en ternestoj, kiujn ili kutime fosas en vertikalaj aŭ preskaŭ vertikalaj terklinaĵoj. Iuj alcionoj, aparte tiuj de insulaj specioj, kapablas fosi terneston entermitejo.

Konserva statuso

[redakti |redakti fonton]

Plimulto de specioj de alcionoj estas sufiĉe bone establitaj kaj havas grandajn kaj stabilajnarealojn, kajIUCN listas ilinmalplej zorgigaj. Tamen, kelkaj specioj, aparte tiujendemiaj en malgrandaj insuloj, estasminacataj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1 Rollers, ground rollers & kingfishers. International Ornithologists' Union (2017). Arkivita ella originalo je 4 October 2018. Alirita 28 May 2017 .
  2. Rafinesque, Constantine Samuel. (1815)Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés. Self-published.
  3. Bock 1994, pp. 145, 252.
  4. Bock, Walter J.. (1994)History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History.
  5. Sibley, Charles G.. (1990)Distribution and Taxonomy of Birds of the World. Yale University Press.ISBN 978-0-300-04969-5.
  6. Christidis, Les. (2008)Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO, p. 168–171.ISBN 978-0-643-09602-8.
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Alcededoj&oldid=8844343"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp