Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Albinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvolu atenti lakonsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!
Albinismo
malofta malsanomalsano
vdr
Albina pingveno

Albinoj estasorganismoj kun genetika difekto kaŭzanta partan aŭ tutan mankon depigmentoj. La stato nomiĝasalbinismo. La malo estasmelanismo.

Ĉe homoj la albinismo kaŭzas tre helanhaŭton, helan ĝis blankan hararon kaj ofte grizbluajnokulojn kun tre helairiso. Tio kaŭzas samtempe ankaŭ pli malbonan vidkapablon. Ofte oni supozas, ke albinaj homoj havus ruĝajn okulojn, sed ilia iriso enhavas tiel malmulte da pigmento, ke ilia iriso reflektas la ruĝan koloron de laretino.

Knabino elPapuo-Novgvineo

Albinismo estas plej frapa ĉe malhelaj homoj, sed albinismo troviĝas ĉe homoj el ĉiuj rasoj, ĉirkaŭ 1:20.000. La genaj difektoj, kiuj kaŭzas albinismon, herediĝas recesive en la familio.

En la 17a jarcento portugalaj maristoj kreis la esprimon „albinos“ por la helaj homoj, kiujn ili trovis ĉe la bordo deOkcidenta Afriko.

Formoj de albinismo

[redakti |redakti fonton]

Albinismo de la okuloj: haŭto kaj haroj ŝajnas normalaj, nur la okuloj estas afekciitaj.

Albinismo de la haŭto kaj la okuloj: ekzistas multaj variantoj.

Ĉar la albinismo tre raras inter la kutime koloraj bestoj, oni konsideras la bestojn suferantajn je albinismo tre valoraj. La blankaelefanto en Tajlando estas estimata kiel sankta besto. Oni fervore serĉis en Nord-Ameriko la blankajnbizonojn.

Antaŭjuĝoj

[redakti |redakti fonton]

Enafrikaj landoj albinoj regule iĝas viktimoj de la fanatikaj murdistoj. Organoj kaj partoj de la korpoj de albinoj estas tre valorataj en lanigra merkato. Deseptembro 2008 ĝismarto 2009 enBurundo estis murditaj 8 albinoj. En marto 2009 la burunda polico likvidis la reton de tiaj komercistoj en la provincoRuyigi, kio kvietigis albinojn kaj plejparto da ili revenis hejmen el siaj kaŝejoj. Samtempe komenciĝis la albinnombrado por povi defendi ilin.[1]

Bildgalerio

[redakti |redakti fonton]
  • Albinaj musoj
    Albinaj musoj
  • Albina pavo el la zoologia ĝardeno de Konetikuto (Usono)
    Albina pavo el la zoologia ĝardeno de Konetikuto (Usono)
  • Amerika Aligatoro albina (Alligator mississippiensis) ĉe Kalifornia Sciencakademio.
    Amerika Aligatoro albina (Alligator mississippiensis) ĉeKalifornia Sciencakademio.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Комиссия по миростроительству. Третья сессия. Структура по Бурунди. 29 июля 2009 года. Обзор хода осуществления Стратегических рамок миростроительства в Бурунди. Третий промежуточный докладArkivigite je 2011-08-27 per la retarkivoWayback Machine (Komisiono de Paco-Konstruado. Tria kunsido. Strukturo deBurundo. 29-a de julio 2009)-ruse

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Albinismo&oldid=8895374"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp