Alberto la Granda (latine Albertus Magnus, konata ankaŭ kielSankt-Magnus) naskiĝis ĉirkaŭ1200 en Lauingen ĉeDanubo (Germanio) kaj mortis la15-an de novembro 1280 enKolonjo. Li estis filozofo kajteologo, la unua grandakristanaaristotelano de laMezepoko.
En sia tempo li estis nomata Albert el Lauingen, grafovon Bollstädt.
Alberto en1223 studis la artojn enPadovo; aliĝinte al ladominikanaordeno li ekstudis teologion kaj estis ordinita pastro. Li studis enHildesheim,Freiburg im Breisgau,Regensburg kajStrasburgo. De 1236 ĝis 1238 li okupis la oficon de ĉeflegisto en la dominikana monaĥejo en Freiburg.
Ĉirkaŭ1240 li ekstudis enParizo kaj akiris la magistrecon pri teologio. Dum tri jaroj de instruado li intense okupiĝis pri Aristotelo kaj juda-araba filozofio. En1248 li iris al Kolonjo por tie estri la ĵus kreitanstudium generale (superfaka studado). Lia plej grava lernanto kaj disĉiplo estisTomaso de Akvino.
En1254 Alberto estis elektita provincestro de lagermanlingva ordena provincoTeutonia. Dum la sekvaj jaroj li iradis (preskaŭ ĉiam piede) tra Germanio por viziti la sidejojn de la ordeno kaj firmteni la monaĥejan disciplinon.
Laŭ peto de papoAleksandro la 4-a li en1260 estis nomumitaepiskopo de Regensburgo. Malvolonte li transprenis tiun taskon; la postan paponUrbano la 4-a li petis pri liberigo de sia ofico. Urbano plenumis tiun deziron kaj komisiis Alberton varbi en Germanio pri la ideo dekrucmilita kampanjo. En1263 kaj1264 li propagandis pri kampanjo al la Sankta Lando en Germanio kajBohemio.
En 1264 li povis rekomenci sian instruistan agadon, enWürzburg kajStrasburgo. En1270 li revenis al la dominikana monaĥejo de la S-ta Kruco en Kolonjo kaj tie restis ĝis sia morto en 1280. Li estis entombigita en la kripto de la kirko deSankta Andreo en Kolonjo.
En1931 li estissanktigita kaj deklaritadoktoro de la Eklezio. Samjare fondiĝis enBonn Instituto Albertus Magnus.Pio la 12-a en1941 nomumis linpatrono de lanatursciencistoj.
Bibliotekoj | - PeEnEo:49650
- GND:118637649
- LCCN:n81007973
- VIAF:316875564, 20997590, 315720470, 1921168048981438410004, 306410920 88125532, 316875564, 20997590, 315720470, 1921168048981438410004, 306410920
- ISNI:0000000109226821
- LIBRIS:175075
- SUDOC:028471040
- BNF:12030001d
- ULAN:500330855
- NLA:35002648
- NDL:00519484
- BIBSYS:3116991
- NKC:nlk20000078394
- ICCU:CFIV043395
- BNE:XX1766291 XX873831, XX1766291
|