Alano de Lilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Alain de Lille | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro1116 (1116-11-30) en Lillo | ||||
Morto | 29-an de decembro1202 (1202-12-29) (86-jaraĝa) en Nuits-Saint-Georges | ||||
Tombo | Cistercio![]() | ||||
Religio | katolika ekleziovd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino • malnovfranca • latinavd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo poeto verkisto instruisto filozofo historiisto ![]() | ||||
Laborkampo | Teologio,kristanismo kajsĥolastiko![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Liber parabolarum ❦ Anticlaudianus ❦ Tractatus de virtutibus et de vitiis et de donis spiritus sancti ❦ Ars praedicandi ❦ De planctu Naturae ❦ Omnis mundi creatura ❦ Regulae theologicae ❦ De sphaera intelligibili ❦ De sex alis cherubim ❦ Expositio in Cantica canticorum ❦ Sermons ❦ Liber poenitentialis ❦ Lettersvd | ||||
| |||||
Filozofo![]() | |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
TEOLOGOJ | |
---|---|
MEZEPOKAJ | |
Nomo | Alano |
Kromnomo | de Lilo |
Sekso | Viro |
![]() | |
Parabolae et ad easdem Andreae Senftlebii notae philologicae. Opusculum ...,1663 | |
Nacieco | Franca |
Loko de naskiĝo | Lille (Francio) |
Naskiĝdato | Ĉirkaŭ 1125 |
Morto-loko | Citeaux (Francio) |
Morto-dato | 1202 |
Aktiveco1 | Teologo |
Aktiveco2 | Filozofo |
Aktiveco3 | Monaĥo |
Aktiveco4 | Verkisto |
Alano de Lilo, aŭAlano de la Insuloj (latine:Alanus ab Insulis), franca filozofo kaj teologo, naskiĝis enLille ĉirkaŭ la jaro1125 kaj forpasis enMonaĥejo Cistercia, (1202).
Pri lia vivo oni nemulte scias: li eduke formiĝis en laSkolo de Chartres, instruis enParizo kajMontpellier kaj pro tio li estis nomata ankaŭ Alano Montpeljerano; eble li partoprenis en laTria Laterana Koncilio de 1179. Oni lin ankaŭ epitetisDoctor universalis (Universala doktoro) pro lia vastega sciaro. Li forpasis en la monaĥejo de Citeaux, kien li retiriĝis kaj inter ties klostroj monaĥe travivis.
Alano partianiĝas kun la aro de intelektuloj reagantaj, ĉe la fino de la12-a jarcento, kontraŭ la nova penso, kiu profitis la servon de la racio por pli kompreni la kredon mem, nome la unuaj skolastikuloj. Lia mistikismo, kvankam malpli intensa kaj absoluta ol tiu de la skolo deViktorinoj. EnAnticlaudianus li esprimas la opinion ke la racio, gvidata de prudento, eble povas malkovri la plejparton de la veroj en la fizika sfero, sed por atingi la veron rilate la religion ĝi devas konfidi al la kredo. Pliprecize, en la flanko teologia de sia verkaro li elpensas apartan spekulativan gramatikon aplikeblan al la teologio.
Inter la filozofiaj kaj teologiaj aŭtoritatoj kutime cititaj en la skoloj de 13-a kaj14-a jarcentoj, liaj verkoj estas cititaj tuj postPetro Lombarda,Tomaso de Akvino kajBonaventura.
EnRegulae de sacra theologia Alano establas sianteologion, startante el principoj ,“regulae”, necesaj kielpostulatoj el kiuj descendigi propoziciojn sinsekve deduktitajn el tiuj: la unua el liaj 125 reguloj diktas: “ĉiu scienco sin fundas sur reguloj propraj... per kiuj estas protekta kvazaŭ per limsignoj; la dialektikaj reguloj estas maksimoj, tiuj de la retoriko komunaj eldiroj, tiuj de la etiko sentencoj, tiuj de la fiziko aforismoj... la teologio, plej elstara scienco, havas regulojn pli noblajn kaj certajn ol la ceteraj sciencoj pro subtileco kaj obskureco... la teologiaj reguloj, male ol tiuj de ceteraj sciencoj taksendaj dubaj ĉar devenantaj el la maniero observi la naturon, estas absolutaj kaj neŝanĝeblaj”. La unua el 125 reguloj de Alano asertas ke la unueco devenas el nenio dum la plureco devenas el unueco: el tio fontas ke en Dio kuŝas la supera unueco kaj en la naturo ĉiu plureco".
Tamen, se iu per tiuj rezonadoj alvenas konfesi la ekziston de Dio, ili ne sufiĉas por komuniki la fidon, kaj se ili sufiĉus la kredanto nenion meritus antaŭ Dio. La ekzisto de Dio estas por Alano kiel postulato kaj, do, nepruvebla kaj samtempe premiso de ĉiuj sciencoj. LaTriunuo kaj la Enkarniĝo de Kristo kaj la Elaĉeto postulas revelacion, kvankam la Enkarniĝo estas nur konvena kaj ne necesa.
Rilate la universon, Alano allasas ke, laŭ teorio florinta ĉe iujnovplatonistoj, ke ĝi estas senfina kaj tial en ĝi ne troviĝas centro: iusence, la centro estus, por observanto, ĉie: en tio li estos imitita de la penso deNikolao el Kuzo kaj eĉ de modernaj fizikistoj.[1].
EnContra haereticos Alano batalas kontraŭAlbigensismo, kontraŭValdenanoj, kritikasJudismon kajArabojn. Se Albigensoj subtenas ke la mondo estas verko de malbona principo ĉar la efikoj neperfektaj kaj ŝanĝantaj – ĉio do spektebla en naturo – devas deveni el kaŭzoj samkvante malperfektaj, tial ne el Dio, Alano respondas kunAristotelo, ke la movo antaŭsupozas senmovan movanton, nome Dio, kaj ke la efika kaŭzo restas senŝanĝa ankaŭ kiam produktas efikojn submetitajn al ŝanĝo kaj korupto. Al la albingensa neo pri la senmorteco de la animo Alano respondas, platonece, ke kio estas nekorpeca estas necese nekoruptebla kaj, anticipante ankaŭ la “veton” deBlaise Pascal, asertas ke ĉiukaze “se la animo estas mortema, sed ni kredas ke ĝi estas senmorta, ni ne suferas malavantaĝojn kiujn male ni povas suferi se ĝi estas senmorta dum ni ĝin opinias mortema”.
Multe konata estas la citaĵo surfacigita deUmberto Eco en "Il nome della rosa” (La nomo de la rozo):
"Mia bona Adso," diris la majstro. "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi daŭrigis vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro, Alano de la Insuloj diris ke
omnis mundi creatura
quasi liber et pictura
nobis est in speculum.
(ĉiu monda kreaĵo
kvazaŭ libro kaj pentraĵo
por ni estas spegulo.)