La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamajpartizanoj, kiuj enAfganio batalis kontraŭSovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj; laŭ iuj la nomon "al-Qaeda" kreisRichard A. Clarke; laŭbrita eksministroRobin Cook ĝi estas araba traduko de "la datumbanko", nome la datunbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo"Name Al-Qaeda.
25-a de junio1996. Kamionbombo mortigas 19 usonajn soldatojn kaj vundas preskaŭ 400 personojn ĉe militakademio enĤobaro,Saŭdarabio. Post tio,Usama bin Laden elAfganio deklaras militon kontraŭ Usono, ĉar tiu okupas sanktajn teritoriojn deIslamo.
7-a de aŭgusto1998. Duobla atenco per kamionbomboj kontraŭ usonaj ambasadoj enNajrobio,Kenjo, kajDar es Salaam,Tanzanio. Mortiĝas 224 personoj, inter ili 12 usonanoj. La tiama usona prezidentoBill Clinton ordonis reprezalie bombardadon kontraŭ kampadejo de al-Kaida en Afganio kaj industrio enSudano.
11-a de septembro2001. Atenco kontraŭ laĝemelaj turoj per du pasaĝeraviadiloj. Okazas 2976 mortoj. Alia aviadilo falas en Pensilvanio kaj alia sur la Pentagono. La 7-a de oktobro Usono eniras en lamilito de Afganio.
11-a de aprilo2002. Kamionbombo kontraŭ la sinagogo Ghriba en insuloĜerbao,Tunizio. 21 personoj mortiĝas, ĉefe eksterlandanoj, kaj estas 30 vunditoj.
12-a de oktobro2002. Atenco kontraŭ dancejo enBali,Indonezio. Mortiĝas 202 personoj, ĉefe turistoj. Atribuiĝas pri la atenco la grupo Jemaho Islamijaho, ligita al Alkaido.
11-a de marto2004. Dek eksplodoj en kvar trajnoj ĉe Madrido kaŭzas 192 mortojn kaj 1,800 vunditojn. Atenco atribuita al maroka grupo ligita al Alkaido.