Alĝerio (arabeالجزائر,al-Ĝaza'ir; oficiale:الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية,al-Ĝumhurija al-Ĝaza'irija ad-Dimukratija aŝ-Ŝa'abija, signifante Demokratia Popolrespubliko Alĝerio; enberbera ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ [Dzayer]) estaslando nomesuverena ŝtato en nordaAfriko, sude de la sudaMediteranea marbordo.
Alĝerio estasregiona povo. La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn denatura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. LaŭOPEC Alĝerio havas la 17-ajn plej grandajn rezervejon elnafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn enAfriko, dum ĝi havas la 9-ajn plej grandajn rezervejojn elnatura gaso.Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko. Alĝerio havas unu el la plej grandaj militistarojn en Afriko kaj la plej granda armea buĝeto en la kontinento; plej el la armiloj de Alĝerio estas importitaj elRusio, kun kiu Alĝerio estis dum jardekoj forta aliancano.[2][3] Alĝerio estas membro de la ŝtat-asociojFrankofonio,Afrika Unio,Araba Ligo,OPEC,Unuiĝintaj Nacioj kaj estas fonda membro de laMagreba Unio.
La nomoj "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de lafranca vortoAlgiers, francigo de la araba vortoal-ĝazajir, kiu signifas "insulo". Tian nomon havis unue nur la urbo, kiu situis sur 4insuloj, pli poste la nomo estis uzata rilate al la tuta lando. La nomo de la urbo derivas el la arabaal-Jazā'ir (الجزائر, "la insuloj"),[4] kripligita formo de la antikvaJazā'ir Banī Mazghanna (جزائر بني مزغنة, "Insuloj de Mazghanna Tribo"),[5][6] uzita de mezepoka geografoj kiajal-Idrisi.
La loĝantoj de Alĝerio nomiĝasalĝerianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Alĝero nomiĝasalĝeranoj.
Alĝerio estishaveno porberberajpiratoj sub laturka imperio. Ĝi estisfranca kolonio kaj sendependiĝis en1962 post terura milito (1954-1962) kontraŭ Francio, sub estrado de la Fronto de Nacia Liberigo (FNL). En 1963, la FNL aŭ FLN, ununura laŭleĝa politika partio, muntas sian reĝimon sur tri pilieroj: sociala politiko, kampara reformo kaj kontraŭimperiismo. De1989 aperis limigita politika pluralismo kiu permesis islamistojn (islama fundamentismo) politike konkurenci. En 1992 la armeo intervenis por eviti triumfon de islamistoj de FIS (IFF) en la balotado. En 1993 la islamisma partio estis deklarita eksterleĝa kaj komencis serion de terorismaj atencoj.
En la regiono de Ain Haneĉ (Provinco Saida), oni trovis fruajn restaĵojn (200,000 a.K.) de homa okupado en Nordafriko. Neandertalaj ilproduktantoj faris hakilojn laŭ la stiloj Levallois kajMusterio (43,000 a.K.) similaj al tiuj deLevantenio.[7][8]
Alĝerio estis la loko de plej alta stato de disvolviĝo de teknikoj de MezaPaleolitiko (elhakaĵoj). Iloj de tiu epoko, starte ĉirkaŭ 30,000 a.K., estas nomatajAteria (laŭ la arkeologia loko deBir el Ater, sude deTebesa).
La plej antikvaj randindustrioj en Nordafriko estas nomatajIberomaŭrusia (situe ĉefe en la regiono deOrano). Tiu industrio ŝajne etendiĝis tra la marbordaj regionoj deMagrebo inter 15,000 kaj 10,000 a.K. Neolitika civilizo (animalaaldomigo kaj agrikulturo) disvolviĝis en la Sahara kaj Mediteranea Magrebo eble tiom frue kiom ĝis 11,000 a.K.[9] aŭ tiom malfrue kiom inter 6000 kaj 2000 a.K. Tiu vivo, riĉe priskribita en la pentraĵoj deTasilin-Aĝer, hegemoniis en Alĝerio ĝis la klasika periodo.
La mikso de popoloj de Nordafriko kristaliĝis finfine en distinga indiĝena loĝantaro kiu iĝis nomataBerberoj, kiuj estas la indiĝenaj popoloj de norda Afriko.[10]
Ruinoj deTimgad el la antikvbaRomia Imperio. Strato kondukanta al la Arko de Trajano.Antikva romia teatro en Djémila.
El sia ĉefa povocentro ĉeKartago, laKartaganoj etendiĝis kaj establis malgrandajn setlejojn laŭlonge de la nordafrika marbordo; ĉirkaŭ 600 a.K., ekzistisfenicianoj ĉeTipasa, oriente deĈerĉelo,Hippo Regius (nuntempaAnnaba) kajRusicade (nuntempaSkikda). Tiuj setlejoj utilis kiel merkataj urboj same kiel havenurboj.
Dum la Kartaga povo kreskiĝis, ties efiko sur la indiĝenah loĝantaroj evidente pliiĝis. Berbera civilizo estis jam je stadio en kiu agrikulturo, manfarado, komerco, kaj politika organizado subtenis kelkajn diversajn statojn. Komercaj ligoj inter Kartago kaj la Berberoj en la internaj regionoj kreskiĝis, sed la teritoria etendo rezultis ankaŭ en sklavigo aŭ perforta militrekrutado de kelkaj Berberoj kaj en la elpreno de impostado el aliaj.
Numidio laŭlonge kun Egipto, Romio, kaj Kartago en 200 a.K.
Komence de la 4a jarcento a.K., Berberoj formis la nura plej granda elemento de la kartaga armeo. En laRibelo de la solduloj, Berberaj soldatoj ribelis el 241 al 238 a.K. post resti nepagitaj post la malvenko de Kartago en laUnua Punika Milito. Ili sukcesis akiri kontrolon de multo el la kartagaj nordafrikaj teritorioj, kaj ili stampis monerojn portantajn la nomo Libio, uzitaj de Grekoj por priskribi la indiĝenojn de Nordafriko. La Kartaga ŝtato malpliiĝis pro sinsekvaj malvenkoj fare antaŭ la romianoj en laPunikaj Militoj.
En 146 a.K. la urboKartago estis detruita. Dum la kartaga povo malfortiĝis, la influo de Berberestroj en la interŝtato kreskiĝis. Ĉirkaŭ la 2a jarcento a.K., kelkaj grandaj sed izole administrataj Berberaj regnoj aperis. Du el ili establiĝis enNumidio, ĉe la marbordaj areoj antaŭe kontrolitaj de Kartago. Okcidente de Numidio kuŝasMauretania, kiu etendiĝis trans la riveronMuluja en nuntempaMaroko ĝis la Atlantika Oceano. La alta pinto de la Berbera civilizo restis senegaligita ĝis la alveno deAlmohadoj kajAlmoravidoj pli ol unu jarmilon poste, ĝi estis atingita dum la regado deMasiniso en la 2a jarcento a.K.
Post la morto de Masiniso en 148 a.K., la Berberaj regnoj estis dividitaj kaj reunuigitaj kelkajn fojojn. La stirpo de Masiniso survivis ĝis 24 p.K., kiam la restanta Berbera teritorio estis aligita al laRomia Imperio.
Dum kelkaj jarcentoj Alĝerio estis regata de Romianoj, kiuj fondis multajn koloniojn en la regiono. Kiel en la cetero de Nordafriko, Alĝerio estis unu el la panproduktejoj de la imperio, kiu eksportis cerealojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn.Sankta Aŭgusteno estis la episkopo deHippo Regius (en nuntempa Alĝerio), situa en la Romia provincoAfriko. La ĝermanajVandaloj deGaisariks translokiĝis en Nordafrikon en 429, kaj ĉirkaŭ 435 kontrolis marbordajn areojn de Numidio.[11] Ili ne faris gravajn setlejojn en la lando, ĉar ili estis ĉikanitaj de lokaj triboj, fakte je la tempo de la alveno de Bizancanoj, Lepcis Magna estis abandonita kaj la regiono Mselata estis okupita de la indiĝenajLaguatanoj kiuj estis estantaj faciliganteAmazigan politikan, militistan kaj kulturan revivadon.[11][12]
Dum la Mezepoko, Nordafriko estis hejmo de multaj grandaj fakuloj, sanktuloj, kaj monarkoj kiajJudah ibn Kuraiŝ nome unua gramatikisto kiu sugestas la lingvaronafrikazia, la grandaj Sufiaj majstroj Abu Madjan kaj Sidi El Huari, same kiel la Emiroj Abd al-Mu'min kaj Jagmurasen Ibn Zjan. Estis dum tiu tempoperiodo kiam laFatimidoj aŭ filoj de Fatima, nome filino de Muhammad, venis al Magrebo. Tiuj "Fatimidoj" faris longdaŭran dinastion etende tra la Magrebo, Heĝazo, kaj Levantenio, kiu povis fanfaroni pri nereligia interna registaro, same kiel pri povegaj armeo kaj ŝiparo, unuarange formita deAraboj kaj delevantenianoj etende el Alĝerio al ties ĉefurba ŝtatoKairo. LaFatimida kaliflando ekfalis kiam ties guberniestrojZiridoj disiĝis. Por puni ilin la Fatimidoj sendis la arabajnBanu Hilal kajBanu Sulajm kontraŭ ili. La rezulta milito estas rakontata en la eposo Taghribat Bani Hilal. En tiu Al-Tāghrībāt la Amaziga Zirida Heroo Ĥalifa al-Zanati ĉiutage klopodas duelojn por venki la Hilalan heroon Abu Zajd al-Hilali kaj multajn aliajn arabajn kavalirojn en serio de venkoj. LaZiridoj, tamen, estis finfine venkitaj akceptante adoptadon de arabaj kutimoj kaj kulturo. La indiĝenajAmazigaj triboj, tamen, restis tre sendependaj, kaj depende el tribo, loko, kaj tempo ili kontrolis variajn partojn de Magrebo, kaj foje unuigante ilin (kiel sub la Fatimidoj). La Fatimida Islama ŝtato, konata ankaŭ kielFatimida Kaliflando faris islaman imperion kiu inkludis Nordafrikon, Sicilion, Palestinon,Jordanion,Libanon,Sirion,Egiption, kaj la marbordon de laRuĝa Maro de Afriko, Tihamah,Heĝazo, kajJemenon.[13][14][15] Kaliflandoj el Nordafriko komercis kun la aliaj imperioj tiamaj, same kiel formis parton de konfederacia subteno kaj de komerca reto kun aliaj islamaj ŝtatoj dum la Islama Epoko.
LaAmazigoj historie konsistis el kelkaj triboj. La du ĉefaj branĉoj estis la triboj Botr kaj Barnès, kiuj esis dividitaj en triboj, kaj denove en sub-triboj. Ĉiu regiono de Magrebo enhavis kelkajn tribojn (ekzemple,Sanhaja,Huara,Zenata,Masmuda,Kutama, Aŭarba, kajBerghŭata). Ĉiuj tiuj triboj faris sendependajn teritoriajn decidojn.[16]
En la komenco de la 16a jarcento, Hispanio konstruis fortikaĵojn (presidiojn) sur aŭ proksime de la marbordo de Alĝerio. Hispanio ekkontrolis iom el marbordaj urboj kiajMarsalkibir en 1505;Orano en 1509; kajTlemeceno,Mostaganem, kajTinas, en 1510. Samjare, kelkaj komercistoj de Alĝero cedis unu el rokinsuletoj en sia haveno al Hispanio, kiu konstruis fortikaĵon sur ĝin. Lapresidioj en Nordafriko iĝis kosta kaj tre senefika milita ŝarĝo kiu ne garantiis aliron al la komercaj ŝipoj de Hispanio.[18]
Regis enIfrikio, nuntempa Tunizio,Berbera familio, nomeZiridoj, iel agnoskante la suverenecon de laFatimida kalifo deKairo. Probable en 1048, la Zirida reganto aŭ vicreĝo, el-Mu'izz, decidis finigi tiun suverenecon. LaFatimida ŝtato estis tro malforta por klopodi punan ekspedicion; la vicreĝo, el-Mu'izz, ankaŭ trovis alian rimedojn de revenĝo.
Fatimida Kaliflando.
Inter laNilo kaj laRuĝa Maro loĝisBeduinoj elpelitaj elArabio pro siaj maltrankviliga kaj tumultema influo, nome laBanu Hilal kaj laBanu Sulajm inter aliaj, kies esto ĉikanis la vivon de farmistoj en laNila Valo ĉar la nomadoj ofte rabadis. La tiamFatimida veziro akceptis cedi la kontrolon deMagrebo kaj akiris interkonsenton de ties suvereno. Tio ne nur urĝis la Beduinojn foriri, sed ankaŭ laFatimida trezoro eĉ donis al ili ioman monkompenson.
Tutaj triboj foriris kun virinoj, infanoj, prauloj, animaloj kaj kampada ekipaĵaro. Kelkaj haltis survoje, ĉefe enCirenio, kie estas ankoraŭ unu el la esencaj elementoj de tiu setlado sed plej alvenis enIfrikion ĉe la regiono deGabis. LaZirida reganto klopodis haltigi tiun pliiĝantan tajdon, sed en ĉiu renkonto, la lasta ĉe la muregoj deKajruan, liaj trupoj estis vekitaj kaj laAraboj restis mastroj de la kampo.
Tiu inundo estis ankoraŭ hegemonia kaj en 1057, tiujAraboj etendiĝis al la altebenaĵoj deKonstantino kie ili laŭgrade haltiĝis antaŭ la fortikaĵoBeni Hammad. El tie ili laŭgrade alvenis en supraj ebenaĵoj deAlĝero kajOrano, kie ili estis kaptitaj deAlmohadoj en la dua duono de la 12a jarcento. En la 13a jarcento ili estis en la tutaNordafriko, kun la escepto de la ĉefaj montaroj kaj kelkaj marbordaj regionoj kiuj restis tuteBerberaj.
La regiono de Alĝerio estis parte regata deOtomanoj dum tri jarcentoj el 1516 al 1830. En 1516 laturkaj korsaraj fratojAruj kajHajredin Barbarosa, kiuj funkciis sukcese sub laHafsidoj, translokigis sian bazon al Alĝero. Ili sukcesis konkeri Ĝiĝel kaj Alĝeron el lahispanoj sed finfine ekhavis kontrolon kaj super la urbo kaj super la ĉirkaŭa regiono, devigante la antaŭan reganton, Abu Hamo Musa la 3-a el la dinastio deBani Zijad, foriri. Kiam Aruj estis mortigita en 1518 dum sia invado de la Regno deTlemeceno, Hajredin sukcedis lin kiel militkomandanto de Alĝero. LaOtomana sultano donis al li la titolonbejbejo kaj forton de ĉirkaŭ 2,000janiĉaroj. Kun la helpo de tiu forto, Hajredin konkeris la tutan areon inter Konstantino kaj Orano (kvankam la urbo Orano restis en hispanaj manoj ĝis 1791).[19]
La venontabejbejo estis la filo de Hajredin nome Hasan Paŝao, kiu ekhavis tiun postenon en 1544. Ĝis 1587 la areo estis regata de oficiroj kiuj servis por regotempoj sen fiksitaj limoj. Poste, kun la institucio de regula Otomana administracio, la guberniestroj kun la titolo depaŝao regis por trijaraj regotempoj. La paŝao estis helpita de janiĉaroj, konataj en Alĝerio kielojak kaj kondukataj deaga. Malkontento interojak leviĝis en la mezo de la 1600-aj jaroj ĉar ili ne estis pagitaj regule, kaj ili ripete ribeliĝis kontraŭ la paŝao. Kiel rezulto, laagaoj akuzis la paŝaon pro korupto kaj mallerteco kaj ekhavis la povon en 1659.[19]
Pesto ripete frapis la urbojn de Nordafriko. Alĝero perdis el 30,000 al 50,000 loĝantojn pro la pesto en 1620–21, kaj suferis altajn nombrojn de mortoj en 1654–57, 1665, 1691, kaj en 1740–42.[20]
En 1671, latajfo ribelis, mortigis laaga, kaj metis unu el ili mem en povon. La nova estro ricevis la titolon dedejo. Post 1689, la rajto selekti la dejon pasis al ladivano, nome konsilio de ĉirkaŭ sesdek nobeloj. Ĝi estis dekomence dominata de laojak; sed ĉirkaŭ la 18a jarcento, ĝi estis iĝinta la instrumento de la dejo. En 1710, la dejo konvinkis la sultanon agnoski lin kaj liaj sukcedantoj kiel regento, anstataŭante lapaŝaon en tiu rolo, kvankam Alĝero restis parto de la Otomana Imperio.[19]
La dejo estis fakte konstitucia memreganto. La dejo estis elektita por dumviva regotempo, sed en la 159 jaroj (1671–1830) dum kiuj la sistemo survivis, dekkvar el la dudek du dejoj estis murditaj. Spite uzurpado, militistaj puĉoj, kaj foja ĉikanado, la ĉiutaga funkciado de la otomana regado estis rimarkinde ordigita. Kvankam la regenteco patronis la tribestrojn, ĝi neniam ĝuis la unuanima akceptado de la kamparanaro, kie forta impostado ofte okazigis maltrankvilecon. Aŭtonoma tribaj ŝtatoj estis tolerataj, kaj la regenta aŭtoritato estis rare aplikita en laKabilio.[19]
LaBerbereskaj piratoj predis kristanajn kaj aliajn neislamajn ŝipojn en la okcidento de la Mediteranea Maro.[20] Tiuj piratoj ofte kaptis la pasaĝerojn kaj ŝipanarojn de la ŝipoj kaj vendis ilin aŭ uzis ilin kielsklavoj.[21] Ili faris ankaŭ brilan negocon el elaĉetado de la kaptivoj. Laŭ Robert Davis, el la 16a al la 19a jarcentoj, piratoj kaptivigis 1 milionon al 1.25 milionoj da eŭropanoj kiel sklavoj.[22] Ili ofte faris rabatakojn, nomerazzia, al eŭropaj marbordaj urboj por kaptivigi kristanajn gesklavojn por vendi ilin ĉe lasklavmerkatoj en Nordafriko kaj en laOtomana Imperio.[23][24]
En 1544, Hajredin kaptis la insulon deIschia, farante 4,000 prizonulojn, kaj sklavigis ĉirkaŭ 9,000 loĝantojn deLipari, preskaŭ la tutan loĝantaron.[25] En 1551,Turgut Reis sklavigis la tutan loĝantaron de la insulo de Malto nomeGozo, inter 5,000 kaj 6,000, kaj sendis la kaptivojn en Libion. En 1554, piratoj rabadisVieste en suda Italio kaj kaptis ĉirkaŭ 7,000 kaptivojn kiel sklavoj.[26]
En 1558, Berberaj korsaroj kaptis la urbonCiutadella (Menorko), detruis ĝin, masakris la loĝantojn kaj kaptis 3,000 survivantojn kiel sklavojn alIstanbulo.[27] Berberaj piratoj ofte atakis laBalearojn, kaj reage, la loĝantoj konstruis multajn marbordajn rigardoturojn kaj fortikaĵajn preĝejojn. La minaco estis tiom akra ke la loĝantoj abandonis la insulon deFormentero.[28]
Inter 1609 kaj 1616, Anglio perdis 466 komercajn ŝipojn pro la agado de Berberaj piratoj.[22]
La Bombardado de Alĝero (1816) fare de la nederland-angla ŝiparo, por subteni la ultimaton por liberigi eŭropajn sklavojn, aŭgusto 1816.
En Julio 1627 du pirataj ŝipoj el Alĝeroj navigis tiom for kiom ĝisIslando,[29] kie ili rabadis kaj kaptis sklavojn.[30][31][32] Du semajnoj antaŭe ankaŭ alia pirata ŝipo sed tiu elSalé enMaroko estis rabinta en Islando. Kelkaj el la sklavoj alportitaj en Alĝeron estis poste elaĉetitaj reen al Islando, sed kelkaj elektis resti en Alĝerio. En 1629 pirataj ŝipoj el Alĝerio rabadis laFeroojn.[33]
En la 19a jarcento, la piratoj ankoraŭ forĝis ligilojn kun potencoj el Karibio, kaj tie pagis "permesilan imposton" por sekura havenado de siaj ŝipoj.[34] Unu usona sklavo informis ke la Alĝerianoj estis sklavigintaj 130 usonajn maristojn en la Mediteraneo kaj en la Atlantiko el 1785 al 1793.[35]
Pirateco de usonaj ŝipoj en la Mediteraneo rezultis en la fakto ke Usono iniciatis laUnuan (1801–1805) kaj laDuan Berberajn Militojn (1815). Post tiuj militoj, Alĝerio estis pli malfortaj, kaj eŭropanoj, kun nederlandangla ŝiparo komandita de la brita Lordo Exmouth,atakis Alĝeron. Post naŭ-hora bombardado, ili akiris traktaton el la Dejo kiu konfirmis la kondiĉojn imponitaj de Decatur (el la Usona ŝiparmeo) rilate al petoj de tributoj. Aldone, la Dejo interkonsentis finigi la praktikon sklavigi kristanojn.[36]
Laŭ ekskuzo viziti sian konsulon, francoj invadis kajkaptis Alĝeron en 1830.[37][38] Alĝera sklavokomerco kaj pirateco haltiĝis kiam la francoj konkeris Alĝeron.[39] Lakonkero de Alĝerio fare de la francoj bezonis iome da tempo kaj rezultis en konsiderinda sangelverŝado. Kombino de violento kaj malsanaj epidemioj kaŭzis la fakton ke laindiĝena Alĝeria loĝantaro malpliiĝis je preskaŭ unu triono el 1830 al 1872.[40] La loĝantaro de Alĝerio, kiu estis ĉirkaŭ 1.5 milionoj en 1830, atingis preskaŭ 11 milionojn en 1960.[41] Franca politiko estis propagandita kiel "civiliziga" de la lando.[42] La socia tavolaro de Alĝerio suferis dum la okupado; legopovo falegis.[43] Dum tiu periodo, formiĝis malgranda sed influa franc-parolanta indiĝena elito, formita de Berberoj, ĉefeKabiloj. Kiel konsekvenco, la franca registaro favoris la Kabilojn.[44] Ĉirkaŭ 80% el indiĝenaj lernejoj estis konstruitaj por Kabiloj.
El 1848 ĝis la sendependeco, Francio administraciis la tutan Mediteranean regionon de Alĝerio kiel integra parto kajdépartement de la lando. Estante unu el la plej longdaŭre tenitaj transmaraj teritorioj, Alĝerio iĝis destinaĵo por centoj da miloj deeŭropajenmigrantoj, kiuj iĝis konataj kielkolonoj kaj poste, kielPied-Noirs. Inter 1825 kaj 1847, 50,000 francoj enmigris al Alĝerio.[45] Tiuj setlantoj profitis el la konfisko fare de franca registaro de la komunaj teroj de tribaj popoloj, kaj el la aplikado de modernaj agrikulturaj teknikoj kiuj pliigis la kvantojn deplugebla tero.[46] Multaj eŭropanoj setlis enOrano kajAlĝero, kaj ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento ili formis la majoritaton de la loĝantaro en ambaŭ urboj.[47]
Dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj la eŭropa proporcio estis preskaŭ kvinono de la loĝantaro. La franca registaro klopodis fari Alĝerion asimilita parto de Francio, kaj tio inkludis substancajn edukinvestojn ĉefe post 1900. La indiĝenaj kultura kaj religia rezistadoj forte kontraŭis tiun tendencon, sed kontraste al aliaj koloniigitaj landoj en centra Azio kaj Kaŭkazo, Alĝerio tenis individuajn lertecojn kaj relative hom-kapitalan intensivan agrikulturon.[48]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOperaco Torĉo.
Laŭgrade, malkonsento inter la islama loĝantaro, al kiu mankis politika kaj ekonomia statuso en la kolonia sistemo, starigis petojn por pli granda politika aŭtonomeco, kaj eventuale sendependecon el Francio. Malstreĉigoj inter ambaŭ loĝantargrupoj pintis en 1954, kiam la unuaj violentaj okazaĵoj de kio poste estis nomita laAlĝeria Milito ekis. Historiistoj ĉirkaŭkalkulis ke inter 30,000 kaj 150,000Harkioj kaj ties proksimuloj estis mortigitaj de laFront de Libération Nationale (FLN) aŭ delinĉantaj homamasoj en Alĝerio.[49] La FLN uzis subitajn kaj gerilajn atakojn en Alĝerio kaj Francio kiel parto de tiu milito, kaj la francoj faris akrajn reprezaliojn. Tiu milito kondukis al la morto de centoj da miloj Alĝerianoj kaj al centoj da miloj de vunditoj.
La milito kontraŭ la franca regado konkludis en 1962, kiam Alĝerio akiris kompletan sendependecon post la Interkonsentoj de Evian de Marto 1962 kaj lareferendumo por lamemregado de Julio 1962.
La nombro de eŭropajPied-Noirs kiu foriris el Alĝerio totalis pli ol 900,000 inter 1962 kaj 1964.[50] La eliro al lametropola Francio akceliĝis post laOrana masakro de 1962, en kiuj centoj de militantoj eniris en la eŭropaj areoj de la urbo, kaj ekatakis civilulojn.
La unua prezidanto de Alĝerio estis la estro de la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) nomeAhmed Ben Bella. La postulo fare de Maroko departoj de okcidenta Alĝerio kondukis al laSablomilito en 1963. Ben Bella estis elpostenigita per puĉo en 1965 fare deHouari Boumediene, lia iama aliancano kaj militministro. Sub Ben Bella, la registaro iĝis pli kaj plisocialista kajaŭtoritatema; Boumédienne pluigis tiun tendencon. Sed, li fidis multe pli je la armeo por sia subteno, kaj malpliigis la ununuran laŭleĝan partion al simbola rolo. Li kolektivigis agrikulturon kaj lanĉis amasan industriigon. La instalaĵoj por elfosado denafto estis ŝtatigitaj. Tio estis ĉefe profita al lia estreco post la internacianaftokrizo de 1973.
En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sub Prezidanto Houari Boumediene, Alĝerio entreprenis programon de industriigo ene de ŝtat-kontrolita socialisma ekonomio. La sukcedanto de Boumediene nomeChadli Bendjedid, enkondukis kelkajn liberalekonomiajn reformojn. Li helpis politikon dearabigo en la alĝeria socio kaj en la publika vivo. Instruistoj dearaba, alportitaj el aliaj islamaj landoj, disvastigis konvencian islaman pensaron en lernejoj kaj semis revenon al Ortodoksa Islamo.[51]
La Alĝeria ekonomio iĝis pli kaj pli dependa el nafto, konduke al malfacilaĵoj kiam ties prezo falegis dum la1980-aj jaroj.[52] Ekonomia malaltiĝo kaŭzita de la dorniĝo de la tutmondaj naftoprezoj rezultis en alĝeria socia maltrankviliĝo dum la 1980-aj jaroj; fine de tiu jardeko, Bendjedid enkondukis multpartian sistemon. Politikaj partioj disvastiĝis, kiaj laIslama Savofronto (FIS), nome larĝa koalicio de islamaj grupoj.[51]
En Decembro 1991 laIslama Savofronto hegemoniis en la unua de la du vicoj de la balotado de 1991. Timinte elekton de islamisma registaro, la aŭtoritatoj intervenis la 11an de Januaro 1992, nuligante la elektojn. Bendjedid rezignis kaj oni instalis Altan Konsilantaron de Ŝtato por funkcii kiel Prezidenteco. Ĝi malpermesis la FIS, okazigante civilaninsurekcion inter la armita branĉo de la Fronto, laArmita Islama Grupo, kaj la naciaj armitaj fortoj, en kiu oni supozas, ke pli ol100 000 personoj mortis. La islamismaj militantoj kondukis violentan kampanjon de civilajmasakroj.[53] Je kelkaj punktoj en la konflikto, la situacio en Alĝerio iĝis pinto de internacia priokupo, ĉefe dum la krizo ĉirkaŭ la aviadilo de la flugo 8969 de Air France, nome atako fifarita de la Armita Islama Grupo. La Armita Islama Grupo deklaris batalpaŭzon en Oktobro 1997.[51]
Abdelaziz Bouteflika.
Alĝerio havis prezidentan elekton en 1999, konsiderita partieca fare de internaciaj observantoj kaj plej da opoziciaj grupoj[54] kiu estis venkita de la PrezidantoAbdelaziz Bouteflika. Li klopodis restaŭri politikan stabilecon en la lando kaj anoncis iniciaton 'Civila Interkonsento', aprobita perreferendumo en1999, laŭ kiu multaj politikaj prizonuloj estis pardonitaj, kaj kelkaj miloj da membroj de armitaj grupoj ricevis garantion de finigo de persekutado laŭ limigita amnestio, valifigita ĝis 13a de Januaro 2000. La AIS disiĝis kaj la niveloj de insurekcia violento falis rapide. La Salafista Grupo por Preĝado kaj Luktado (GSPC), disiĝanta grupo el la Armita Islama Grupo, pluigis teroristan kampanjon kontraŭ la registaro.[51]
Bouteflika estis reelektita en la prezidenta balotado de 2004 post kampanjo pri programo de nacia reakordiĝo. Tiu programo enhavis ekonomian, institucian, politikan kaj socialan reformojn por modernigi la landon, por levigi vivnivelojn, kaj kontraŭi la kaŭzojn de malfacilaĵoj. Ĝi inkludis ankaŭ duan amnestian iniciaton, nome Ĉarto por Paco kaj Nacia Reakordiĝo, kiu estis aprobita per nacia reakordiĝa referendumo de 2005. Ĝi proponis amnestion al plej geriloj kaj registaraj sekurecfortoj.[51]
En Novembro 2008, laAlĝeria Konstitucio estisamendita post voĉdonado enParlamento, forigante la du-regotempam limon por Prezidantoj. Tiu ŝanĝo ebligis al Bouteflika resti por reelekto en la prezidenta elekto de 2009, kaj li estis reelektita en Aprilo 2009. Dum sia elekto kampanjo kaj post sia reelekto, Bouteflika promesis etendigi la programon de nacia reakordiĝo kaj programon de 150 mil milionoj da usonaj dolaroj por krei tri milionojn da novaj laborpostenoj, la konstruon de unu miliono da novaj loĝejoj, kaj kontinui modernigajn programojn por la publika sektoro kajinfrastrukturoj.[51]
Kontinua serio de protestoj komencis tra la tuta lando la 28an de Decembro 2010, inspirite de similajprotestoj tra la tuta Mezoriento kaj Nordafriko. La 24an de Februaro 2011, la registaro malpezigis la 19-jarankrizostaton de Alĝerio.[55] La registaro aprobis leĝaron pri la politikaj partioj, la elekta kodo, kaj la reprezentado de virinoj en elektejoj kaj elektaĵoj.[56] Aprile de 2011, Bouteflika promesis pliajn konstituciajn kaj politikajn reformojn.[51] Tamen, elektoj estas rutine kritikitaj fare de opoziciaj grupoj kiel maljustaj kaj internaciaj grupoj de homaj rajtoj diras ke la cenzuro en amaskomunikiloj kaj ĉikanado de politikaj opoziciantoj pluas.
Alĝerio estas la plej granda lando en Afriko, en laAraba mondo, kaj en laMediteranea Baseno. Ties suda parto inkludas gravan parton deSahara. Norde, laTella Atlaso formas kun laSahara Atlaso, pli sude, du paralelajn seriojn de reliefoj en direkto al oriento, kaj inter kiuj estas ampleksaj ebenaĵoj kaj altaj teroj. Ambaŭ Atlasoj tendencas eniri en orientan Alĝerion. La etendiĝantaj montarojAures kajNememĉa okupas la tutan nordorientan Alĝerion kaj estas liniigitaj laŭ la landlimo de Tunizio. La plej alta pinto estasMonto Tahat (3 003 m).
Alĝerio kuŝas ĉefe inter latitudoj 19° kaj 37°N (malgranda areo estas norde de 37°), kaj longitudoj 9°W kaj 12°E. Plej el la marborda areo estas monteteca, foje eĉ montara, kaj estas kelkaj naturajhavenoj. La areo el la marbordo al la Tella Atlaso estas fekunda. Sude de la Tella Atlaso estasstepa pejzaĝo kiu finas kun laSahara Atlaso; pli sude, estas la Sahara dezerto.[57]Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn.
LaAhagaraj Montoj (arabeجبال هقار), konataj ankaŭ kiel Hogaro, estas altatera regiono en centra Saharo, suda Alĝerio. Ili estas situaj je 1 500 km sude de la ĉefurbo, Alĝero, kaj ĝuste okcidente deTamanrasset. Alĝero,Orano,Konstantino, kajAnnaba estas la ĉefaj urboj de Alĝerio.[57]
Alĝeria mapo laŭ la Köppen klimatklasigo.Saharaoazo deTagit.Lago Agulmime,Tikda.
En tiu regiono, la tagmezaj dezertaj temperaturoj povas esti varmaj la tutan jaron. Post sunsubiro, tamen, la hela, seka aero permesas rapidan perdon de varmo, kaj la noktoj estas malvarmetaj al malvarmegaj. Enormaj rekordaj gamoj en temperaturoj estis registritaj.
Pluvo estas ofta laŭlonge de la marborda parto de Tella Atlaso, game el 400 al 670 mm jare, kaj la kvanto de precipitaĵo pliiĝas el okcidento al oriento.Precipitaĵo estas pli forta en la norda parto de orienta Alĝerio, kie ĝi atingas tiom multe kiom ĝis 1000 mm kelkajn jarojn.
Pli interne, la pluvo estas malpli ofta. Alĝerio havas ankaŭergojn (nome sabloregionojn), aŭ sablo-dunojn, inter montoj. Inter tiuj, en somero kiam la ventoj estas fortaj kaj puŝega, temperaturoj povas atingi ĝis43.3°C.
La varia vegetaĵaro de Alĝerio inkludas marbordajn, montarajn kaj herbejajndezertecajn regionojn kiuj subtenas ampleksan gamon de naturo. Multaj el la bestoj de la Alĝeria naturo vivas tre proksima al civilizo. La plej ofte vidataj animaloj estas la naturajaproj,ŝakaloj, kajgazeloj, kvankam ne estas malofta vidifenekojn (vulpoj), kajĝerbuojn. Alĝerio havas ankaŭ malgrandajn populaciojn deAfrika leopardo kaj deSahara gepardo, sed tiuj estas rare vidataj. Specio de cervo, nomeBerbera cervo, loĝas en la densaj humidaj arbaroj de la nordorientaj areoj.
Elektitaj politikistoj estas konsiderataj relative malmulte influaj super Alĝerio. Anstataŭe, grupo de neelektitaj civiluloj kaj militistoj "décideurs" (decidantoj), konataj kiel "le pouvoir" ("la povo"), fakte regas la landon, eĉ decidante kiu estu la prezidanto. La plej pova homo povas estiMohamed Mediène, estro de la militista spionado.[59] Lastatempe, multaj el tiuj generaloj mortis aŭ retiriĝis. Post la morto de la GeneraloLarbi Belkheir, Bouteflika metis fidelulojn en ŝlosilaj postenoj, ĉefe ĉeSonatrach, kaj certigis konstituciajn amendojn kiuj faris lin reelektebla senfine.[60]
LaPrezidanto de Alĝerio estas laŝtatestro kaj ĉefa plenumestro de Alĝerio, same kiel la ĉefkomandanto de la Alĝeria Armeo. La prezidanto de Alĝerio, kiu estas elektata por kvinjara regotempo. La prezidanto estis iam limigita al du kvinjaraj regotempoj, sed konstitucia amendo aprobita de la Parlamento la 11an de Novembro 2008 forigis tiun limigon.[61] Alĝerio havas universalanbalotrajton el 18 jaroj de aĝo.[62] La Prezidanto estas la estro de laarmeo, de laMinistraro kaj de la Supra Sekureckonsilio. Li nomumas laĉefministron kiu estas ankaŭ la registarestro.[63]
La Alĝeria parlamento estasduĉambra; nome la malalta ĉambro, nomePopola Nacia Asembleo, havas 462 membrojn kiuj estas rekte elektitaj por kvinjaraj regotempoj, dum la supra ĉambro, nome Konsilio de la Nacio, havas 144 membrojn servantaj sesjarajn regotempojn, el kiuj 96 membroj estas elektitaj de lokaj asembleoj kaj 48 estas nomumitaj de la prezidanto.[64] Laŭ lakonstitucio, neniu politika asocio povas esti formata se ĝi estas "bazita sur diferencoj en religio, lingvo, raso, sekso, profesio aŭ regiono". Aldone, politikaj kampanjoj devas esti liberaj el la menciitaj aferoj.[65]
Parlamentaj elektoj okazis laste en 2012, kaj estis juĝitaj kiel tre liberaj fare de internaciaj observantoj, kvankam lokaj grupoj akuzis pri fraŭdo kaj malregulaĵoj.[64] En la elektoj, laFLN akiris 221 sidejojn, la militist-bazita Nacia Reunuiĝo por Demokratio akiris 70, kaj la Islamisma Verda Alĝeria Alianco akiris 47.[64]
LaKonstitucio de Alĝerio estis unuafoje adoptita per referendumo en1963, post laAlĝeria Milito de Sendependeco (1954–62); origine, ĝi estis skizita de konstitucia asembleo kondukita de Ferhat Abbas, sed tiu skizo estis reverkita de la unua Prezidanto,Ahmed Ben Bella. En sia formo de 1963, la konstitucio deklaris Alĝerion unupartia ŝtato regata de la iama rezistomovado, nome Nacia Liberiga Fronto (FLN).Houari Boumédienne aperigis duan konstitucion en 1976, emfaze al la gravo desocialismo. En 1986, la sukcedanto de Boumedienne nomeChadli Bendjedid modifis la konstitucion por permesi reformojn kondukantajn al la libera merkato, kaj, post la tumultoj de Oktobro 1988, venis al nova konstitucio en 1988. Tiu estis aprobita per referendumo en1989.
Grafika priskribo de la eksportoj de la lando en 28kolor-kodaj kategorioj: malhelbruna tiuj prinafto.
Alĝerio estas klasita kiel supra meza lando laŭ enspezo fare de laMonda Banko.[67] La valuto de Alĝerio estas ladinaro (DZD). La ekonomio restas dominata de la ŝtato, nome heredo de la socialisma post-sendependeca disvolviga modelo de la lando. Pli ĵuse, la Alĝeria registaro haltigis la privatigon de ŝtat-posedataj industrioj kaj metis limigojn al importaĵoj kaj al eksterlanda eniro en sia ekonomio.[62]
Alĝerio luktis por disvolvigi industriojn ekster lahidrokarbidoj parte pro la altaj kostoj kaj peza ŝtata burokrataro. La klopodoj de la registaro por diversigi la ekonomion allogante eksterlandajn kaj landajninvestojn ekster la energia sektoro faris malmulton por malpliigi la altansendungecon de la junularo aŭ por malpliigi neceson deloĝejoj.[62] La lando frontas nombrajn tujajn kaj netujajn problemojn, kiaj la neceso diversigi laekonomion, plifortigi politikajn, ekonomiajn kaj financajn reformojn, plibonigi la negocan klimaton kaj malpliigi la malegalecojn inter regionoj.[56]
Tajdo de ekonomiaj protestoj en Februaro kaj Marto 2011 pelis la Alĝerian registaron proponi pli ol 23 mil milionoj da dolaroj en publikaj helpoj kaj retroiraj salajraj kaj profitaj plialtigoj. Publika elspezo pliiĝis je ĉirkaŭ 27% jare dum la pasintaj 5 jaroj. La programo de publika investado de 2010–14 kostoj 286 mil milionojn da dolaroj, 40% el kiuj iros al homa disvolviĝo.[56]
La havenurbo Orano.
La Alĝeria ekonomio kreskis ĉirkaŭ 2.6% en 2011, kondukite de publika elspezo, partikulare en la sektoroj de konstruado kaj de publikaj vorkoj, kaj per kresko de la interna varpeto. Se malkalkuli hidrokarbidojn, kresko estis ĉirkaŭkalkulita je 4.8%. Oni esperis kreskon de 3% por 2012, stare el 4.2% en 2013. La indico deinflacio estis 4% kaj la buĝeta deficito 3% de MEP. La nuna balanca surpluso estas ĉirkaŭkalkulita je 9.3% de MEP kaj fine de Decembro 2011, oficialaj rezervoj estis de 182 mil milionoj da dolaroj.[56] Inflacio, nome la plej malalta en la regiono, restis stabila je 4% averaĝe inter 2003 kaj 2007.[68]
En 2011 Alĝerio anoncis buĝetan surpluson de 26.9 mil milionoj da dolaroj, 62% de pliiĝo kompare al surpluso de 2010. Ĝenerale, la lando eksportis 73 mil milionojn da dolaroj de varoj dum ĝi importis 46 mil milionojn da dolaroj.[69]
Danke al forta enspezaro pro hidrokarbidoj, Alĝerio havas kuzenfonduson de 173 mil milionoj da dolaroj en rezervoj de eksterlandajvalutoj kaj grandan stabiligan fonduson el hidrokarbidoj. Aldone, laekstera ŝuldo de Alĝerio estas tre malalta je nur ĉirkaŭ 2% el la MEP.[62] La ekonomio restas tre dependa el la riĉo de hidrokarbidoj, kaj, spite altajn eksterlandvalutajn rezervojn (178 mil milionoj da dolaroj, ekvivalento al tri jaroj de importaĵoj), kresko de valuta elspezo faras la buĝeton de Alĝerio pli vundebla antaŭ la risko de longdaŭraj pli malaltaj enspezoj el hidrokarbidoj.[70]
En 2011, laagrikultura sektoro kaj la servoj registris kreskojn de 10% kaj 5.3%, respektive.[56] Ĉirkaŭ 14% el la laborforto estas uzata en la agrikultura sektoro.[62] Fiska politiko en 2011 restis ekspansiema kaj ebligis la tenadon de la vojo de la publika investado kaj reteni la fortan peton de laborpostenoj kaj de loĝejoj.[56]
En Marto 2006, Rusio konsentis forviŝi 4.74 mil milionojn da dolaroj el la ŝuldo de Alĝerio el la epoko deSovetunio[72] dum vizito de laRusia PrezidantoVladimir Putin al Alĝerio, nome la unua fare de Rusiestro en duono de jarcento. Repage, laAlĝeria Prezidanto nomeAbdelaziz Bouteflika konsentis aĉeti 7.5 mil milionojn da dolaroj de militaviadiloj, aer-defendaj sistemoj kaj aliaj armiloj el Rusio, kun la ĉefa rusia armeksportanto nomeRosoboronexport.[73][74]La entreprenaro bazita enDubajo nomeEmarat Dzayer Group ŝajne subskribis kontrakton por disvolvigiŝtalfabrikon de 1.6 mil milionoj da dolaroj en Alĝerio.[75]
La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn denatura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. LaŭOPEC Alĝerio havas la 17-ajn plej grandajn rezervejon elnafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn enAfriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn elnatura gaso.Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko.
Alĝerio, kies ekonomio dependas elnafto, estis membro deOPEL ekde 1969. Ties produktado de nafto staras je ĉirkaŭ 1.1 milionoj da bareloj/tage, sed ĝi estas ankaŭ ĉefa produktanto kaj eksportanto degaso, kaj tenas gravajn ligilojn tiurilate al Eŭropo.[76] Hidrokarbidoj estis dumlonge la kerno de la landa ekonomio, kalkulite je ĉirkaŭ 60% el la buĝetaj enspezoj, 30% el la MEP, kaj ĉirkaŭ 95% el la eksportaj enspezoj. Alĝerio havas la 10ajn plej grandajn rezervejojn eltergaso en la mondo kaj estas la 6a plej granda gaseksportanto en la mondo kaj la ĉefa kaj produktanto kaj eksportanto en Afriko. La usona agentejoEnergy Information Administration informis ke en 2005, Alĝerio havis 160 mil bilionoj da kubaj futoj (4.5×10¹²m³) da pruvitaj naturgasaj rezervejoj.[77] Ĝi ankaŭ rangas 16a en naftorezervoj.[62]
Kresko en ne-hidrokarbidoj por 2011 estis planita je 5%. Por fronti socialajn petojn, la aŭtoritatojn altigis la elspezojn, ĉefe al baza nutroliverado, laborpostena kreado, subteno al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj al pli altaj salajroj. Altaj prezoj de hidrokarbidoj plibonigis la nunan valoron de la valuto kaj la jam grandan internacian lokon en rezervoj.[70]
La disvolvigo de turisma sektoro en Alĝerio estis dekomence malhelpita de manko de instalaĵoj, sed ekde 2004 granda turisma disvolviga strategio estis plibonigita rezulte en multaj hoteloj de alta moderna normiga konstruado.
Spite malaltigo de la totala sendungeco, tiu ĉe junuloj kaj virinoj estas alta.[70] Sendungeco ĉefe tuŝas junulojn, kun indico de senlabora 21.5% inter la aĝogrupo de 15–24.[56]
La ĝenerala indico de sendungeco estis de 10% en 2011, sed restis pli alta inter junuloj, kun indico de 21.5% por tiuj inter 15 kaj 24 jaroj. La registaro plifortigis en 2011 la laborpostenkreajn programojn enkondukitaj en 1988, partikulare kadre de la programo por helpi tiujn kiuj serĉas laborpostenon (Dispositif d'Aide à l'Insertion Professionnelle).[56]
La ĉefa ŝoseo konektanta la Marokan al la Tunizian limon estis parto de la projekto Aŭtoŝoseo Kairo–Dakaro.
La Alĝeria ŝosereto estas la plej densa en Afriko; ties longo estas ĉirkaŭkalkulita je 180,000 km de aŭtoŝoseoj, kun pli ol 3,756 strukturoj kaj pavimindico de 85%. Tiu reto estos komplementita de Alĝeria Orient–Okcidenta Aŭtoŝoseo, ĉefa infrastruktura projekto nune konstruata. Ĝi estas 3-voja, 1,216 km longa aŭtoŝoseo, kiu ligasAnnaba en plej orienta alTlemcen en plej okcidenta. Alĝerio estas ankaŭ trapasata de laTrans-Sahara Aŭtoŝoseo, kiu estas nune komplete pavimita. Tiu ŝoseo estas subtenita de Alĝeria registaro por pliigi komercon inter la ses landoj trapasitaj: Alĝerio,Malio,Niĝero,Niĝerio,Ĉado kajTunizio.
Air Algérie estas la nacia flugkompanio de Alĝerio. La kompania sidejo estas en Alĝero.
La loĝantaro de Alĝerio konsistas ĉefe elaraboj (70 %) kaj diversajberberaj triboj (30 %), parte arabiĝintaj. Tamen tiuj etnoj en la lastaj jardekoj pli kaj pli miksiĝas, tiel ke nuntempe foje malfacilas al kiu aparta tribo nombri alĝerianon. La nombro de eŭropanoj falis post la sendependeco ĝis ĉirkaŭ 20.000.
En Januaro 2016 la loĝantaro de Alĝerio estis ĉirkaŭ 40.4 milionoj, kiuj estas ĉefe Arab-Berberaj etne.[62][79][80] Komence de la 20a jarcento, ties loĝantaro estis proksimume kvar milionoj.[81] Ĉirkaŭ 90% de Alĝerianoj loĝas en la nordaj, marbordaj areoj; la loĝantoj de la Sahara dezerto estas ĉefe koncentrataj enoazo, kvankam ĉirkaŭ 1.5 milionoj restasnomadaj aŭ parte nomadaj. 28.1% el Alĝerianoj estas sub la aĝo de 15.[62] Tiele la popoldenseco estas tre malsama en Alĝerio, ĉar ĉirkaŭ 96 % de la loĝantoj vivas norde sur kvinono de la ŝtata areo. Pli ol la duono (58,8 % en2003) jam loĝas en urboj, ĉefe en marbordaj regionoj.
Virinoj formas ĝis 70% el laadvokatoj de la lando kaj 60% el tiesjuĝistoj kaj ankaŭ hegemonias en la kampo demedicino. Pli kaj pli, virinoj estas kontribuantaj plie al hejma enspezo ol viroj. Ĉirkaŭ 60% el universitataj studentoj estas virinoj, laŭ la universitataj esploristoj.[82]
La alta nombro de elmigrantoj devenas ĉefe pro manko de laborebloj kaj kreskanta popolnombro. Ĉirkaŭ 2,3 milionoj da alĝerianoj loĝas eksterlande, el kiuj pli ol 1,7 milionoj enFrancujo,[83] kie ili reprezentas la plej grandan nombron deislamanoj. La alĝeria popolo estas sufiĉe juna, en2003 33,9 % havis malpli ol 15 jarojn.
Berbera lingvaro: centrorienta parto de Alĝerio.Berbera lingvaro: centrokcidenta parto de Alĝerio.Vojmontriloj en la Universitato de Tizi Uzu en tri lingvoj:Araba,Berbera, kaj Franca.
Laaraba kaj latamaziĥta ambaŭ estas oficialaj lingvoj de Alĝerio. En februaro 2016, la alĝeria konstitucio aprobis rezolucion kiu faris la tamaziĥtan oficiala lingvo kune kun la araba.
La skriba lingvo estas aŭ la franca aŭ la norma araba. EnKabilio lakabila estas la skriba lingvo.
Laoficiala lingvo de Alĝerio estas laaraba en dialektodarja, en kiu parolmaniero estas multaj pruntoj kaj el franca kaj el latamaziĥta. Krome lafranca ludas gravan rolon kiel komerca kaj eduka lingvo. Ŝtataj televidoj elsendas novaĵojn kaj dokumentariojn ankaŭ en la franca. Ĉirkaŭ 70% de la loĝantaro parolas la araban denaske.
Latamaziĥta. lakabila,tashlhiyt,tarifit kajshawiya estas kelkaj el la plej ofte parolataj berberaj lingvoj[88]. Ekde2002 latamaziĥta (berbera) estas ŝtata lingvo en Alĝerio pere de konstitucia amendo de 8-a de majo 2002.[89] ekzistas radioelsendoj kaj ankaŭ televidelsendoj..Tion kapablas tamen preskaŭ nur junuloj, ĉar la generacio de la pli-ol-30-jaruloj ankoraŭ ne rajtis lerni tiun lingvon en la lernejo. Krome granda parto, ĉirkaŭ 30% de la loĝantaro parolas berberajn lingvojn, ankaŭ nomataj tamaziĥtaj lingvoj, ĉefe en la sudo de la lando, kie loĝas preskaŭ nurtuaregoj, kaj en la nordoriento de Alĝero, kie oni parolas la kabilan lingvovarianton. Lakabiloj nombras ĉ. 3 milionojn, kies duono vivas ekster Alĝerio, ĉefe en Francio.
Lakabila estas instruata kaj parte kun-oficiala (kun kelkaj limigoj) en partoj deKabilio.
Kvankam lafranca ne havas oficialan statuson, Alĝerio estas la dua plej granda francparolanta lando en la mondo laŭ nombro de parolantoj,[90] kaj la franca estas amplekse uzata en administracio, amaskomunikiloj (gazetoj, radio, loka televido), kaj en la eduksistemo (el bazlernejo antaŭe) kaj en universitatoj pro laalĝeria kolonia historio. Ĝi povas esti rigardita kielde facto kunoficiala lingvo de Alĝerio. En 2008, 11.2 milionoj da alĝerianoj povis legi kaj skribi en franca.[91] Studo de la Instituto Abasa en aprilo 2000 trovis ke 60% el familioj povis paroli kaj kompreni la francan aŭ 18 milionoj en loĝantaro de 30 milionoj tiam. Plej ĵuse la registaro plifortigis la studon de la franca kaj TV programoj estis plifortigintaj la uzadon de la lingvo.
Alĝeria aperis kiel dulingva ŝtato post 1962.[92] Kolokva alĝeriaraba estas parolata de ĉirkaŭ 72% el la loĝantaro kaj latamaziĥta de 27–30%.[93].
Malgraŭ la renomo de la siatempegreka-araba tradukmovado en la araba mondo, provoj arabigi sciencojn ankoraŭ alfrontas kelkajn defiojn kiuj malhelpas la kreskon de la arabigo kaj tradukado, ĉar la rapida evoluo de sciencoj negative influis la evoluon de arabaj sciencaj referencoj tiel ke ili iĝis nekapablaj absorbi tiun rapidan kaj enorman evoluon. Plia defio konsistas el tio ke oni distingu unuflanke inter la klasika araba lingvo, kiu estas ĉiam uzata skribe kaj foje parolata en edukado, amaskomunikilaj platformoj kaj laboro, kaj aliflanke la parollingva araba lingvo, kiu estas parolata kiel parola medio en la ĉiutaga socia komunikado. Fine, la ĉefea obstaklo kaj defio estas la psikologia baro kaj la negativa sinteno al arabigo de la edukado atingante la punkton de populara malakcepto pro la kreskanta forta socia kaj ekonomia influo de iuj fremdaj lingvoj kiel la angla, la franca kaj plej laste ankaŭ la ĉina[94].
La unuaj esperantistoj estis en1899 P. Decor (ankaŭ laŭUEA1928) enAlĝero,A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.
La lasta komencis en1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la8-an de marto1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Danke al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ enTunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire enBatna kaj Henri enOran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro deFrancujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra la landoj; paroladoj allogis homojn kaj ekinteresiĝis eĉ italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton "Turco-Revue" kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.
En1905 venis enSetifon la itala esperantistografoAlbert Gallois, kiu ekaktivis tie por Esperanto. En1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, kaj la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj da homoj.
En1906 aperis Esperanto grupo enCaen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.
Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko deDietterle en1928, esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ laICK-raporto de la jaro1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post nur unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi alSAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard elParizo. En1933UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo),Constantine,Philippeville kaj Sétif.
Enirejo al la MoskeoSidi Bumedian deTlemceno, ĉ. 1900.
La ŝtata religio en Alĝerio estassunaismo. Laŭ oficialaj statistikoj la plimulto de la loĝantaro anas tiun religion (ĉirkaŭ 99 %).[62] Estas ĉirkaŭ 150,000Ibadioj en la Valo Mzab en laProvinco Ghardaia.[95]
Malplimulto, konsistanta el eksterlandanoj loĝantaj en Alĝerioj kaj kelkaj alĝerianoj, anas kristanismon, tradicie la rom-katolikan eklezion. ĉirkaŭ 10,000 kristanoj loĝis en Alĝerio en 2008.[96] En studo de 2009 la UNO ĉirkaŭkalkulis ke estis 45,000katolikoj[97] kaj 50,000–100,000Protestantoj en Alĝerio.[98]
Sekve de la civila milito estiĝinta en1992 inter la registaro kaj FIS, kiu ne hezitis amasmurdi la propran popolon, multaj homoj, ĉefe en Kabilio, turniĝis alprotestantismo.[99] Studo de 2015 ĉirkaŭkalkulis ke 380,000 islamanoj konvertiĝis alkristanismo en Alĝerio.[100] Tamen leĝo valida ekde la28-an de marto2006 punegas la misiigon de islamanoj.[101]
Krome ekzistas malgranda nombro de judaj loĝantoj, kiuj totalas tamen malpli ol 0,1 %.[102] Post laRevolucio kaj la Alĝeria sendependeco, ĉiuj escepte 6,500 el la 140,000 Judoj de la lando lasis ĝin, el kiuj ĉirkaŭ 90% translokiĝis al Francio kun laPied-Noirs kaj 10% foriris alIsraelo.
Alĝerio donis al la islama mondon nombrajn elstarajn pensulojn, kiaj Emir Abdelkader, Abdelhamid Ibn Badis, Mulud Kacem Nait-Belkacem, Malek Bennabi, kaj Mohamed Arkun.
NuntempaAlĝeria kinarto estas varia laŭ ĝenroj, esplorante tre ampleksan gamon de temoj kaj aferoj. Estis transiro el kinarto kiu fokusis sur la milito de sendependeco al filmoj pli koncernaj kun la ĉiutagaj vivoj de Alĝerianoj.[104]
Mohammed Racim estis pentristo kaj fondinto de la Alĝeria skolo de miniatura pentraĵo.
Alĝeriaj pentristoj, kiajMohammed Racim aŭ Baja, klopodis revivigi la prestiĝan Alĝerian pasintecon antaŭan al la franca koloniigo, kaj samtempe ili kontribuis al la konservado de la aŭtentaj valoroj de Alĝerio. Tiukadre,Mohamed Temam,Abdelkhader Houamel revenigis pere de tiu arto ankaŭ scenojn el la historio de la lando, la morojn kaj kutimojn de la pasinto kaj la vivon de la lando. Aliaj novaj artaj tendencoj kiaj tiuj deM'hamed Issiakhem,Mohammed Khadda kajBachir Yelles, aperis en la scenejo de la Alĝeria pentrarto, abandonante la figurativan klasikan pentrarton por serĉi novajn pentrovojojn, por adapti Alĝeriajn pentraĵojn al la nova realo de la lando pere de ties luktoj kaj aspiroj.Mohammed Khadda[105] kajM'hamed Issiakhem plej elstaris en ĵusaj jaroj.[105]
La historiaj radikoj de Alĝeria literaturo datas el la epoko deNumidio, kiamApuleo verkis sian verkonLa ora azeno, nome nura Latina romano kiu survivis kompleta. Tiu periodo estas konata ankaŭ proAŭgusteno de Hipono,Nonio Marcelo kajMarciano Kapela, inter multaj aliaj. En la Mezepoko multaj arabaj verkistoj revoluciis la literaturon de la araba mondo, danke al aŭtoroj kiajAhmad al-Buni,Ibn Manzur kajIbn Ĥaldun, kiu verkis laMukadimahon estante en Alĝerio, kaj multaj aliaj.
Nuntempe Alĝerio enhavas, en sia literatura panoramo, grandajn nomojn kiuj ne nur markis la Alĝerian literaturon, sed ankaŭ la universalan literaturan heredon en araba kaj franca.
Nuntempe, parto de Alĝeriaj verkistoj tendencas esti difinitaj en literaturo de frapema esprimo, pro la terorismo kiu okazis dum la 1990-aj jaroj, dum alia partio estas difinita laŭ diferenca stilo de literaturo kiu montras individualisman koncepton de la homa aventuro. Inter la plej famaj ĵusaj verkoj, estasLa hirundoj de Kabulo kajLa atako deYasmina Khadra,La ĵuro de barbaroj deBoualem Sansal,Memoro de la karno deAhlam Mosteghanemi kaj la lasta romano de Assia DjebarNenie en la domo de mia patro.
La muzikoĉaabi estas tipe alĝeria muzikĝenro karakterizita de specifaj ritmoj kaj dekacidate (popolaj poeziaĵoj) enaraba dialekto. La senduba mastro de tiu muziko estasEl Hadj M'Hamed El Anka. La stilo el Konstantino nomemaluf estis savita de muzikistoj kiajMohamed Tahar Fergani.
Popolmuzikaj stiloj inkludas tiujn de laBeduena muziko, karakterizata de la poeziecaj kantoj bazitaj sur longajkacida (poeziaĵoj); de Kabila muziko, bazita sur riĉa repertorio de poezio kaj malnovaj rakontoj pasitaj tra generacioj; deŝaŭija muziko, nome folkloro el diversaj areoj de la montaroAŭrezo. Rahaba muzika stilo estas unika en Aŭrezo.Souad Massi estas fama popolkantistino de Alĝerio. Aliaj alĝeriaj kantistoj en la diasporo estas Manel Filali en Germanio kajKenza Farah en Francio. La tergia muziko estas kantata entuaregaj lingvoj ĝenerale,Tinariwen havis tutmondan sukceson. Fine, lastaifi muziko naskiĝis enSetif kaj restas unika stilo de sia tipo.
Moderna muziko estas disponebla en kelkaj diversaj stiloj,Rai estas la stilo tipa de Okcidenta Alĝerio. La alĝeriarepo, relative ĵusa stilo en Alĝerio, espertas gravan kreskon.
↑ (1a de Januaro 2005) “Welcome the Outlaw: Pirates, Maroons, and Caribbean Countercultures”,Cultural Critique59 (1),p. 24–62.doi:10.1353/cul.2005.0008.
↑Horne, Alistair. (2006)A Savage War of Peace: Algeria 1954–1962 (New York Review Books Classics). 1755 Broadway, New York, NY 10019: NYRB Classics, p. 32.ISBN 978-1-59017-218-6.
↑62,062,162,262,362,462,562,662,762,8"The World Factbook – Algeria". Central Intelligence Agency. 4a de Decembro 2013. Arkivita el la originalo en 13a de Oktobro 2012.[3] Alirita la 24a de Decembro 2013.
↑Artikoloj: 85, 87, 77, 78 kaj 79 de la Alĝeria Konstitucio . Constitution. Arkivita ella originalo je 2012-04-22. Alirita 25a de Septembro 2011 .
↑ (7a de Junio 2004) “A Predominantly Neolithic Origin for Y-Chromosomal DNA Variation in North Africa”,Am. J. Hum. Genet.75 (2),p. 338–45.doi:10.1086/423147.
↑Algeria – Population. Library of Congress Country Studies. Alirita 17a de Januaro 2013 .
↑"L'Algérie crée une académie de la langue amazigh". Magharebia.com. 2a de Junio 2006. Arkivita el la originalo en 16a de Februaro 2011.[4] Alirita la 24an de Decembro 2016.
↑La mondialisation, une chance pour la francophonie. Senat.fr. Arkivita ella originalo je 7a de Aprilo 2013. Alirita 17a de Januaro 2013 . () "L'Algérie, non-membre de l'Organisation internationale de la Francophonie, comptabilise la seconde communauté francophone au monde, avec environ 16 millions de locuteurs, suivie par la Côte d'Ivoire avec près de 12 millions de locuteurs francophones, le Québec avec 6 millions et la Belgique avec plus de 4 millions de francophones."
↑Le dénombrement des francophones. Organisation internationale de la Francophonie. Arkivita ella originalo je 7a de Aprilo 2013. () p. 9 "Nous y agrégeons néanmoins quelques données disponibles pour des pays n'appartenant pas à l'OIF mais dont nous savons, comme pour l'Algérie (11,2 millions en 20081)," kaj "1. Nombre de personnes âgées de cinq ans et plus déclarant savoir lire et écrire le français, d'après les données du recensement de 2008 communiquées par l' Office national des statistiques d'Algérie."
↑(araba) Dr. Israel Ali,تعريب العلم: محاولات وتحديات (Arabigo de Scienco: Provoj kaj Defioj), Egiptian Center for Strategic Studies (ECSS), la 1-an de aŭgusto 2020. Allrite la 14-an de novembro 2024.
↑[5]Ibadis and Kharijis Malaperinta en Decembro 2016.
↑Deeb, Mary Jane. "Religious minorities"Algeria (Country Study). Federal Research Division, Library of Congress; Helen Chapan Metz, eld. Decembro 1993.[6]
↑Deeb, Mary Jane. "Religious minorities"Algeria (Country Study). Federal Research Division, Library of Congress; Helen Chapan Metz, eld. Decembro 1993.