Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Akvumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvumilo estas portebla likvimunaujo, kiu utilas por transportilikvaĵon kaj elverŝi ĝin en precizan lokon. Oni uzas ĝin por ĉiuj laboroj, kiam necesas elverŝi likvaĵon en preciza loko (betonkonstruo) sed ĝia ĉefa uzado estas poririgacio kaj enĝardenado kaj por endomajpotplantoj.

Akvumilo estas ujo kies enteno estas de 0,5 (por endomaj plantoj) ĝis 12 litroj kun verŝilo, kies fino havas ŝprucigilon, konsistiganta el fajna kribro, kiu utilas por pli disigi la akvon, celante ke ĝi estu utila ĉie ajn kaj ke ĝi ne forigu la teron de la ĝardeno.

Ĝi havastenilon, kiu utilas kaj por ĝin transporti kaj por ĝin klini tiel ke la akvo elversiĝas. Por tio la tenilo de pli grandaj akvumiloj estasduone cirkloforma. Tradicie tiuj ujo estis fabrikataj elalojometalo sed lastatempe plej ofte elplasto.

Elplastaj akvumiloj estas ŝatatajludiloj por geinfanoj al kiuj plaxcas ludi per akvo ĉefe somere. Por akvumiflorpotojn pendigitajn alte surmure foje oni uzas akvumilojn kiuj estas ligataj al ekstremo de longa bastono aŭkano, ekzemple ĉekortoj enHispanio.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Ŝprucigilo de akvumilo
    Ŝprucigilo de akvumilo
  • Malnova akvumilo
    Malnova akvumilo
  • malnova dekoracia akvumilo
    malnova dekoracia akvumilo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri botaniko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribotaniko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akvumilo&oldid=8757038"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp