Akvitanio (franceAquitaine [akitɛn],okcitane kajgaskonegs) estas historia regiono de sudokcidentaFrancio, kaj antaŭaadministra regiono de la lando. Akvitanio estis en la antikva epoko regiono deGaŭlio, post tio provincoAquitania en laRomia Imperio, kaj poste parto de laFranka Imperio.
Akvitanio situas en sudokcidenta Francio ĉe laAtlantiko kaj la montaroPireneoj,natura limo kunHispanio. Ĝia areo estas41 283,9 km2 kaj ĝi havis 3 254 234 loĝantojn en 2011.[1] Ĝis teritoria reformo de la francaj regionoj en 2016 ĝi estis unu el la 22regionoj de Francio.
Julio Cezaro en sia libro pri la gaŭlia milito,De Bello Gallico, donas priskribon deGaŭlio kaj komencas la libron per la priskribo (jen tradukita)[2] de la loĝantaro:
|
 | | „ Gaŭlio estas entute dividita en tri partoj, de kiuj en unu loĝas belgoj, en alia akvitanoj, kaj en tria [tiuj], kiuj sialingve nomiĝas “keltoj” kaj en la nia “gaŭloj”. ” |
|
Dum laRomia Imperio, ĝi estis la provincoAquitania. Ĝi estis ankaŭ nomitaGuyenne, Guienne, esperantigiteGujeno, en la okcitanaGuiana (alia radiko olGujano aŭ Gvajano en landonomoj, kiu venas de indiĝena sudamerika lingvo).[3][4][5]
La regiono konsistas el kvindepartementoj:,Pyrénées-Atlantiques,Dordogne,Gironde,Lot-et-Garonne kajLandes. Ĝia ĉefurbo estasBordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estasAgen,Mont-de-Marsan,Pau,Périgueux, kajLourdes. LaISO-kodo de la regiono estasFR-B. Grava geografia elemento estas laGolfo de Arcachon okcidente kaj la elfluejo de la riveregoGarono nordokcidente ĉe Bordozo.
Mapo de Akvitanio kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj |