Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Akvedukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvedukto de Segovio

Akvedukto estas kondukilo destinita transporti akvon. En laromia imperio ĉiu granda urbo havis akveduktojn. Romo havis 11, el kiuj la plej longael ili estis laAqua Marcia, kiu longis 91 km, el kio 80 km estis subtere, 0,8 km surtere, kaj 10,4 km estis sur pontoj.

Romia Imperio

[redakti |redakti fonton]

Imponaj ankoraŭ nun estas la akveduktojAnio Novus kajClaudia en Romo je laPorta Maggiore, unu super la alia. Estas interesa ekskurso, sekvi tiujn akveduktojn ĝis la "campagna" ekster la urbo.

Aliaj akveduktoj:

En la urboj la akvo estis distribuita per tuboj. Materialo de la tuboj estis argilo aŭ plumbo.

EnPompeji oni povas vidi la sistemon de plumbaj tuboj. La akvo estis kondukita al ĉirkaŭ 40 publikaj fontanoj, banejoj kaj necesejoj, krome al la domoj de privilegiitaj privatuloj.

Modernaj

[redakti |redakti fonton]

Tekniko

[redakti |redakti fonton]

LaŭFrancisko Azorín akvedukto estasKonstruaĵo por konduki nivele akvon tra valo; la termino devenas ellatinaaquaeoductus (akvo, konduko).[1]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akvedukto&oldid=9026511"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp