Laakva varano (Varanus salvator) el la ordo deskvamuloj kaj familio devaranedoj troviĝas enJunnan,Gŭangŝji kajGŭangdong deĈinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo,Bangladeŝo,Srilanko, laFilipinoj kajSumatro,Javo,Kalimantan kajSulaveso deIndonezio.
Tiuorientalisa specio havas grandankorpon, dikajn membrojn, longajnkapon kajrostron, maldikanlangon kun forko en la antaŭa parto,voston longan kaj ne facile rompiĝeman. Ĝi longas ĉ. 3 metrojn.
La akva varano estas la dua granda el lalacertoj en la mondo. Ĝi vivas ĉeriveroj kaj ties bordoj enmontaroj, humidajarbaroj aŭ riverbuŝoj kaj lagetoj. Ĝi kapablas naĝi kaj arbogrimpi. Ĝi nutras sin perfiŝoj,salikokoj, birdetoj kaj iliajovoj, kaj ankaŭ aliajreptilioj,musoj kajinsektoj. Foje ĝi eĉ rampas en vilaĝon por ŝteli nutraĵon.
Ĝi surtere moviĝas tre facile, sed ne rapide. Ĝia longa vosto estas flanke platforma. Kiam ĝi estas atakata, ĝi frapas la atakanton per la vosto kaj samtempe gratas per laungoj kaj mordas per la buŝo. La varano estas tre forta. Ĝi povas facile faligi plenkreskan viron per unu vostfrapo.
Iu ĉeĥo faris eksperimenton: li alligis varanon korpe longan 80 cm. al ĉareto, en kiu oni metis infanon kun pezeco de 16 kilogramoj, la varano fortiris la ĉareton senpene. Poste, kiam alia homo kun pezeco de 60 kilogramoj eksidis sur la ĉareton, ĝi ankaŭ povis movi ĝin kun peno. La varano preferas kuŝi en varmeta akvo, foje kelkajn horojn semove. Kolerita aŭ ekscitita, ĝi eligas sonojn "ĉi, ĉi, ĉi", sed ĝi neniam la unua atakas. La varano estas facile dresebla.
- V. s. savanto - oftas en Srilanko.
- V. s. andamanensis - oftas en la Andamanaj Insuloj.
- V. s. bivittatus - oftas enJavo, Balio, Lombok, kaj aliaj insuloj en Indonezio.
- V. s. komaini - plejparte ofta en Tajlando.
- V. s. macromaculatus - ofta en Tajlando, Singapuro, Sumatro, Borneo kaj proksimaj insuletoj.
- V. s. ziegleri - oftas nur sur la insulo Obi.
La subspecioV. s. cumingi,V. s. marmoratus kajV. s. nuchalis estas klasifikitaj kiel sendependaj specioj.
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉeYouTube