Laakva transporto estas la sistemo de transporto, kiu realiĝas sur (aŭ eĉ sub)maro kaj ankaŭ surriveroj. La plej parto de la akvaj transportoj realiĝas pere deŝipoj.
Kompreneble la tekniko evoluis laŭlonge de la historio kaj develŝipoj oni pliboniĝis alvaporŝipoj kaj lastatempe eĉ al la uzado de lanuklea energio. La du ĉefaj tipoj de mata transporto estas por varoj kaj por personoj. La tipo de transportota aĵo postulas diferencajn tipojn de ŝipoj.
Ene de la lastaj elementoj uzataj de la homo por la mara transporto estasjaktoj, tio estas malgrandaj ŝipoj dediĉitaj al uzo de malgranda grupo de personoj; ili ĝuas la teknologiajn antaŭenirojn plej aktualajn kaj kapablas navigi en interna maro.
Larivera transporto estas maniero de transporto, kies celo temas pri la transporto de varoj kaj de pasaĝeroj de kelkaj lokoj al aliaj. Tiu estas praktikata enriveroj kaj riveraj kanaloj, kiu havu taŭgan profundecon tiucele. La rivera transporto estas grava komercvojo en la interno de la landoj, pro kio ĉe riveroj kun sufiĉaj infrastrukturoj ĝi ludas tre gravan rolon, inter alia, por la disvolvigo de komerco.