Akshay Venkatesh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro1981 (1981-11-21) (43-jaraĝa) en Delhio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio Barato ![]() |
Alma mater | Universitato Princeton Universitato de Okcidenta Aŭstralio Scotch College, Perth(en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patrino | Svetha Venkatesh(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto ![]() |
Akshay Venkatesh -tamile அக்சய் வெங்கடேஷ், naskiĝis la21-a de novembro1981 enDelhio, do nun 43-jaraĝa - estasaŭstraliamatematikisto de familietamila deveno, universitataprofesoro kaj scienca esploristo. Post la naskiĝo en Barato, la tamilabramana familio elmigris kun li al Aŭstralio kiam li estis du-jara. Li estis la unua aŭstraliano kiu gajnis medalojn ĉe kaj laInternacia Fizika Olimpiko kajInternacia Matematika Olimpiko, kion li sukcesis en la aĝo de 12 jaroj.
Post mezlernejo kaj studado, kiun li baze pasigis en laUniversitato Princeton kaj laUniversitato de Okcidenta Aŭstralio, li estis docento de la Lernejo de Matematiko ĉe laInstitute for Advanced Study (IAS), la instituto por Altnivelaj Studoj enPrinceton,Nov-Ĵerzejo, de 2005 ĝis 2006. Li iĝis plena profesoro enuniversitato Stanford la 1-an de septembro 2008. Post funkciado kiel eminenta gasta profesoro ĉe la IAS en 2017–2018, li iĝis konstanta fakultatano de IAS en aŭgusto 2018. En tiu jaro,2018 li kadre de solenaĵo enRio-de-Ĵanejro honoriĝis per lamedalo Fields pro sia sintezo de analiza nombroteorio, homogena dinamiko,topologio kaj reprezenta teorio. Li estas la dua aŭstraliano kaj la dua persono de barata deveno kiu iam ajn gajnis la medalon Fields.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priaŭstraliano. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |