Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Akademio de la Astura Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de la Astura Lingvo
public institution(en)Traduki
akademioRedakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato15-a de decembro 1980
landoHispanio
urboOviedo
Estraro
ĉefestro(j)Xosé Antón González Riaño(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejoOficiala retpaĝaro[+]
vdr
Sidejo de la Akademio de la Asturia Lingvo enOviedo.
Akademio de la Asturia Lingvo enOviedo.
Video de Viktor parolanta la asturan.

LaAkademio de la Astura Lingvo (Academia de la Llingua Asturiana en laastura lingvo) estas institucio de la registaro de laPrinclando Asturio (Hispanio) kies celo estas la esplorado, promociado, konservado kaj defendado de la astura lingvo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La originoj de laA.Ll.A venas de la finoj de la18ajarcento, kiamJovellanos kaj la pastroGonzález de Posada interŝanĝis korespondadon pri ĝi en1791. La projekto elpensita de Jovellanos ne realiĝis pro lia deportado alMajorko.

Dum la1920-aj jaroj fondiĝis laReĝa AsturiaAkademio de laArtoj kajLiteraturo, aŭspiciita de kelkaj homoj kiajPin de Pría. Ĝi dividiĝis en kvar sekcioj, kaj ĝia ĉefa celo estis la pretigado devortaro kaj gramatika libro kaj publikigirevuon en la astura. La resto de la sekcioj havis la celon promocii la literaturon,teatron kajmuzikon en la astura lingvo.

Post reveno de lademokratio alHispanio la antaŭ-aŭtonoma ento, la Regiona Konsilio, permesas la kreadon de la nuna akademio, kiu estis fondita la15-a de decembro1980. Ĝiaj celoj estis la esplorado kaj gramatika normigado de la diversaj dialektaj variantoj de la astura, listigi lavortojn, disvastigi ĝian uzadon, reguligi la instruadon, krei kaj promocii literaturajn konkursojn kaj realigi lingvistikajnkursojn pri la lingvo.

Xosé Lluis García Arias estis ĝia prezidanto ekde ĝia fondiĝo ĝis la jaro2001. Lia posteulino en tiu posteno estasAna Cano. La Akademio havas21 membrojn,19 korespondajn membrojn kaj15 honorajn akademianojn.

Laboraĵoj

[redakti |redakti fonton]

En1981 estis publikigita la unua normiga laboraĵo de la Akademio,Normes Ortográfiques y Conxugación de Verbos. Aliaj menciindaj publikigaĵoj estas laGramática de la Llingua Asturiana en1998 kaj en2000 elDiccionariu de l'Academia de la Llingua Asturiana, ankaŭ konata pro ĝiaj mallongigoj «DALLA».

La Akademio regule publikigas la revuonLletres Asturianes (oficiala organo de la institucio), kaj libroj kaj revuoj rilate la esploradon de la lingvo, la literaturo kaj la astura kulturo:Cultures. Revista de cultura asturiana kajLliteratura. Revista lliteraria asturiana. Inter la libro-kolektoj troviĝas:Toponimia,Llibrería llingüística (filologiaj esploroj)Preseos (vortaroj),Cartafueyos normativos (normigaj tekstoj por la socia aplikado en la proceso de normigado de la astura lingvo),Llibrería académica (literatura kreaĵo),Escolín (porinfana),Lliteratura xuvenil (porjunulara),Cuquiellu,Mázcara (teatro)...

Ĝi ankaŭ celebras ĉiujare laDía de les Lletres Asturianes (tago de la asturaj literoj) ekde1982, kaj unu el la ĉiujarajesploraj internaciaj sesioj (Xornaes Internacionales d'Estudiu), kaj laAlcuentru "Llingua Minoritaria y Educación" kiu okazas ĉiun duan jaron.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akademio_de_la_Astura_Lingvo&oldid=8269784"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp