Distrikto Porrentruy | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura | |
Kantono | Ĵuraso |
Ĉefloko | Porrentruy |
Geografia situo | CH1903: 571930 / 251829(mapo)47.4166666666677.0666666666667Koordinatoj:47° 25′ N,7° 4′ O;CH1903: 571930 / 251829(mapo)f1 |
Nombro de loĝantoj | 24239 (2009-12-31) |
Areo | 335,12 km² |
Loĝantardenseco | 72,3 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2603 |
Ladistrikto Porrentruy (france district de Porrentruy, germane ankaŭBezirk Pruntrut) estas administra unuo deKantono Ĵuraso. Ĝi havis 24 239 loĝantojn la 31-an de decembro2008. Ĝi kongruas teritorio kun la regionoAjoie. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urboPorrentruy.
La distrikto Porrentruy situas en laĴurasa Montaro tute en nordokcidento de Svislando, norde de la riveroDoubs. De tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita deFrancio kaj nur en sudo limas al svisa teritorio. Tra la distrikto fluas la riveroAllaine.
Al la publika transportreto Porrentruy estas konektita unuflanke per la reto de laĴurasaj Fervojoj kaj aliflanke per busreto, kiun funkciigas tiu-ĉi sama entrepreno kaj ankaŭ per multnombrajpoŝtaŭtolinio. Ekzistas planoj konstruiTGV-linio deZuriko, traBerno,Porrentruy kajBelfort alParizo.
Lasvisa aŭtovojo A16 konektas la distriktĉefurbon Porrentruy kunBielo, kie ĝi aliras al lasvisa aŭtovojo A5.
Krom laagrikulturo kajturismo la ĉefa enspezofonto de la regiono estas la horloĝoindustrio.
Dummezepoko la regiono de Porrentruy apartenis al laPrincepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de1792 la teritorio de la hodiaŭa distrikto dum mallonga tempo formis parton de laRaŭraka Respubliko, kiu en1793 estis integrita alFrancio kiel departemento Mont Terrible. De1800 ĝis1815 ĝi apartenis al la franca departementoHaut-Rhin. En1816 ĝi estis atribuita de laViena Kongreso al la svisaKantono Berno kaj estis fondita la ofica distrikto Porrentruy, kiu post la ĵurasa baloto je la 1-a de januaro1979 fariĝis la hodiaŭa distrikto Porrentury de la nove fonditaKantono Ĵuraso.
La distrikto Porrentruy konsistas (stato en 2009) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉeflokoPorrentruy estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() | Alle | 1324 | 23,05 | 6771 |
![]() | Basse-Allaine | 1324 | 22,97 | 6807 |
![]() | Beurnevésin | 144 | 5,10 | 6773 |
![]() | Boncourt | 1299 | 9,02 | 6774 |
![]() | Bonfol | 684 | 13,59 | 6775 |
![]() | Bressaucourt | 420 | 9,49 | 6776 |
![]() | Bure | 2915 | 13,69 | 6778 |
![]() | Clos du Doubs | 1318 | 61,86 | 6808 |
![]() | Coeuve | 682 | 11,59 | 6781 |
![]() | Cornol | 893 | 10,43 | 6782 |
![]() | Courchavon | 305 | 6,19 | 6783 |
![]() | Courgenay | 2136 | 18,43 | 6784 |
![]() | Courtedoux | 721 | 8,13 | 6785 |
![]() | Damphreux | 169 | 5,62 | 6787 |
![]() | Fahy | 361 | 7,78 | 6789 |
![]() | Fontenais | 1256 | 10.48 | 6790 |
![]() | Grandfontaine | 361 | 8,94 | 6792 |
![]() | Haute-Ajoie | 1014 | 36,43 | 6809 |
![]() | La Baroche | 1207 | 31,1 | 6810 |
![]() | Lugnez | 207 | 5,13 | 6793 |
![]() | Porrentruy | 6641 | 14,84 | 6800 |
![]() | Rocourt | 158 | 4,48 | 6803 |
![]() | Vendlincourt | 552 | 9,14 | 6806 |
Totale | 23 | 24239 | 335,12 | 2603 |
|